Al la enhavo

AĈ = "malbona kvalito, sentaŭgeco, senvaloreco".

  • domodomaĉo = malbona, kaduka, disfalanta domo
  • ĉevaloĉevalaĉo = malbona, senvalora ĉevalo
  • babilibabilaĉi = stulte, malice babili
  • aĉa = malbonkvalita, sentaŭga, senvalora

AD = "daŭra ago".

  • uzouzado = daŭra, regula uzo
  • vizitivizitadi = ofte, regule viziti
  • konstruo = la ago konstrui, konstrumaniero, io konstruita → konstruado = la ago (daŭre) konstrui
  • martelo (ilo) → marteli = bati per martelo → martelado = la ago (daŭre) marteli
  • reĝo (persono) → reĝi = regi kiel reĝo → reĝado = la ago (daŭre) reĝi

Se oni volas montri, ke temas pri ago, sed ne deziras la daŭran signifon de AD, oni devas uzi alian agan radikon sen daŭra signifo, aŭ esprimi sin tute alie: martelado (daŭra) → martelbato = unu bato per martelo; brosado (daŭra) → brostiro = unu frota tiro per broso.

AĴ = "(konkreta) afero".

  • belabelaĵo = (konkreta) afero aparte bela, konkretiĝo de belo
  • utilautilaĵo = (konkreta) afero, kiu estas utila
  • dolĉadolĉaĵo = io karakterizata de dolĉa gusto (bombono k.s.)
  • novanovaĵo = afero ĵus aperinta, io ĵus okazinta
  • farifaraĵo = io farita, farata aŭ farota
  • desegnidesegnaĵo = desegnita bildo
  • kreskikreskaĵo = io, kio kreskas, planto
  • kovrikovraĵo = io, per kio oni kovras
  • amuziamuzaĵo = io, per kio oni povas sin amuzi
  • havihavaĵo = io havata
  • trinkitrinkaĵo = io, kion oni trinkas
  • konstruo = la ago konstrui, konstrumaniero, io konstruita → konstruaĵo = io konstruita (ordinare domo)
  • lignolignaĵo = io farita el ligno
  • araneoaraneaĵo = reto de araneo
  • azenoazenaĵo = azeneca (= stulta) afero
  • ĉirkaŭĉirkaŭaĵo = spaco/loko/regiono ĉirkaŭ io
  • postpostaĵo = pugo, sidvangoj
  • sen sencosensencaĵo = afero, al kiu mankas senco
  • kokidokokidaĵo = manĝaĵo el kokido
  • ovoovaĵo = manĝaĵo el ovo(j)
  • glacioglaciaĵo = dolĉaĵo el glacieca kremo
  • aĵo = konkreta afero (de nedifinita speco)

Oni povas iafoje aldoni participan sufikson por plia precizeco: draŝataĵo (greno, kiun oni draŝas), draŝitaĵo (greno, kiun oni jam draŝis), draŝotaĵo (greno, kiun oni intencas draŝi), brulantaĵo (io, kio estas brulanta), brulintaĵo (io, kio jam brulis). Normale tamen simpla AĴ-vorto plene sufiĉas.

AN

AN = "membro de grupo, loĝanto de loko, adepto de doktrino, persono kiu apartenas al loko" k.s.

  • kluboklubano = membro de klubo
  • EŭropoEŭropano = loĝanto de Eŭropo
  • IndonezioIndoneziano = loĝanto de Indonezio
  • vilaĝovilaĝano = loĝanto de vilaĝo
  • IslamoIslamano = kredanto je Islamo
  • respublikorespublikano = subtenanto de la ideo ke ŝtato estu respubliko, ano de partio kiu nomas sin respublika
  • ŝipoŝipano = homo, kiu servas sur ŝipo
  • estraroestrarano = membro de estraro
  • sama landosamlandano = loĝanto de la sama lando
  • ano = membro de societo, partio, familio, eklezio k.s.; aniĝi = fariĝi membro, aliĝi al grupo

AR

AR = "tuto aŭ kolekto de multaj samspecaj aferoj".

  • homohomaro = ĉiuj homoj en la mondo, la tuta homa gento
  • birdobirdaro = ĉiuj birdoj en la mondo aŭ en unu regiono
  • gazetogazetaro = ĉiuj gazetoj en unu regiono
  • verkoverkaro = ĉiuj verkoj de unu aŭtoro
  • estroestraro = elektita grupo de estroj de unu organizo
  • arboarbaro = loko kun multaj kune kreskantaj arboj
  • harohararo = ĉiuj haroj sur ies kapo
  • ŝafoŝafaro = ĉiuj ŝafoj de unu posedanto aŭ en unu loko
  • meblomeblaro = ĉiuj mebloj de unu ĉambro/apartamento/domo
  • altaj montojaltmontaro = masivo aŭ ĉeno de altaj montoj
  • vortovortaro = libro kun listo de vortoj kaj klarigoj pri ili
  • horohoraro = tabelo de horoj, en kiuj okazas io speciala
  • ŝtupetoŝtupetaro =grimpilo el du stangoj kun multaj ŝtupetoj (= eskalo)
  • vagonovagonaro = vico de kunigitaj vagonoj tirata de lokomotivo (= trajno)
  • aro = grupo, kolekto, grego k.s.

ĈJ

Per ĈJ oni faras karesajn nomojn de viroj. Antaŭ ĈJ oni uzas mallongigitan formon de la nomo. Kutime oni konservas ĉirkaŭ 1 ĝis 5 literojn:

  • JohanoJohanĉjoJoĉjo
  • VilhelmoVilhelĉjoVilheĉjoVilĉjoViĉjo
  • papagoPapĉjo (karesa nomo de vira papago)
  • PatroPaĉjo
  • OnkloOĉjo
  • FratoFraĉjo

ĈJ, same kiel NJ, estas iom aparta sufikso, ĉar ĝi ne komenciĝas per vokalo, kaj ĉar oni povas mallongigi la radikon antaŭ ĝi. Iafoje oni eble povus unue aldoni la sufikson UL, se tio helpus krei pli bonsonan formon: PetroPetruloPetruĉjo k.s. Tio tamen ne estas tradicia, nek eble tute logika, sed kiam temas pri karesnomoj, nek tradicio, nek logiko, nek rigora gramatiko, estas tre gravaj. Karesnomojn oni fakte povas krei tute laŭplaĉe (ekz. per pruntado el aliaj lingvoj).

