Aller au contenu

Verrouillé

Ukrainio 2022: civitana enketo cel vero

de amigueo, 31 mars 2022

Messages : 343

Langue: Esperanto

amigueo (Voir le profil) 23 septembre 2022 13:04:36

https://www.youtube.com/watch?v=PwTtcxBWZyc

Intervjuo en la franca por vendi libron de Jacques Baud: Opération Z.
Ĉu okcidento trompis Ukrainion? Ne negocu, batalu ĝis venko Rusion.
Rusio celas detrui kapablojn, ne akapari teritoriojn, kaj surtuto, ne teritoriojn forte Ukrainnaciismaj.
Ĝis nun la Resistanco Ukrainia en zonoj rusofonaj okupitaj estas eta kaj propaganda.
Usono en aprilo donis al si leĝon laŭ kiu ĝi povas uzi nuklearajn armilojn subite, unuavice, jam ne kiel lasta mezuro (ĉu vere??).
Mi trovis https://www.congress.gov/bill/117th-congress/house... (en Usono uzo de unuauza nukleara armilo estas kontraŭleĝa, escepte post militdeklaro).
Kaj poste Nordkoreujo imitis la bonan ekzemplon de la ĉefo de la NATO.
Dokumenta filmo censurita, montras ke alpliaŭ 40% el la armiloj senditaj al Ukrainio trafas la celitajn manojn.
Ukrainio estas la plej korupta lando en Eŭropo, sed la amaskomunikiloj de milito disumulas malfortaĵojn de Ukrainio.
Multajn armilojn usonajn Ukrainio vendas al Rusio.
Ukrainia armeo estas regita per politikistoj, dum Rusia armeo estas regita per militistoj.
Ukrainio volas ĉiujn teritoriojn sudajn kaj orientajn, sed ne ties enloĝantojn. La oficiala politiko estas por purigo de la raso (la "indiĝenoj" havas pli da rajtoj ol la rusofonaj).

Zam_franca (Voir le profil) 29 septembre 2022 21:03:25

La oficiala politiko estas por purigo de la raso (la "indiĝenoj" havas pli da rajtoj ol la rusofonaj).
Ĉu vi prikonscias la stultecon de la aferoj kiujn vi diras aŭ papagas por "civitane enketi" (=kunigi iun ajn diraĵon kiu ne venas el amaskomunikilo)?

Ĉu vere leĝoj por plifortigi la uzadon de la ukraina lingvo (en komercejoj kaj ŝtataj servoj) estas por vi "raspurigaj"?!

Ĉesu vian "kopigluadon" kaj ekpripensu la stultaĵojn kiujn vi reafiŝas.

amigueo (Voir le profil) 30 septembre 2022 11:00:41

Zam_franca:
La oficiala politiko estas por purigo de la raso (la "indiĝenoj" havas pli da rajtoj ol la rusofonaj).
Ĉu vi prikonscias la stultecon de la aferoj kiujn vi diras aŭ papagas por "civitane enketi" (=kunigi iun ajn diraĵon kiu ne venas el amaskomunikilo)?

Ĉu vere leĝoj por plifortigi la uzadon de la ukraina lingvo (en komercejoj kaj ŝtataj servoj) estas por vi "raspurigaj"?!

Ĉesu vian "kopigluadon" kaj ekpripensu la stultaĵojn kiujn vi reafiŝas.
Mi diligente agas kiel propagandisto: Mi afiŝas tion kion mi ne komprenas, kaj atendas la bonan ŝancon ke iu bone informita kaj propapensa venu beni min per insultoj vekaj! Ĉu Zam_franca estas unu el tiuj donacoj de la universo?

Eble jes, sed mia malbona ŝanco estas ke tiu bena Zam_franca ne havas paciencon klarigi, hi tiom pravas ke insulti estas la rimedo por instrui!
Do, kara Zam_franca, instrui min kiel insulti por vekiĝinti. Produku bv insultojn pli detalajn por mia instruado.

