Přejít k obsahu

La rolfinaĵo N estas nomata akuzativa finaĵo aŭ simple akuzativo. Ĝi povas almetiĝi kiel finaĵo de diversspecaj vortoj:

  • substantivoj: domodomon, hundohundon, virinovirinon, seĝojseĝojn, ekskursojekskursojn
  • adjektivoj: ruĝaruĝan, grandagrandan, virinavirinan, verdajverdajn, knabajknabajn
  • personaj pronomoj: mimin, ĝiĝin, iliilin, onionin, sisin
  • tabelvortoj je U, O, kaj A: kiukiun, iuiun, ĉiujĉiujn, kiokion, ĉioĉion, iaian, nenianenian, tiajtiajn
  • lokaj adverboj kaj lokaj tabelvortoj je E: hejmehejmen, tietien, ieien

La finaĵo N staras ĉiam post eventuala J-finaĵo: domojn, hundojn, virinojn, ruĝajn, grandajn, virinajn, kiujn, kiajn.

Se substantivo havas la finaĵon N, tiam ankaŭ ĉiuj adjektivoj kaj tabelvortoj je U kaj A, kiuj estas epitetoj de tiu substantivo, havu la finaĵon N:

  • grandan domon
  • domon ruĝan
  • tiun domon
  • tiajn domojn
  • tiun domon grandan
  • tian malgrandan domon antikvan
  • la malgrandajn domojn
  • domojn sen ĉiu ajn dubo tre antikvajn

Objekta predikativo tamen ne havu N-finaĵon: Mi refarbis la flavajn seĝojn blankaj.

La finaĵo N povas montri:

Objekto

Objekto estas tio, kio estas rekte trafata de ago. La rekta objekto estas montrata per la akuzativa N-finaĵo. Tio ebligas uzi diversajn vortordojn.

Ĉiuj el la sekvaj frazoj montras baze la saman signifon: kato mordas hundon; kato hundon mordas; mordas kato hundon; mordas hundon kato; hundon kato mordas; hundon mordas kato (ĉiufoje la kato estas tiu, kiu mordas, dum la hundo suferas de la mordado). Pro la N-finaĵo, ĉiu el la ses samsignifaj variantoj estas klare komprenebla. La vortordo dependas nur de stilo kaj gusto.

Mi amas vin; mi vin amas; vin mi amas; vin amas mi; amas mi vin; amas vin mi. Ĉiuj ses variantoj havas la saman bazan signifon: La agon amas faras "mi", kaj la amo iras al "vi".

Frazon kun objekto oni povas transformi en pasivan frazon. Tiam la objekto fariĝas subjekto.

Esti kaj similaj verboj ne estas agoj, kiuj direktiĝas al io. Frazparto, kiu rilatas al esti, ne estas objekto, sed predikativo, kiu neniam havas N-finaĵon: Tio estas tri seĝoj. Mi estas kuracisto. Ŝi fariĝis doktoro. Mia patro nomiĝas Karlo.

La subjekto de verbo povas stari ankaŭ post la predikato. Ĉe iuj verboj tia vortordo estas tre ofte uzata. Ne uzu N-finaĵon ĉe tiaj subjektoj:

  • Hieraŭ okazis grava afero. - Včera se stala důležitá věc.

    La subjekto de la ago okazis estas grava afero. Ne diru: Hieraŭ okazis gravan aferon. Se oni aŭdas tian frazon, oni devas sin demandi, "kio okazis la gravan aferon". Sed "okazi" ne estas ago, kiu iras de aganto al io, kio estas trafata de tiu ago. La verbo "okazi" havas nur unu (ĉefan) rolanton: tio kio okazas. Tiu rolanto ĉiam aperas kiel subjekto, kaj do ne havu N-finaĵon.

  • Restis nur unu persono. - Zůstala jen jedna osoba.

    La persono estas tiu, kiu faris la agon "resti". Ne diru: Restis nur unu personon.

  • Aperis nova eldono de la libro. - Objevilo se nové vydání té knihy.

    Ne diru: Aperis novan eldonon de la libro.

  • Mankas al ni mono. - Chybí nám peníze.

    Ne diru: Mankas al ni monon.

Míry

Příslovečná určení a doplňky, které vyjadřují míru, často mají koncovku N.

Míry času

Koncovka N při vyjádření času může znamenat časovou délku, trvání nebo četnost. Takové výrazy odpovídají na otázky: kiel longe? (jak dlouho), (dum) kiom da tempo? (kolik času), kiel ofte? (jak často) apod.