EBL

EBL = "povas esti farata". Oni povas uzi EBL nur ĉe transitivaj verboj:

  • manĝimanĝebla = tia, ke ĝi povas esti manĝata
  • nombrinombrebla = tia, ke ĝi povas esti nombrata
  • malhavimalhavebla = tia, ke oni povas ĝin malhavi, nenecesa → nemalhavebla = tia, ke oni ne povas ĝin malhavi, necesa
  • komprenikompreneble = tiel, ke ĉiu ajn povas kompreni, memklare, memevidente (ofte uzata kiel mallongigo de memkompreneble)
  • esperiespereble = tiel, ke oni povas esperi la aferon
  • supozisupozeble = tiel, ke oni povas supozi la aferon
  • eble = "povas esti"; eblo = io, kio estas ebla; ebleco = eco de io, kio estas ebla

Oni iafoje uzas EBL (kaj ankaŭ IND kaj END) post verbo, kiu normale estas netransitiva, sed kiu povus havi objekton:

  • iriirebla = tia, ke ĝi povas esti irata, tia, ke oni povas iri ĝin (= iri sur aŭ laŭ ĝi)
  • loĝiloĝebla = tia, ke ĝi povas esti loĝata, tia, ke oni povas loĝi ĝin (= loĝi en ĝi)

Normale oni diras iri sur/laŭ vojo kaj loĝi en domo, sed ankaŭ iri vojon kaj loĝi domon estas korektaj, kvankam tre maloftaj.

EC

EC = "kvalito aŭ stato (de iu aŭ io)". EC ĉiam montras ion abstraktan (kvaliton aŭ staton).

  • bono = la abstrakta ideo bono → boneco = bono kiel kvalito de io aŭ iu
    • Vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon. - Vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon.
    • Ili admiris la bonecon de lia ago. - Ili admiris la bonecon de lia ago.
  • ruĝo = la koloro ruĝo → ruĝeco = la stato esti ruĝa
    • Ŝiaj blankaj vangoj estis kolorigitaj de freŝa ruĝo. - Ŝiaj blankaj vangoj estis kolorigitaj de freŝa ruĝo.
    • La ruĝeco de ŝiaj vangoj malkaŝis ŝiajn sentojn. - La ruĝeco de ŝiaj vangoj malkaŝis ŝiajn sentojn.
  • longo = horizontala dimensio (ĉiu konkretaĵo havas ian longon) → longeco = la eco esti longa, havi multe da longo
    • Ni mezuris la longon de ĝiaj kruroj, kaj trovis, ke ili estas tre mallongaj. - Ni mezuris la longon de ĝiaj kruroj, kaj trovis, ke ili estis tre mallongaj.
    • La longeco de ĝiaj kruroj tre surprizis nin. - La longeco de ĝiaj kruroj tre surprizis nin.

      La kruroj estis surprize longaj.

  • rapido = mezuro de distanco irata en certa tempo (ĉiu moviĝanta afero havas ian rapidon) → rapideco = eco de io, kio iras (tre) rapide
    • La rapido de la aŭto estis nur 20 kilometroj en horo. - La rapido de la aŭto estis nur 20 kilometroj en horo.
    • La aviadilo pasis kun fulma rapideco. - La aviadilo pasis kun fulma rapideco.
  • homohomeco = natura kvalito de homo
  • granda animograndanimeco = la eco havi grandan (= noblan) animon
  • korektokorekteco = la eco esti korekta, senerara
  • unuunueco = la eco esti kiel unu
  • unuaunuaeco = la eco esti la unua
  • estontaestonteco = estonta tempo. Formoj kiel estonto normale montras personon, kiel ĉiuj participoj kun O-finaĵo, sed iafoje oni uzas estonto kiel mallongigon de estonteco.
  • pasintapasinteco = pasinta tempo
  • infanoinfaneco = eco esti infana, infanaĝo
  • eco = kvalito

Iafoje EC estas uzata mallogike pro influo de naciaj lingvoj: Bedaŭrinde mi ne havas la eblecon tion ĉi fari. Fakte tute ne temas pri eco, sed pri eblo (aŭ eventuale eblaĵo). Diru kiel Zamenhof: Bedaŭrinde mi ne havas la eblon tion ĉi fari. (Se oni hezitas inter eblo kaj ebleco, oni elektu eblo, ĉar ĝi estas resuma formo kaj por ebleco, kaj por eblaĵo, kaj tial eblo apenaŭ iam povas esti malĝusta elekto.)

EC ankaŭ povas esti uzata kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo (aŭ verba finaĵo). Tiaj formoj havas normale la signifon "simila, simile, samaspekta kiel, samamaniere kiel":

  • ligneca papero = papero parte aspektanta kiel ligno
  • Ni havas amikecajn rilatojn kun ili. = Ni rilatas kvazaŭ ni estus amikoj. - Ni havas amikecajn rilatojn kun ili. = Ni rilatas kvazaŭ ni estus amikoj.

Iafoje oni povas por klareco uzi anstataŭe kunmetaĵojn kun ŝajna, simila, manierastila. Iafoje formoj kun ...eca signifas "rilata al tia eco, pri la koncerna eco": patreca testo = testo pri patreco, testo por eltrovi, ĉu iu estas la patro.

EG

EG = "(plej) alta grado, (plej) granda speco".

  • domodomego = (tre) granda domo
  • varmavarmega = tre varma
  • bonebonege = tre bone
  • kriikriegi = (tre) laŭte krii
  • ŝatiŝategi = tre ŝati
  • dankon!dankegon! = grandan dankon!
  • tretreege = tre tre
  • pordopordego = ĉefa pordo de domo, urbo, bieno, korto k.s.
  • grandagrandega = eksterordinare granda
  • piedopiedego = granda, dika, malagrabla aŭ danĝera piedo de homo aŭ besto
  • manĝimanĝegi = avide aŭ troe manĝi, vori
  • ege = fortege, intensege, ekstreme

EJ

EJ = "loko, spaco, domo, ĉambro k.s. destinita por io". Tio, kio staras antaŭ EJ, ĉiam estas tio, kio okazas aŭ troviĝas en la loko.

  • lernilernejo = loko destinita por lernado
  • dormidormejo = ĉambro por dormado
  • elirielirejo = loko (normale pordo), tra kiu oni povas eliri
  • redaktiredaktejo = loko, kie oni redaktas (ekz. gazeton)
  • akceptiakceptejo = loko, kie oni estas akceptata (en hotelo, kongreso k.s.)
  • necesanecesejo = loko por certa necesa agado, kiun oni preferas ne rekte diri (nome urinado kaj fekado)
  • preĝipreĝejo = loko por preĝado kaj aliaj religiaj agadoj. La vorto preĝejo estas tradicie uzata precipe por Kristana preĝejo, dum oni preferas specialajn vortojn por preĝejoj de aliaj religioj: moskeo, sinagogo, templo k.a. Sed preĝejo ja povas esti uzata por ĉia religio. Por Kristana preĝejo ekzistas ankaŭ la speciala vorto kirko (tre malofte uzata). Plej simple oni tamen precizigas per: Kristana preĝejo, Islama preĝejo, Hinduisma preĝejo k.t.p.
  • ĉevaloĉevalejo = loko (domo) por ĉevaloj
  • malliberomalliberejo = loko de mallibero, por malliberuloj (= prizono)
  • librolibrejo = vendejo de libroj (kolekto aŭ kolektejo de libroj estas biblioteko)
  • rizorizejo = loko (kampoj), kie oni kultivas rizon
  • herboherbejo = loko, kie kreskas precipe herboj (ne arboj k.t.p.)
  • tajlorotajlorejo = loko, kie tajloro laboras
  • ministroministrejo = loko (domo, oficejo) de ministro
  • malsanulomalsanulejo = loko, kie oni flegas kaj kuracas malsanulojn (= hospitalo)
  • TTT (la Tut-Tera Teksaĵo, elparolu "to to to") → TTT-ejo ("to-to-to-ejo") = TTT-servilo, TTT-a retpaĝaro (loko, en kiu troviĝas TTT-aĵoj)
  • ejo = loko (destinita por io speciala)

Se temas pri fabriko aŭ simile, oni prefere uzu pli klarajn kunmetaĵojn: tabakfarejo = "loko, kie oni produktas cigaredojn kaj aliajn tabakaĵojn", ŝtalejoŝtalfabriko = "fabriko de ŝtalo", gisejogisfabriko = "fabriko de gisoj kaj gisaĵoj".

