Į turinį

Ĉu mi tradukis bone ĉi tiun frazon?

Francisko1, 2015 m. lapkritis 1 d.

Žinutės: 7

Kalba: Esperanto

Francisko1 (Rodyti profilį) 2015 m. lapkritis 1 d. 15:34:14

Ĉu ĉi tiu traduko estas bona?

Let walking be like reading--->estu piediri kvazaŭ legi

Dankon

Francisco Garcia

opalo (Rodyti profilį) 2015 m. lapkritis 1 d. 16:16:22

Mi kredas ke mi komprenus vian version, kvankam mi mem skribus "Estu promenado spec' de legado."

Altebrilas (Rodyti profilį) 2015 m. lapkritis 1 d. 19:34:55

Kion signifas la frazo? Ĉu vi povas esprimi ĝin alimaniere - kaj prefere kadre de kunteksto?

Тerurĉjo (Rodyti profilį) 2015 m. lapkritis 1 d. 21:15:23

opalo:Mi kredas ke mi komprenus vian version, kvankam mi mem skribus "Estu promenado spec' de legado."
Estu promenado kiel legado.

let be - estu
like - kiel

sudanglo (Rodyti profilį) 2015 m. lapkritis 2 d. 12:31:11

Ni iru piede sam-nature kiel ni legas.

Sed kia bizara ideo. Oni lernas legi en la lernejo. Sed por piede iri oni ne bezonas instruon.

opalo (Rodyti profilį) 2015 m. lapkritis 3 d. 11:06:20

Mi supozis ke la frazo estas konsilo atenti ĉirkaŭaĵojn dum promenadoj. Ĉu mi pravis?

jefusan (Rodyti profilį) 2015 m. lapkritis 4 d. 19:04:59

opalo:Mi supozis ke la frazo estas konsilo atenti ĉirkaŭaĵojn dum promenadoj. Ĉu mi pravis?
Mi samopinias.

Atgal į pradžią