去目錄頁

Misuzo de eo-vortoj subinflue de nacilingvaj ŝablonoj

从 IgorSokoloff, 2020年4月15日

讯息: 27

语言: Esperanto

IgorSokoloff (显示个人资料) 2020年4月15日上午6:08:37

Ŝajnas, ke pro siaj nacilingvaj kutimoj iuj sufiĉe spertaj esperantistoj emas tamen iom malĝuste uzi kelkajn eo-vortojn.
Ekzemple, la vorto "kredi" laŭ diversaj vortaroj (inkluzive PIV) ne sinonimas al la vortoj "supozi" kaj "opinii", kiel la angla "believe" aŭ la franca "croire";
kaj la vorto "reflekti" ne sinonimas al la vortoj "pensi" kaj "mediti", kiel la angla "reflect" aŭ la franca "réfléchir".

IgorSokoloff (显示个人资料) 2020年4月16日下午9:25:03

Ankaŭ la vorto "trafi" ne sinonimas al la vorto "impresi", kiel la angla "strike".

IgorSokoloff (显示个人资料) 2020年4月21日下午6:05:24

Ankaŭ la vorto "raporti" ne sinonimas al la vorto "plendi", kiel la angla vorto "report".

SlavikDze (显示个人资料) 2022年12月29日下午9:35:48

Bonvolu atenti, karaj kolegoj, ke ankaŭ eo-vorto "eventuale" ne signifas "fin-fine/finally", kiel la angla vorto "eventually".
Citaĵo el PIV:
Eventuale — depende de necertaj cirkonstancoj.

Altebrilas (显示个人资料) 2022年12月30日上午8:48:11

Ni demandas, cxu Esperanto estu eventuale agnoskita kiel internacia lingvo.

SlavikDze (显示个人资料) 2022年12月31日上午8:31:24

Nu, kiam mankas reale aktuala informaĵo, sed haveblas forta deziro memorigi al komunumo pri sia "alte-brila" personeco, tiam uzeblas ajna banala sentenco...
🧐🧐🧐🧐🧐
Bonvolu atenti, karaj kolegoj, ke ankaŭ eo-verbo "demandi" ne signifas "peti" (kiel la franca verbo "demander"), nek "postuli" (kiel la angla verbo "demand").

Altebrilas (显示个人资料) 2022年12月31日下午1:10:51

Estas vortludo pri falsaj amikoj.

Esperantisto: ni demandas, cxu Esperanto estu eventuale la internacia lingvo.

Franco: nous demandons que le français soit éventuellement la langue internationale.

Usonano: We demand English to be eventually the international language.

SlavikDze (显示个人资料) 2023年1月4日上午6:12:16

Bonvolu atenti, karaj kolegoj, ke eo-vorto "rumoro" kaj la angla vorto "rumour" havas malsamajn signifojn.
Laŭ eo-vortaroj:
rumoro (poezie) — bruo farata de multaj samtempe;
rumori (poezie) — konfuze brui, kiel homamaso, akvo sur ŝtonoj, vagonaro.
Por la angla vorto "rumour" ekvivalentas eo-vorto "onidiro".
Ankaŭ eo-vorto "sonĝo" ne sam-signifas kun eo-vorto "revo", kiel angla vorto "dream".

Altebrilas (显示个人资料) 2023年1月4日下午5:38:12

Kiam oni songxas, oni dormas.
Kiam oni revas, oni maldormas.

amigueo (显示个人资料) 2023年1月5日下午12:20:32

Mi opinias ke cxi temo nome "falsaj" amikoj inter esperanto kaj aliaj lingvoj estas gravega por majstri Eon. Alivorte, la metodo kiun Eo utiligas por faciligi komencan lernadon ekde kelkaj konktetaj lingvoj kauxzas finan malfacilon ekde tiuj samaj lingvoj. La lernantoj ekde aliaj lingvoj kolizias nerekte tiun malfacilon cxar la plejmulto de parolantoj de Eo gxuas kaj poste suferas rekte tiun malfacilon pro trompaj similoj.
Rezulte, Eo kiu celis facilan precizan komunikadon atingas facilan neprecizan aux malfacilan precizan komunikadon.

回到上端