Danke.

(Ukrainio denove igas geopolitikon interesa! Mi nur trovis ulojn kiuj vendas librojn prie).

amigueo (Voir le profil) 15 octobre 2022 19:29:26

https://www.state.gov/disarming-disinformation/la-...

Emocia sensacio ricevi informon autentikan.

Tonawand (Voir le profil) 15 octobre 2022 20:08:03

Ĉiuj interesantoj (Pollando, Hungarlando, Ruslando, Rumanlando) ricevos siajn partojn da la 404-lando post fino de la milito.
Kaj ĉiuj estos tre kontentaj.

Frano (Voir le profil) 16 octobre 2022 08:05:12

Tonawand:Ĉiuj interesantoj (Pollando, Hungarlando, Ruslando, Rumanlando) ricevos siajn partojn da la 404-lando post fino de la milito.
Kaj ĉiuj estos tre kontentaj.
Pensmaniero kaj rimedoj por atingi la obsedantan celon ne ŝanĝas sur subevoluinta superteritorio:
Daŭre plivastigiĝi, tirante la ĉirkaŭaĵon en sian ĉionvorantan malplenon. Se ĝi malsukcesas memstare, tiam ĝi serĉas taŭgajn, pli evoluintajn komplicojn.
Vjaĉeslav Molotov - eksterafera ministro de Sovetunio:La regantaj rondoj de Pollando sufiĉe multe fanfaronis pri la "forto" de sia ŝtato kaj la "potenco" de sia armeo. Tamen mallonga bato kontraŭ Pollando, unue de la germana armeo kaj poste de la Ruĝa Armeo, montriĝis esti sufiĉa por lasi nenion el tiu ĉi fia idaĉo de la Traktato de Versajlo, kiu vivis de la subpremo de nepolaj naciecoj.
- "Pri la ekstera politiko de Sovetunio", raporto al la Supera Soveto de Sovetunio la 31-an de oktobro 1939.
Kaj ili estas sincere certaj, ke la sorto de Molotov kaj ne de lia partnero Ribentrop atendas ilin post la fino de ajna milito.

Altebrilas (Voir le profil) 16 octobre 2022 15:02:22

Cxu iu povas rezumi laux maniero neuxtrala kaj objektiva, la vidpunktojn de anbaux flankoj?

Ne temas pri "kiu pravas?", sed " kion cxiu pensas?".

Tio sxajnas la unuan.pasxon farindan se oni celas veron.

amigueo (Voir le profil) 6 décembre 2022 11:08:43

https://www.youtube.com/watch?v=HBiV1h7Dm5E

Mi jam poŝtis ĉitemfadene pri antaŭ24feb2022aj prinatokajrusiaj vidpunktoj de John Mearsheimer.
Tiu usona intelektulo estas fama pri realpolitiko aŭ teorio kiu klarigas internaciajn rilatojn.
Kion hi opinias laŭ sciencisto hodiaŭ pri la rusikajusona interrilato post pli ol 9 monatoj de milito en parto de Ukrainio?

Hi pensas ke hi pravis ĉe hia analizo antaŭ24feb2022a. Nur afero surprizis hin, ke Rusia armeo ne efike agis, aŭ ke Ukrainia armeo tro efike kontraŭagis.
Laŭ hi, Rusio ne lanĉis sian militan kampanjon intence de konkeri kaj aneksii Ukrainion, ĉar tio ne eblas per eta armeo de 120 mil soldatoj, Rusio nur intencis elpeli NATOn el Ukrainio kaj sanĝi Ukrainian reĝimon, tiel ke Ukrainio estu militbloke neutrala. Tio preskaŭ sukcesis en la komenco, sed Usono kaj Britio insistis ke Ukrainio plu batalu, ke armiloj kaj embargo malfortigos kaj fine venkos Rusion.
Okcidenta bloko inventis imperiismon rusian kaj putinan megalomanion por disimuli aŭ distri atenton pri propraj eraroj kiuj kaŭzis tiun krizon. Nome, ŝajnigi ne kompreni ke aliaj potencoj (ne nur Usono) povas apliki doktrinon Monroe.
Tikla punkto estas la "ekzista danĝero" kiun Rusio sentas en etendiĝo de NATO al ĝis landlimoj de Rusio. [Okcidentulo, kiuj sentas NATOn kiel humanitaran NROn, ne povas senti ke NATO minacas iun. Absurda ideo, ĉu ne?].

