Til innholdet

"Kristnaska Viro" en via lingvo

fra sigkalis,2009 12 21

Meldinger: 26

Språk: Esperanto

sigkalis (Å vise profilen) 2009 12 21 13:04:01

Kiel oni diras "Kristnaska Viro" en via lingvo?

En la litova lingvo ni diras "Kalėdų Senelis" (Kristnaska Avo).

derverwandte (Å vise profilen) 2009 12 21 14:30:01

sigkalis:Kiel oni diras "Kristnaska Viro" en via lingvo?

En la litova lingvo ni diras "Kalėdų Senelis" (Kristnaska Avo).
EN chine 圣诞老人 sal.gif

Rogir (Å vise profilen) 2009 12 21 15:07:59

Ni diras 'Kerstman', sed li estas malpli grava ĉe ni ol sia antaǔulo, Sinterklaas.

Matthieu (Å vise profilen) 2009 12 21 16:05:10

derverwandte:EN chine 圣诞老人 sal.gif
Tion oni legas shèng dàn lǎo rén kaj ĝi signifas “Kristnaska maljunulo”, ĉu ne?

En Francio, oni diras Père Noël (Patro Kristnasko).

Iippa (Å vise profilen) 2009 12 21 16:08:22

sigkalis:Kiel oni diras "Kristnaska Viro" en via lingvo?

En la litova lingvo ni diras "Kalėdų Senelis" (Kristnaska Avo).
Joulupukki

MikeDee (Å vise profilen) 2009 12 21 16:24:46

en germana "Weihnachtsmann"

Eddycgn (Å vise profilen) 2009 12 21 16:52:54

itale:
Babbo Natale

robinast (Å vise profilen) 2009 12 21 21:36:00

Estone oni diras "Jõuluvana" (kristnaska maljunulo) aŭ "Jõulumees" (kristnaska viro).

arcxjo (Å vise profilen) 2009 12 21 23:42:10

En Pollando oni nomas lin "Święty Mikołaj" (= sankta Nikolao) kaj "Gwiazdor" (= astrulo) en Grandpollanda regiono.

derverwandte (Å vise profilen) 2009 12 22 08:56:07

Iippa:
sigkalis:Kiel oni diras "Kristnaska Viro" en via lingvo?

En la litova lingvo ni diras "Kalėdų Senelis" (Kristnaska Avo).
Joulupukki
jes.vi komprenas La Chine? sal.gif

Tibake til toppen