EM

EM = "inklino al io".

EM-vorto plej ofte montras, ke io pro sia naturo ofte aŭ daŭre tendencas al la ago:

  • timitimema = inklina al timado, ofte timanta
  • manĝimanĝema = inklina al ofta aŭ multa manĝado
  • komprenikomprenema = tia, ke oni ĉiam volas kompreni
  • venĝivenĝema = tia, ke oni volas venĝi, nepardonema
  • purapuri = esti pura → purema = tia, ke oni volas esti pura

Iafoje oni uzas EM por momenta aŭ okaza deziro, aŭ por pasanta bezono:

  • Ŝi sentis fortan manĝemon. (= ... fortan malsaton.) - Ŝi sentis fortan manĝemon. (= ... fortan malsaton.)
  • Subite li fariĝis terure dormema. (= ... terure dorme laca.) - Subite li fariĝis terure dormema. (= ... terure dorme laca.)

Oni povas alternative uzi kunmetaĵojn kun vola: manĝivola, venĝovola. Sed normale EM sufiĉas.

En kelkaj vortoj EM montras kapablon:

  • produktiproduktema = tia, ke oni povas multe produkti
  • kreikreema = tia, ke oni povas multe krei

Oni ankaŭ povas uzi kunmetaĵojn kun povakapabla: produktipova, kreokapabla. Normale tamen EM estas sufiĉe klara.

En iuj vortoj EM signifas, ke oni pro sia naturo estas minacata de io, ke oni riskas ion, kion oni ne volas:

  • erarierarema = tia, ke oni ofte aŭ facile faras erarojn
  • mortimortema = tia, ke oni povas, eĉ devas, morti

Iafoje oni faras EM-vorton, kiu ne devenas de verbo:

  • gastogastema = tia, ke oni ŝatas gastojn
  • la sama seksosamseksema = tia, ke oni preferas la propran sekson

Gastema tial povas kompreniĝi kiel "ema mem gasti". Se ne temas pri tia signifo, povas esti preferinde uzi kunmetaĵojn kun ama: gastama = "tia, ke oni amas gastojn", samseksama = "tia, ke oni amas la propran sekson". Aliflanke, kiam AM ŝajnas tro forta aŭ sence maltrafa, eble tamen EM estas preferinda.

EM-vortoj havas plej ofte A-finaĵon, sed povas havi ĉian ajn finaĵon. Ĉe O-finaĵo oni antaŭe kutimis ĉiam aldoni la sufikson EC: manĝemeco, timemeco k.s. Sed EC normale ne estas bezonata. Sufiĉas manĝemo, timemo k.t.p. Antaŭ la sufikso UL oni povas ofte forlasi EM, se la signifo restas klara: timemulotimulo, drinkemulodrinkulo.

EM uziĝas ankaŭ kiel ordinara radiko: emo = momenta inklino, ema = momente inklina.

END

END = "devas esti farata". Oni povas uzi END nur ĉe transitivaj verboj.

  • pagipagenda = tia, ke ĝi devas esti pagata, tia, ke oni pagu ĝin
  • respondirespondenda = tia, ke ĝi devas esti respondata, tia, ke oni respondu ĝin

ER

ER = "tre malgranda parto de tutaĵo". ER estas uzata, kiam io konsistas el multaj samspecaj partetoj. Tio, kio staras antaŭ ER, ĉiam montras la tuton, kiun la partetoj konsistigas:

  • sablosablero = grajno de sablo
  • neĝoneĝero = flok(et)o el neĝo
  • monomonero = peco de metala mono (papera monpeco nomiĝas monbiletomonpapero)
  • fajrofajrero = tre malgranda (fluganta) brulanta parto (elektran fajreron oni nomas ankaŭ sparko)
  • ero = malgranda (konsistiga) parto

ER montras unu el multaj similaj apenaŭ distingeblaj konsistigaj partoj de tuto. Se temas pri diversspecaj aŭ individuecaj partoj, oni ne uzu ER, sed PART: mondoparto (≈ kontinento), landparto, korpoparto, parto de libro. Se temas pri parto, kiu estas derompita aŭ deŝirita de tuto, oni uzu PEC: Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro.

ESTR

ESTR = "persono kiu gvidas kaj decidas, mastro". Tio, kio staras antaŭ ESTR, ĉiam estas la loko, kie la estro decidas, aŭ tio, pri kio la estro decidas:

  • ŝipoŝipestro = tiu, kiu decidas sur ŝipo
  • imperioimperiestro = titolo de gvidanto de imperio
  • grupogrupestro = gvidanto de grupo
  • urbourbestro = persono elektita por gvidi kaj administri urbon
  • lernejolernejestro = direktisto de lernejo
  • centcentestro = oficiro super cento da soldatoj
  • estro = ĉefo kun decida povo

ET

ET = "(plej) malalta grado, (plej) malgranda speco".

  • domodometo = (tre) malgranda domo
  • varmavarmeta = nur iom varma
  • babilibabileti = babili malmulte
  • iomiomete = nur malmulte
  • ŝtrumpoŝtrumpeto = mallonga ŝtrumpo, kiu kovras nur la piedon kaj la parton tuj super la piedo
  • ridirideti = ridi sensone kun fermita buŝo
  • patropatreto = kara patro, paĉjo
  • manomaneto = ĉarme malgranda mano
  • eta = malgranda, malintensa; etigi = malgrandigi, malintensigi; etulo = malgranda persono

Iafoje oni uzas ET prefiksece por montri specialan signifon:

  • burĝoetburĝo = burĝo, kies burĝeco estas eta (laŭ socia statuso)
  • fingroetfingro = speco de fingro, kiu estas kutime pli malgranda ol la aliaj fingroj sur la mano

ID

ID = "naskito". Tio, kio staras antaŭ ID, ĉiam montras tion, de kio devenas la naskito.

Normale ID estas uzata ĉe besta vorto. Tiam ID montras nematuran beston, junan naskiton de la koncerna bestospeco:

  • bovobovido = nematura bovo
  • kokokokido = nematura koko
  • ranoranido = nematura rano
  • ido = juna naskito de besto

Iafoje oni uzas ID por juna planto: arboarbido = juna arbo.