Kia estas nukleararmila risko? Prudente kaj aŭdace hi prognozas ke
se Rusio malgajnas en Ukrainio Rusio uzos nuklearmilojn en Ukrainio kaj reage, plej probable, NATO lanĉos sin unue per konvenciaj armiloj amasaj en Ukrainio kaj due eble per nuklearmiloj. Tiu situacio alte riskos mondan nuklelarmiliton.
Do, negocado kaj akcepto de militblokneŭtralo de Ukrainio (redukita de kelkaj teritorioj) estus saĝa por Usono kaj do por Okcidento.
La problemo estas, kaze de negocado kiu akceptas la Monroean Doktrinon de Rusio, la prestiĝo de Usono (NATO) ŝajnus malforta, kaj tio eble enkuraĝigos Ĉinion kaj aliajn aventuri kontraŭ la mondpolicano. Okcidento ne povas, facile, agnoski propran eraron.

Ĉu tre maljuste, ke Rusio atakus per nuklearaj armiloj Ukrainion, se Ukrainio ne havas tiajn armilojn por defendi sin? Certe, sed milita logiko kiu konsilis Usonon nuklearbombi na Hiroshima kaj Nagasaki por foreviti altkostan invadon de Japanio per konvenciaj armiloj, povas konsili simile al Rusio, kial ne?

Por Usono, laŭ Mearsheimer, Rusio estas eta rivalo ekonomia de Usono. Ĉinio estas ĉefa rivalo, kaj usona priukrainia obsedo estas bedaŭrinda distriĝo de tiu ĉefa problemo, kaj danĝera ludo realan nuklearmilitan riskon, simile al rusa ruleto.

Mearsheimer havas tute alian sintenon pri Ĉinio. Tie Mearsheimer montras sian patriotecon favore al Usono.
Por hi, la granda eraro de Usono ĉe ĝia obsedo pri Ukrainio estas nekompreno ke alianco de Rusio kaj Usono estus tre konvena por kontraŭstari la giganton Ĉinio. Nun, la alianco de Rusio kaj Ĉinio faras pli danĝera la usonan taskon mondpolican. La etendiĝo de la milita/sekureca influregiono de Ĉinio estos konfliktdona dum la proksimaj jardekoj.

Altebrilas (Voir le profil) 6 décembre 2022 13:25:59

Ekde la antikva periodo landoj kiuj sentis sin menacataj atakis siajn najbarojn por eviti katastrofon kaj estigis iun pli grandan.

De la samaj tempoj, pacemaj homoj klopodis, por ke oni parolu anstataux militi, por solvi interlandajn kaj interpopolajn problemojn.

Zamenhof estis unu el tiaj homoj. Liaj discxiploj devas batali por ke la mondajn problemojn oni solvu tiel.

Oni devas havi universalajn principojn, ne tiujn de Okcidento, de internacia komunismo aux de iu religio, sed principojn, kiujn oni komune difinas kaj konsentas. Tiuj principoj estu zorgeme elpensitaj, kaj regule gxisdatigitaj por certigi pacan solvadon de la konfliktoj.

Cxiu lando devas senti sin sekura, kaj se tio ne eblas, oni devas scii kial por ke la tutmonda komunumo helpu gxin por eviti senutilajn suferojn.

Tial porpaca negociado devas okazi plejeble frue, atendante UNO 2.0.

amigueo (Voir le profil) 7 décembre 2022 19:31:28

Le message est caché.

Retour au début