Hozzászólások: 11
Nyelv: Esperanto
hoplo (Profil megtekintése) 2007. május 28. 8:41:31
En la germana forumo ni demandis nin, ĉu la frazo
Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon de incendio.
estas korekta aŭ ne.
Ni preguntas por la prepozicio "de"
Ĝustus:
Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon KONTRAŬ la incendio.
Aŭ:
Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon ANTAŬ la incendio.
Kion vi opinias?
saluton
hoplo
pastorant (Profil megtekintése) 2007. május 28. 8:52:23
hoplo:Bonan tagon!Se mi komprenas korekte, mi pensas , ke vi volas diri:
En la germana forumo ni demandis nin, ĉu la frazo
Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon de incendio.
estas korekta aŭ ne.
Ni preguntas por la prepozicio "de"
Ĝustus:
Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon KONTRAŬ la incendio.
Aŭ:
Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon ANTAŬ la incendio.
Kion vi opinias?
saluton
hoplo
Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon de incendio.
hoplo (Profil megtekintése) 2007. május 28. 9:25:55
unu aĵo de incendio, ĉu ne estus:
lignoŝtipo, fajro, ktp
"de" estas kiel genetivo, ĉu ne?
mostras apartenon....
Pastorant, vi komprenas germane, ĉu vi volus legi nian fadenon en
lernu germane
dankon
hoplo
Urho (Profil megtekintése) 2007. május 28. 10:34:12
hoplo:de incendioDE
"de" estas kiel genetivo, ĉu ne?
Bonvolu vidi gramatikojn ĉe lernu!
http://de.lernu.net/lernado/gramatiko/konciza/prep...
http://de.lernu.net/lernado/gramatiko/detala/de.ph...
Krome en la vortaro eo-eo ĉe lernu! ekzistas jena klarigo:
"
[deveno] (li venas de Ameriko; ŝi iras de la domo al la lernejo; mi ricevis tion de ili); [faranto] (letero skribita de li); [aparteno] (rado de aŭto; libro de mia frato)
"
Vidu ankaŭ ReVo:
http://www.reta-vortaro.de/revo/
mnlg (Profil megtekintése) 2007. május 28. 12:40:27
Terurĉjo (Profil megtekintése) 2007. május 29. 10:38:05
Aĵoj de incendio, laŭ mia opinio, estas rezultoj, fruktoj de incendio, brulego. Vi jam skribis pri ili.
Kontraŭ incendio oni povas uzi diversajn estingilojn.
Sed antaŭ incendio oni kutime nenion atendas.
Kara Hoplo, mi opinias, ke "pro incendio ni ne sukcesis konservi eĉ unu aĵon".
mnlg (Profil megtekintése) 2007. május 29. 13:03:28
Tiusence oni kvazaŭ provas fortiri aferojn el la flagrantaj flamoj. Tial mi uzus "el".
Terurĉjo (Profil megtekintése) 2007. május 29. 20:52:22
mnlg:Mi supozas ke li celis ion similan al "ni ne povis SAVI ion [el la agoj] de incendio".Estimata MNLG. Mi iomete ne komprenis vian proponon.
Tiusence oni kvazaŭ provas fortiri aferojn el la flagrantaj flamoj. Tial mi uzus "el".
Ĉu vi proponas skribi tiel:
"Ni ne povis konservi (savi) eĉ unu aĵon el incendio"?
Mie, tiumaniere oni povus esprimi situacion, se iu estus savanta aŭ eltiranta aĵojn el fajro dum incendio.
Krome, mi ne trovas, ke "konservi el incendio" estas la frazo, bone komprenebla.
Sed se post incendio ne restis eĉ unu aĵo, necesas, ree laŭ mia opinio, uzi la prerozicion "pro".
mnlg (Profil megtekintése) 2007. május 29. 22:14:44
Terurĉjo:Ĉu vi proponas skribi tiel:Precize.
"Ni ne povis konservi (savi) eĉ unu aĵon el incendio"?
Mie, tiumaniere oni povus esprimi situacion, se iu estus savanta aŭ eltiranta aĵojn el fajro dum incendio.Jes. Ne nepre dum ĝi, tamen. Eĉ post ĝi.
Krome, mi ne trovas, ke "konservi el incendio" estas la frazo, bone komprenebla.Male ĝi estas tute komprenebla al mi.
Sed se post incendio ne restis eĉ unu aĵo, necesas, ree laŭ mia opinio, uzi la prerozicion "pro"."pro" ankaŭ laŭ mi bone sonas. Mi tamen plu uzus "el". La frazo donas al mi katastrofan senton; kvazaŭ io absolute farendis, rapidaj decidoj necesiĝis; ĉio kontribuas al formo de movadsento, kaj tial mi emas al mov-rilata prepozicio. Ja estas stila elekto se vi preferas.
黄鸡蛋 (Profil megtekintése) 2007. május 30. 3:48:16
Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon pro incendio.
signifas ke incendio estas la kaŭzo kial ni ne povis konservi eĉ unu aĵon.
Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon el incendio.
signifas, ke la ago konservi estas dum la incendio.
Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon kontraŭ incendio.
ŝajne ne signifas klare...
Kaj la prepozicio "de" havas multajn signifojn. Ĝi povas signifi "el" aŭ "pro", do per ĝi oni ne klare esprimas. Krome, "de" havas signifojn, kiujn aliaj prepozicioj ne havas, "fare de" kaj "apartenante al(de)". Do mi kutime uzas "de" nur tiam, kiam mi volas esprimi tiujn du signifojn.