Ĉe homa vorto ID montras infanon, devenulon, sen konsidero de aĝo. Oni tiel uzas ID precipe ĉe titoloj kaj historiaj nomoj:

  • reĝoreĝido = infano de reĝo
  • TimuroTimuridoj = princoj devenintaj de sultano Timuro la Lama
  • IzraeloIzraelido = deveninto de la homo Izraelo (Israelano = ano de la lando Israelo)

Iafoje ID estas uzata figure ĉe landa aŭ lingva vorto:

  • landolandido = homo naskita en certa lando, indiĝeno
  • LatinoLatinida lingvo = lingvo, kiu devenas de Latino

IG

IG = "efika, kaŭza aŭ ŝanĝa ago". Tio, kio staras antaŭ IG, ĉiam montras la rezulton de la ago.

  • akraakrigi = agi tiel, ke io fariĝas akra
    • Mi akrigas mian tranĉilon. - Mi akrigas mian tranĉilon.
  • longalongigi = agi tiel, ke io fariĝas longa
    • La kunveno devus esti mallonga, sed la multaj demandoj longigos ĝin. - La kunveno devus esti mallonga, sed la multaj demandoj longigos ĝin.
  • pli longaplilongigi = agi tiel, ke io fariĝas pli longa
    • Ni devis plilongigi nian viziton en Hindujo. - Ni devis plilongigi nian viziton en Hindujo.

Oni povas fari IG-verbon el aga radiko (kiu normale estas verbo). Tia IG-verbo signifas, ke oni kaŭzas, ke iu faras la koncernan agon. La objekto de tia IG-verbo estas tio, kio estus subjekto de la simpla verbo.

Oni povas deiri de netransitiva verbo:

  • sidisidigi = agi tiel, ke iu komencas sidi
    • Li sidigis sian infanon sur seĝon. - Li sidigis sian infanon sur seĝon.

Oni ankaŭ povas deiri de transitiva verbo. La objekto de tia IG-verbo estas aŭ la subjekto de la simpla verbo, aŭ la objekto de la simpla verbo:

  • komprenikomprenigi = agi tiel, ke iu komprenas
    • Mi finfine sukcesis komprenigi lin, ke li devas iri hejmen. - Mi finfine sukcesis komprenigi lin, ke li devas iri hejmen.
    • Mi ne povis komprenigi la ŝercon al li. - Mi ne povis komprenigi la ŝercon al li.

Oni ankaŭ povas fari IG-verbon el radiko, kiu normale estas substantivo.

Tia IG-verbo povas signifi, ke oni agas tiel, ke la objekto fariĝas tio, kion la radiko montras, sed ĝi ankaŭ povas signifi, ke oni faras la objekton tia kiel la radiko, aŭ ĝi povas signifi, ke oni kaŭzas, ke la objekto faras ian agon, kiu rilatas al la radiko:

  • edzoedzigi = agi tiel, ke iu fariĝas edzo
    • Li edzigis sian filon al riĉa fraŭlino. - Li edzigis sian filon al riĉa fraŭlino.
  • pintopintapintigi = agi tiel, ke io fariĝas pinta, ke io ekhavas pinton
    • Se vi volas skribi, vi devas unue pintigi vian krajonon. - Se vi volas skribi, vi devas unue pintigi vian krajonon.
  • flamoflamiflamigi = agi tiel, ke io flamas
    • Petro flamigis la fajron per forta blovado. - Petro flamigis la fajron per forta blovado.

Oni ankaŭ povas fari IG-verbon el frazeto kun prepozicio:

  • en (la) domoendomigi = movi en (la) domon
    • Kiam komencis pluvi, ŝi rapide endomigis la infanojn. - Kiam komencis pluvi, ŝi rapide endomigis la infanojn.
  • sen vestosenvestigi = forpreni la veston de iu
    • Janjo estis senvestigita kaj endormigita. - Janjo estis senvestigita kaj endormigita.

La malon de sen...igi oni povas teorie esprimi per kun...igi, sed tiajn vortojn oni normale ne uzas, ĉar multaj simplaj verboj havas per si mem tian signifon: maski = "kunmaskigi", vesti = "kunvestigi". En tiaj okazoj oni povas kiel alternativon al sen...igi uzi la prefikson MAL sen IG: malvesti = senvestigi, malmaski = senmaskigi. Senfortigi estas pli-malpli samsignifa kiel malfortigi. La malo de senfortigi estas teorie "kunfortigi", sed tio estas senbezone peza vorto. Anstataŭe oni diras simple fortigi.

Oni ankaŭ povas fari IG-verbon el vorteto aŭ el afikso:

  • forforigi = formovi, forpreni, forviŝi, forskrapi
    • Per forta lesivo ŝi sukcesis forigi la nigrajn makulojn. - Per forta lesivo ŝi sukcesis forigi la nigrajn makulojn.
  • alaligi = aldoni, almeti
    • Ili baldaŭ discipline aligos siajn fortojn al tiu komuna granda armeo. - Ili baldaŭ discipline aligos siajn fortojn al tiu komuna granda armeo.

Kiam la radiko estas nek eca, nek aga, oni povas ofte heziti, ĉu uzi simplan sensufiksan verbon, aŭ verbon kun la sufikso IG. Ofte la lingva tradicio donis al simpla verbo IG-ecan signifon: konfuzo = malordego → konfuzi = krei malordegon, fari malordega. Iafoje la tradicio elektis uzi nur formon kun IG: grupogrupigi = kunigi en grupo(j)n, starigi en grupo(j)n. Iafoje la tradicio donis malsaman signifon al la simpla formo kaj la IG-formo, sed ambaŭ signifoj estas IG-ecaj: kolorokolori = doni al io sian koloron, esti tio kio donas koloron al io; kolorokolorigi = agi tiel, ke io fariĝas kolora. Oni tamen ne povas postuli, ke ĉiuj ĉiam sekvu tiujn ĉi delikatajn distingojn. Oni devas almenaŭ toleri, se iu iafoje intermiksas ekz. kolori kaj kolorigi. Iafoje la simpla formo havas signifon, kiu ne estas IG-eca: lumolumi = elĵeti lumradiojn; lumolumigi = fari tiel ke io lumu, fari luma. Iafoje ambaŭ formoj havas la saman signifon: ordoordiordigi = krei ordon, meti en ordon, fari orda. Nuntempe oni ĝenerale preferas la formon ordigi.

Ofte oni aldonas superfluan IG al verbo, kiu normale ne havu ĝin. Tio povas esti tolerata, precipe se el tio rezultas plia klareco, sed normale oni uzu la tradiciajn formojn. Ne ĉiam la formoj estas tamen tute stabilaj. En iuj okazoj la IG-sufikso eble ne estas nepra, ĉar la simpla formo apenaŭ havas ian alian signifon. Tiam oni eble estonte ekuzos la pli mallongan formon sen IG. Ofte ambaŭ formoj povas esti uzataj paralele sen signifodiferenco: loki/lokigi, arkivi/arkivigi, listi/listigi.

