Sisu juurde

Ĉu ekzistas tia vorto?

kelle poolt SlavikDze, 6. mai 2022

Postitused: 53

Keel: Esperanto

Altebrilas (Näita profiili) 8. veebruar 2024 12:50.55

Seniĝi pri...,
Senbalastiĝi pri...

Metsis (Näita profiili) 9. veebruar 2024 7:05.06

SlavikDze:Kiel eblas esprimi en esperanto la nocion "get rid of/избавиться от"?
forigi?

SlavikDze (Näita profiili) 11. veebruar 2024 15:04.28

Ho ne, miaj kleraj kolegoj...
La prezentitaj variantoj ne kongruas.
Iom pli proksima estas la verbo "liberiĝi", kiun proponas lernu-vortaro, sed ankaŭ ĝi ne taŭgas.
Espereble, niaj estimataj akademianoj baldaŭ ŝtopos ĉi-breĉon.

Altebrilas (Näita profiili) 12. veebruar 2024 9:46.53

Tiam la traduko dependas de la kunteksto.

amigueo (Näita profiili) 12. veebruar 2024 20:03.12

Sõnum peideti.

amigueo (Näita profiili) 12. veebruar 2024 22:09.20

Sõnum peideti.

amigueo (Näita profiili) 16. veebruar 2024 8:15.10

Sõnum peideti.

amigueo (Näita profiili) 13. märts 2024 16:30.29

get rid of sth = lasin ion.
(cxi tie LASIN ne estas tute pasiva).

SlavikDze (Näita profiili) 28. mai 2024 14:18.53

Ŝajnas, ke estus aktuale inkludi en la eo-vortaron la vorton "odioza" (en: odious; ru: одиозный), ĉar la vorto "abomena/abomeninda" nuance ne tute taŭgas en diversaj kuntekstoj.

Metsis (Näita profiili) 29. mai 2024 6:21.10

SlavikDze:Ŝajnas, ke estus aktuale inkludi en la eo-vortaron la vorton "odioza" (en: odious; ru: одиозный), ĉar la vorto "abomena/abomeninda" nuance ne tute taŭgas en diversaj kuntekstoj.
Ĉar mi ne konas la anglan vorton "odious", mi uzis kelkajn retajn tradukilojn (Gugla tradukilo kaj AI-sistemoj de ChatGPT kaj la retumilo Opera) por ekscii ĝian signifon. Ĉiuj tiuj tradukas per "abomena". La vortaro de Lernu donas aldonajn eblojn: fia, antipatia, malloga, malnoblega kaj hida. Mi certas, ke inter tiuj vi trovos taŭgan tradukon por diversaj kuntekstoj.

Tagasi üles