IG kutime aperas kun verba finaĵo, sed povas ankaŭ havi O-finaĵon, A-finaĵon aŭ E-finaĵon. Tiaj formoj montras la saman agan signifon kiel la verba formo: akrigo = "la ago akrigi", akriga = "rilata al la ago akrigi, akriganta", sidigo = "la ago sidigi", sidige = "rilate al la ago sidigi, sidigante", edzigo = "la ago edzigi", edziga = "rilata al la ago edzigi".

IG uziĝas ankaŭ kiel ordinara radiko: igi= kaŭzi, ke iu faru ian agon.

IĜ = "transiro al nova stato, al nova loko, al nova ago". Tio, kio staras antaŭ IĜ, ĉiam montras la rezulton de la transiro.

  • palapaliĝi = fariĝi pala
    • Li paliĝis pro la ŝoko. - Li paliĝis pro la ŝoko.
  • longalongiĝi = fariĝi longa
    • La tagoj longiĝas, printempo alvenas. - La tagoj longiĝas, printempo alvenas.
  • pli longaplilongiĝi = fariĝi pli longa
    • Li asertas, ke post la vizito al la miraklisto lia kruro plilongiĝis. - Li asertas, ke post la vizito al la miraklisto lia kruro plilongiĝis.

IĜ-verbo farita el netransitiva verbo montras transiron al la koncerna ago. IĜ ĉe tia verbo estas do preskaŭ egala al la prefikso EK. Iafoje tiaj ĉi IĜ-verboj montras la nuancon, ke la ago okazas per si mem, aŭ ke la ago okazas senvole:

  • sidisidiĝi = komenci sidi, eksidi
    • Li sidiĝis sur la sofo. - Li sidiĝis sur la sofo.
  • estiestiĝi = komenci esti, ekesti
    • Estiĝis kverelo inter ili. - Estiĝis kverelo inter ili.
  • mortimortiĝi = fariĝi morta (senvole)
    • Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. - Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis.

      Jam simpla morti montras transiron (de vivo al morto). Ĉi tie IĜ montras, ke la morto okazis senvole, akcidente.

Oni ankaŭ povas fari IĜ-verbon el transitiva verbo. En tia IĜ-verbo IĜ ne montras transiran signifon. IĜ tie nur servas por fari la verbon netransitiva, por ŝanĝi la frazrolojn:

  • malfermimalfermiĝi = iĝi malfermita, esti malfermata (per si mem)
    • La knabo malfermis la pordon. - La knabo malfermis la pordon.
    • La pordo brue malfermiĝis. - La pordo brue malfermiĝis.
  • turniturniĝi = iĝi turnita, esti turnata (per si mem)
    • La knabo turnis sian kapon. - La knabo turnis sian kapon.
    • La tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso. - La tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso.
  • ruliruliĝi = moviĝi per rulado, esti rulata (per si mem)
    • Kiu rulas ŝtonon, al tiu ĝi revenos. - Kiu rulas ŝtonon, al tiu ĝi revenos.
    • Ili rulis sian ĉaron. - Ili rulis sian ĉaron.
    • La vinberoj elpremite ruliĝadis sur la teron. - La vinberoj elpremite ruliĝadis sur la teron.
    • La veturilo ruliĝis tre rapide. - La veturilo ruliĝis tre rapide.

IĜ-verbo farita el transitiva verbo ofte similas al pasiva verbo. La diferenco estas, ke IĜ-verbo montras, ke la ago okazas pli-malpli per si mem, aŭ ke oni ne interesiĝas pri eventuala kaŭzanto de la ago: Li estis naskita en Januaro. Normala pasiva frazo. Oni atentas precipe la agon, kiu plenumiĝis kun rezulto (pro la IT-formo). Li naskiĝis en Januaro. Li fariĝis naskita. Pli da atento al la naskato, la infano, ol al la naskanto, la patrino.

Oni ankaŭ povas fari IĜ-verbon el radiko, kiu normale estas substantivo. Tia IĜ-verbo povas signifi, ke la subjekto fariĝas ĝuste tio, kion la radiko montras, aŭ ke ĝi fariĝas simila al la radiko, aŭ ke okazas al ĝi ia ago karakterizata de la radiko:

  • edzinoedziniĝi = fariĝi ies edzino
    • Ŝi edziniĝis kun sia kuzo. - Ŝi edziniĝis kun sia kuzo.
  • pintopintapintiĝi = fariĝi pinta, ekhavi (akran) pinton
    • Malgraŭ liaj penoj la krajono ne pintiĝis. - Malgraŭ liaj penoj la krajono ne pintiĝis.
  • flamoflamiflamiĝi = komenci flami
    • Ligno fendita facile flamiĝas. - Ligno fendita facile flamiĝas.

Oni ankaŭ povas fari IĜ-verbon el frazeto kun prepozicio. La preciza signifo dependas de la prepozicio. Se ekz. la prepozicio estas loka aŭ mova, IĜ signifas "moviĝi, iri, translokiĝi":

  • en domoendomiĝi = veni en domon
    • Kiam la fulmotondro komenciĝis, ni tuj endomiĝis. - Kiam la fulmotondro komenciĝis, ni tuj endomiĝis.
  • sen vestosenvestiĝi = fariĝi nuda, forpreni sian veston
    • Senhonte mi senvestiĝis antaŭ ili. - Senhonte mi senvestiĝis antaŭ ili.

Oni povas ankaŭ fari IĜ-verbon el vorteto aŭ el afikso:

  • alaliĝi = aldoniĝi, aniĝi, anigi sin, anonci sian partoprenon
    • Al lia antaŭa embaraso aliĝis nun iom da konfuzo. Ĉu vi jam aliĝis al la kongreso? - Al lia antaŭa embaraso aliĝis nun iom da konfuzo. Ĉu vi jam aliĝis al la kongreso?
  • senseniĝi = fariĝi sena je io, liberiĝi de io
    • Mi ne plu eltenas ilin, ni devas seniĝi je ili. - Mi ne plu eltenas ilin, ni devas seniĝi je ili.

IĜ kutime aperas kun verba finaĵo, sed povas ankaŭ havi O-finaĵon, A-finaĵon aŭ E-finaĵon. Tiaj formoj montras la saman agan signifon kiel la verba formo: akriĝo = "la ago akriĝi", akriĝa = "rilata al la ago akriĝi, akriĝanta", sidiĝo = "la ago sidiĝi", sidiĝe = "rilate al la ago sidiĝi, sidiĝante", edziĝo = "la ago edziĝi", edziĝa = "rilata al la ago edziĝi", unuiĝo = "la ago unuiĝi".

Iafoje IĜ-vorto kun O-finaĵo ankaŭ povas montri rezulton de transira ago: Unuiĝo Franca por Esperanto (nomo de asocio). Dio nomis la sekaĵon Tero, kaj la kolektiĝojn de la akvo Li nomis Maroj.

IĜ uziĝas ankaŭ kiel ordinara radiko: iĝi = fariĝi.

IL

IL = "instrumento, aparato, rimedo".

  • segisegilo = instrumento por segi
  • fosifosilo = instrumento por fosi
  • kudrikudrilo = pinta instrumenteto por kudri
  • tonditondilo = instrumento por tondi (kiu konsistas el du klingoj)
  • ŝlosiŝlosilo = instrumento, kiun oni turnas en seruro por ŝlosi aŭ malŝlosi
  • manĝimanĝilo = instrumento por manĝi (telero, kulero, tranĉilo, forko, manĝbastoneto, glaso aŭ simile)
  • sonorisonorilo = instrumento, kiu sonoras (uzanto de sonorilo ne sonoras, sed sonorigas)
  • presipresilo = maŝino por presado de libroj, gazetoj k.t.p.
  • komputikomputilo = (elektronika) aparato por prilabori informojn kaj fari tre rapidajn kalkulojn
  • aboniabonilo = papero, per kiu eblas ekaboni ion
  • aliĝialiĝilo = papero, per kiu eblas aliĝi al io (ekz. kongreso)
  • kuracikuracilo = io ajn, kio servas por kuraci (ekz. medikamento)
  • ilo = instrumento, rimedo; ilaro = kolekto de laboriloj

La sufikso IL havas tre ĝeneralan signifon. Por esprimi sin pli ekzakte oni povas fari kunmetaĵojn kun aliaj radikoj, ekz.: presmaŝino, transportaparato, vendaŭtomato. Sed ofte taŭgas simpla IL-formo.

En iuj malmultaj IL-vortoj la aga elemento estas subkomprenata. Tio, kio staras antaŭ IL, ne mem montras agon, sed ekz. rezulton de ago: fajrofajrilo = ilo por fari fajron (ne "ilo por fajri")

IN

IN = "la naskopova sekso". La sufikson IN oni povas uzi nur ĉe io, kio povas havi sekson, nome homo aŭ besto. IN aldonas in-seksan signifon (kaj forprenas eventualan virseksan signifon).

Plej ofte oni aldonas IN al vorto, kiu havas viran signifon. La vorto tiam ekhavas anstataŭe in-seksan signifon:

  • patropatrino = homino, kiu naskis infanon
  • virovirino = plenkreska homino
  • knaboknabino = juna homino
  • avoavino = patrino de patro aŭ patrino
  • reĝoreĝino = virino kiu regas same kiel reĝo, edzino de reĝo

Oni ankaŭ povas aldoni IN al vorto, kiu estas sekse neŭtra, sed tio okazas multe malpli ofte. La sekse neŭtra vorto tiam ekhavas in-seksan signifon:

  • homohomino = ina homo
  • aŭtoroaŭtorino = ina aŭtoro
  • pasaĝeropasaĝerino = ina pasaĝero
  • bestobestino = ina besto
  • mortintomortintino = mortinta virino

Ĉe neŭtra vorto oni povas montri viran sekson per la radiko VIR uzata prefiksece aŭ adjektivece.

Ekzistas kelkaj vortoj, kiuj en si mem estas in-seksaj: damo, nimfo, matrono, putino (nekunmetita!) k.a. Al tia vorto oni ne aldonu IN.

IN uziĝas ankaŭ kiel ordinara radiko: ino = ina besto (aŭ homo); investaĵo = vestaĵo por virino.

IND

IND = "meritas aŭ valoras esti farata". Oni povas uzi IND nur ĉe transitivaj verboj:

  • amiaminda = tia, ke ĝi meritas esti amata
  • vidividinda = tiel bela aŭ bona, ke ĝi valoras esti vidata
  • mirimirinda = tiel eksterordinara, ke oni miru ĝin (= pri ĝi)
  • bedaŭribedaŭrinde = tiel (malbone), ke ĝi meritas bedaŭron
  • inda = merita, valora

ING

ING = "tenilo, en kiun oni (parte) metas ion". Tio, kio staras antaŭ ING, normale estas tio, kion oni parte enmetas en la ingon:

  • glavoglavingo = tubeca objekto, en kiun oni metas la klingon de glavo
  • cigarocigaringo = tubeto, en kiu oni tenas cigaron por fumi ĝin
  • ŝraŭboŝraŭbingo = ringo, en kiun oni ŝraŭbas ŝraŭbon
  • ovoovingo = vazeto, en kiun oni metas ovon por ĝin manĝi
  • ingo = tenilo (precipe por glavo), kiu parte kovras tion, kion ĝi tenas; eningigi = enmeti en ingon

ISM

ISM = "doktrino, movado, sistemo, agmaniero" k.s. Iafoje ISM-vorto ankaŭ montras unuopan ekzemplon de ia speciala agmaniero. La signifo de ISM treege varias, kaj tre dependas de tio, post kio ĝi staras.

  • StalinoStalinismo = la politikaj ideoj de Stalino
  • KristanoKristanismo = la religio de la Kristanoj, la religio de Kristo
  • koloniokoloniismo = ekspluatado de kolonioj fare de forta ŝtato
  • kapitalokapitalismo = ekonomia sistemo de privata kapitalposedo
  • alkoholoalkoholismo = malsana dependeco de alkoholo
  • diletantodiletantismo = amatoreca kaj fuŝa agado
  • patriotopatriotismo = amo kaj sindediĉo al la propra patrujo
  • la Angla lingvoAnglismo = apartaĵo de la Angla lingvo

IST

IST = "persono, kiu ofte okupiĝas pri io (eble profesie)". Tio, kio staras antaŭ IST, ĉiam estas tio, pri kio okupiĝas la persono.

Estas ofta miskompreno, ke IST egalas al "profesiulo", sed ĝia vera signifo estas pli vasta:

  • verkiverkisto = persono, kiu ofte verkas
  • kuracikuracisto = persono, kiu profesie kuracas
  • artoartisto = persono, kiu praktikas arton
  • biciklobiciklisto = persono, kiu ofte biciklas
  • ŝteliŝtelisto = persono, kiu ofte ŝtelas
  • EsperantoEsperantisto = persono, kiu scias kaj uzas Esperanton

Je bezono eblas fari pli precizajn vortojn. Anstataŭ la ĝenerala fiŝisto oni povas paroli pri fiŝkaptisto, kiu fiŝas (= fiŝkaptas), pri fiŝbredisto, kiu bredas fiŝojn, kaj pri fiŝvendisto, kiu vendas fiŝojn.

Por IST-vorto ofte ekzistas simila ISM-vorto. La rilatoj inter la du formoj de tiaj vortparoj povas esti tre diversaj: alkoholisto = persono dependa de alkoholo, trafita de alkoholismo; alkoholismo = malsana dependeco de alkoholo; kapitalisto = persono, kiu posedas multan kapitalon; kapitalismo = ekonomia sistemo de privata kapitalposedo. Ekzistas ankaŭ tre multaj vortoj, kiuj finiĝas per "ist" aŭ "ism", kaj kiuj ja montras diversajn istojn kaj ismojn, sed kiuj tamen ne estas kunmetitaj, ekz.: turistoturismo, faŝistofaŝismo, ekzistencialistoekzistencialismo.

Ofte IST signifas "subtenanto de la responda ismo". Tiam IST = ISM-AN: oportunisto = oportunismano, iu kiu agas laŭ oportunismo; komunisto = komunismano, subtenanto de komunismo. Sed IST ne ĉiam egalas al ISM-AN. Ekz. kapitalisto ne egalas al kapitalismano.

Noto: AN kaj IST estas en iaj okazoj tre proksimaj. Tiam oni povas elekti laŭplaĉe. Oni kutimas uzi tiun, kiu kreas la plej internacian formon. Oni ekz. normale parolas pri Kristo, Kristano kaj Kristanismo. La formoj Krististo kaj Kristismo neniam aperas. Ili estus same logikaj, sed malpli internaciaj. Komparu kun Budho, Budhisto kaj Budhismo, kie la prefero estas mala, ankaŭ pro internacieco. Apud Budhisto oni tamen uzas ankaŭ Budhano, same logikan, sed pri Budhanismo oni ne parolas. (Iuj uzas anstataŭe Budao, Budaisto kaj Budaismo.)

Oni do nepre ne diru kirurgisto, astronomisto, ekologisto k.t.p. Sed en multaj okazoj oni povas tamen per la sufikso IST krei paralelan vorton por tia persono, se ekzistas aparta vorto por tio, pri kio li okupiĝas:

  • kirurgiokirurgiisto = kirurgo
  • diplomatiodiplomatiisto = diplomato
  • gimnastikogimnastikisto = gimnasto

NJ

Per NJ oni faras karesajn nomojn de virinoj. Antaŭ NJ oni uzas mallongigitan formon de la nomo. Kutime oni konservas ĉirkaŭ 1 ĝis 5 literojn:

  • MarioManjoMarinjo - Mario → Manjo aŭ Marinjo
  • KlaroKlanjo - Klaro → Klanjo
  • SofioSonjoSofinjo - Sofio → Sonjo aŭ Sofinjo
  • PatrinoPanjo - Patrino → Panjo
  • OnklinoOnjo - Onklino → Onjo
  • FratinoFranjo - Fratino → Franjo

Uzante NJ oni normale forigas eventualan IN-sufikson. Iafoje oni tamen povus reteni la vokalon de IN, se tio helpus krei pli bonsonan formon: kuzinoKuzinjo, knabinoKnabinjo. Eble oni eĉ povas uzi superfluan IN-sufikson, se tio helpas al bonsoneco: KlaroKlarinoKlarinjo.

OBL

OBL = "multipliko". OBL estas uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaŭ OBL, ĉiam montras, per kiom oni multiplikas:

  • duduobla = multiplikita per du
  • duduoble = multiplikite per du
  • duduoblo = kvanto duobla
  • dekdekobla = multiplikita per dek
  • dekdekoble = multiplikite per dek
  • dekdekoblo = kvanto dekobla
  • cent dek ducent-dek-du-obla = multiplikita per 112
  • cent dek ducent-dek-du-oble = multiplikite per 112
  • cent dek ducent-dek-du-oblo = kvanto 112-obla

OBL-vorto kun A-finaĵo ankaŭ povas signifi, ke io konsistas el tiom da partoj:

  • duobla vesto = vesto, kiu konsistas el du tavoloj da vestaĵoj
  • duobla fadeno = du apudmetitaj fadenoj uzataj kiel unu

Antaŭ OBL oni ĉiam kunskribas la nombron. Oni povas por klareco uzi dividostrekojn. La strekojn oni metu normale tie, kie estas spacetoj en la origina nombro: dek dudekduoblodek-duoblo; dudekdudekoblo; du mil dudekdumildudekoble aŭ prefere du-mil-dudekoble. La samaj skriboreguloj validas por la sufiksoj ON kaj OP.

ON

ON = "divido". ON estas uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaŭ ON, ĉiam montras, per kiom oni dividas:

  • duduono = unu el du egale grandaj partoj de tuto, ½
  • duduona = granda kiel duono, estanta duono (de io)
  • duduone = grande kiel duono, estante duono (de io)
  • dekdekono = unu el dek egale grandaj partoj de tuto, 1/10
  • dekdekona = granda kiel dekono, estanta dekono (de io)
  • dekdekone = grande kiel dekono, estante dekono (de io)

Por ON-vortoj oni uzas la samajn skriboregulojn kiel por OBL.

Iafoje oni konfuzas ON kun la radiko PART. Oni ne povas diri ekz. landono por landparto = "parto de lando". ON ne montras parton de tio, kio staras antaŭ ĝi, sed parton de io alia. Triono ne estas parto de tri, sed unu el tri egale grandaj partoj de io alia.

OP

OP = "grupo kun certa nombro da membroj". OP estas uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaŭ OP, ĉiam montras, kiom da membroj estas en la grupo:

  • unuunuopo = unu sola afero aŭ persono
  • unuunuopa = sola, rigardata aparte
  • unuunuope = ĉiu por si mem
  • duduopo = grupo de du, paro
  • duduopa = konsistanta el du membroj
  • duduope = en grupo kun du membroj, en grupoj po du
  • dekdekopo = grupo de dek
  • dekdekopa = konsistanta el dek membroj
  • dekdekope = en grupo kun dek membroj, en grupoj po dek

Por OP-vortoj oni uzas la samajn skriboregulojn kiel por OBL.

Antaŭ O-finaĵo la sufikso OP estas forlasebla, ĉar simpla O-formo havas ĉe nombrovortoj interalie la signifon de opo:

  • duo = duopo aŭ la nombro du
  • trio = triopo aŭ la nombro tri
  • deko = dekopo aŭ la nombro dek

UJ

UJ = "io, kio estas destinita enhavi ion certan". UJ havas praktike tri malsamajn signifojn: "entenilo", "kreskaĵo" kaj "lando". Tio, kio staras antaŭ UJ, ĉiam montras tion, kio estas (aŭ okazas) en la afero.

UJ povas montri specialan entenilon, vazon, skatolon k.t.p., kiu servas por enhavi ion, aŭ en kiu oni faras ian agon:

  • salosalujo = vazeto, en kiu oni tenas salon por uzo ĉe manĝotablo
  • cigarocigarujo = skatoleto por cigaroj
  • abeloabelujo = artefarita loĝejo por abeloj (natura loĝejo de abeloj povas esti abelejo, sed tiu vorto signifas ankaŭ "loko, kie abelbredisto tenas abelujojn")
  • monomonujo = saketo (aŭ alispeca entenileto) por porti monon
  • banibanujo = kuvo aŭ simile, en kiu oni banas sin mem aŭ iun alian
  • trinkitrinkujo = granda longforma ujo (trogo), el kiu bestoj trinkas

Por precizeco oni povas fari kunmetaĵojn kun aliaj radikoj, ekz.: teskatolo, tekruĉo, tetaso, cigarskatolo, cigaredpaketo, konservoskatolo.

Rimarku, ke tio, kio staras antaŭ UJ, ĉiam devige montras enhavon, dum tio, kio staras antaŭ SKATOL, VAZ k.t.p., povas montri jen enhavon, jen materialon, jen ion alian, ekz.: ladskatolo = "skatolo el lado", lignositelo = "sitelo el ligno". Sed ladujo devas esti "ujo por lado", kaj lignujo estas nepre "ujo por ligno".

Ĉe nomo de frukto, bero aŭ floro UJ povas montri kreskaĵon, normale arbon aŭ arbuston, kiu donas tian frukton, beron aŭ floron:

  • pomopomujo = pomarbo
  • vinberovinberujo = vin(ber)arbusto
  • rozorozujo = rozplanto

Oni povas diri ankaŭ pomarbo, vinberarbusto k.t.p.

Ĉe nomo de popolano, UJ ĉiam signifas "la lando de tiu popolo":

  • FrancoFrancujo = la lando de la Francoj
  • ĈinoĈinujo = la lando de la Ĉinoj
  • SomaloSomalujo = la lando de la Somaloj

Iafoje oni faras landan aŭ regionan UJ-vorton el alispeca vorto:

  • patropatrujo = patrolando, hejmlando, origina lando
  • EsperantoEsperantujo = Esperantolando, la (imagata) lando de la Esperantistoj, la Esperanta mondo (la kongresoj k.t.p.)

En landonomoj oni uzas kiel alternativojn al UJ, ankaŭ la radikon LAND sufiksece, kaj la neoficialan sufikson I. La plej multaj landoj havas tamen nekunmetitan nomon, ekz. Usono, Birmo, Liĥtenŝtejno, Islando (ne farita per la radiko LAND!) k.a. En tiaj okazoj oni uzas la sufikson AN por fari nomon de landanoj: Usonano, Birmano k.t.p.

UJ uziĝas ankaŭ kiel ordinara radiko: ujo = vazo, skatolo, entenilo; enujigi = enmeti en vazon k.s. En tiaj okazoj UJ neniam havas la signifon de lando aŭ de kreskaĵo.

UL

UL = "persono kun ia karakterizo". Tio, kio staras antaŭ UL, ĉiam montras tion, kio karakterizas la personon.

  • junajunulo = persono karakterizata de juneco
  • dikadikulo = persono aparte dika
  • fremdafremdulo = persono de fremda lando, regiono, urbo k.t.p.
  • sanktasanktulo = persono aparte sankta
  • blankablankulo = homo el la tiel nomata blanka raso
  • timitimulo = persono, kiu ofte timas, timemulo
  • ĝiboĝibulo = persono kun karakteriza ĝibo
  • milionomilionulo = persono, kiu posedas miliono(j)n da dolaroj/eŭroj/enoj...
  • sen kuraĝosenkuraĝulo = persono, al kiu mankas kuraĝo
  • antaŭantaŭulo = persono, kiu ekzistis aŭ agis antaŭe
  • aliaaliulo = alia persono

Oni ankaŭ regule uzas UL en iaj nomoj de bestospecoj, kvankam ne temas pri personoj:

  • mamomamuloj = klaso de bestoj, kiuj mamnutras siajn idojn
  • brankobrankuloj = tiaj bestoj, kiuj spiras per brankoj

Okaze oni uzas UL figure por plej diversaj aferoj, ankaŭ nevivaj, kiujn oni volas prezenti kvazaŭ personojn:

  • nubojn skrapasnubskrapulo = treege alta domo, kiu kvazaŭ skrapas la nubojn
  • tri mastojtrimastulo = ŝipo kun tri mastoj

Ĉe vortoj, kiuj per si mem montras ian personon, oni ne uzu senbezone UL. Precipe oni atentu pri participoj kun O-finaĵo. Tia participo ĉiam montras personon, kaj aldono de UL normale estus eraro. Ne diru parolantulo, kurintulo, konatulo, sed simple parolanto, kurinto, konato. Se oni tamen ja aldonas UL al participo kun O-finaĵo aŭ al alia persona vorto, tiam oni kreas vorton kun speciala signifo. Virulo ne egalas al viro, sed signifas "persono karakterizata de vireco" = vireculo. Konatulo principe estu "persono karakterizata de konateco" = famulo, dum konato simple estas "persono konata de iu".

UL uziĝas ankaŭ kiel ordinara radiko: ulo = persono sen ia speciala karakterizo.

UM

La sufikso UM ne havas difinitan signifon. Per ĝi oni faras vortojn, kiuj havas ian rilaton al tio, kio staras antaŭ UM. Ĉiun UM-vorton oni devas aparte lerni. Ekzistas tamen kelkaj grupoj de UM-vortoj kun similaj signifoj.

Multaj UM-verboj signifas "agi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ UM":

  • foliofoliumi = turni la foliojn de libro aŭ gazeto por rapide kaj pase iom legi
  • palpebropalpebrumi = rapide fermi kaj malfermi la palpebrojn
  • brakobrakumi = ĉirkaŭbraki

Iuj UM-verboj signifas "provizi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ UM":

  • aeroaerumi = elmeti al aero, enlasi aeron por freŝigi
  • sukerosukerumi = kovri per sukero

Grupo de UM-verboj montras manieron de ekzekutado, mortigado:

  • krucokrucumi = najli aŭ ligi al kruco por mortigi
  • pendipendumi = pendigi per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo por mortigi

Iuj UM-vortoj estas nomo de vestaĵparto aŭ simila afero. Tio, kio staras antaŭ UM montras korpoparton, ĉe kiu la afero troviĝas:

  • kolokolumo = vestaĵparto, kiu ĉirkaŭas la kolon
  • nazonazumo = speco de okulvitroj, kiuj fiksiĝas pinĉe sur la nazo

UM estas uzata en matematiko por fari nomojn de nombrosistemoj. Oni metas UM post nombro, kiu montras, kiom da ciferoj uzas la sistemo:

  • duduuma nombrosistemo = sistemo kun du ciferoj, binara sistemo
  • dekdekuma nombrosistemo = sistemo kun dek ciferoj, decimala sistemo

Kelkaj aliaj UM-vortoj:

  • malvarmamalvarmumi = malsaniĝi je tuso, nazkataro k.t.p. (supoze pro malvarmo)
  • plenaplenumi = fari plene (taskon, devon k.s.)
  • gustigustumi = senti guston, provi guston
  • lotolotumi = (dis)doni/premii laŭ decido per lotado
  • komunakomunumo = administra distrikto ĉirkaŭ urbo, societo aŭ organizo kunlabora, kunloĝa k.t.p.
  • dekstradekstruma = tia, ke ĝi turniĝas aŭ volviĝas dekstren (horloĝdirekten)
  • proksimaproksimume = ne ekzakte, ĉirkaŭ
  • umo = afero, kies nomon oni momente ne memoras, afero stranga aŭ nepriskribebla

Se oni volas krei novan UM-vorton, oni estu tre singarda, ĉar aliaj ĝin eble ne komprenos. UM-vorto, kiu aliĝas al iu el la ĉi-antaŭaj grupoj, pli facile akceptiĝas, dum UM-vorto, kiu ne similas al jam ekzistanta UM-vorto, estas pli malfacile enkondukebla. Ofte oni tamen faras okazan UM-vorton, kiu kompreniĝas pro la kunteksto, kaj kiu poste malaperas.

Reen al la supro