Časový větný člen s koncovkou N je nejčastěji příslovečným určením slovesa:

  • Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. = ...dum du tagoj kaj unu nokto. - Cestoval jsem dva dny a jednu noc. = …během dvou dnů a jedné noci.
  • Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon. - Je smrtelně nemocný. Nebude žít déle než jeden den.
  • La festo daŭris ok tagojn. - Oslava trvala osm dní.
  • Ŝi aĝis tridek jarojn. - Bylo jí třicet let.
  • La horloĝo malfruas kvin minutojn. - Hodiny jsou zpožděné o pět minut.

Časový větný člen s koncovkou N může být i doplňkem přídavného jména nebo příslovce:

  • Li estis dudek du jarojn aĝa. = ...je dudek du jaroj aĝa. - Bylo mu dvacet dva let. = Byl starý dvacet dva let.
  • La parolado estis du horojn longa. - Projev byl dlouhý dvě hodiny.
  • Tiu ĉi vojo estas milojn da kilometroj longa. - Tato cesta měří tisíce kilometrů.
  • Unu momenton poste ŝi malaperis malantaŭ ili. - Chvíli potom zmizela za nimi.

    Unu momenton vyjadřuje množství času, který uběhl po něčem.

  • Ŝi estas du jarojn kaj tri monatojn pli aĝa ol mi. - Ona je o dva roky a tři měsíce starší než já.

Tempomezura N-frazparto povas ankaŭ kunlabori kun tempa post-adjekto aŭ tempa antaŭ-adjekto por kune montri tempon: Du tagojn post tio ŝi forveturis Norvegujon. Pasis du tagoj post "tio".

Různé míry

Jiné míry fungují úplně stejně jako míry času. Jsou to míry prostorové délky, výšky, šířky, vzdálenosti, hloubky, hmotnosti, ceny apod. Odpovídají na otázky kiom? (kolik?), kiel multe? (jak moc?), kiel malproksime? (jak daleko?), kiel longe? (jak dlouhá?), kiel alte? (jak vysoko?), kiel profunde? (jak hluboko?), kiel peze? (jak těžký?) apod.:

  • Ĝi kostas dek mil vonojn. - Stojí to deset tisíc wonů.

    (Won je korejská měna.)

  • Vi devas kuri pli ol dek kilometrojn. - Musíš běžet více než deset kilometrů.
  • La vojo larĝis dudek metrojn aŭ iom pli. - Cesta byla široká dvacet metrů nebo i víc.
  • La monto Everesto estas ok mil okcent kvardek ok metrojn alta. - Hora Mount Everest měří osm tisíc osm set čtyřicet osm metrů.
  • Ili staris nur kelkajn metrojn for de mi. - Stáli jen několik metrů ode mě.
  • La domo estis ducent metrojn distanca. - Dům byl dvě stě metrů vzdálený.

Mezuro sen rolmontrilo

Míra se může taky objevovat jako větný člen v nominativu: Dek jaroj estas tre longa tempo. Dek jaroj je zde podmět. Pasis du tagoj. Du tagoj vystupuje jako podmět.

Tempopunkto

Frazparto kun N-finaĵo povas esti adjekto, kiu montras tempopunkton. Tia N-adjekto respondas la demandojn: kiam?, kiudate?, kiutage?, kiujare?, kiufoje? k.s. Oni povas diri, ke tia N-finaĵo estas anstataŭigo de tempa prepozicio, ordinare en:

  • Unu tagon estis forta pluvo. = En unu tago... - Jeden den silně pršelo. = Jednoho dne…
  • Ĉiun monaton li flugas al Pekino. - Každý měsíc létá do Pekingu.
  • Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. = ...en la dudek dua tago de Februaro... - George Washington se narodil dvacátého druhého února roku sedmnáct set třicet dva. = …dvacátého druhého únorového dne…

Ĉe nomoj de semajntagoj, akuzativa substantivo montras precizan konatan tagon: dimanĉon = "en certa konata dimanĉo", eĉ se oni ne uzas la. Adverba formo de tia tagonomo normale montras, ke temas ĝenerale pri tiaj tagoj: dimanĉe = "en dimanĉoj, en ĉiu dimanĉo": Mi alvenos en Lyon lundon la 30-an de Aŭgusto.

En horesprimoj oni uzu je, precipe se la vorto horo estas forlasita, por ne konfuzi horon kun dato:

  • Tio okazis la dekan. = Stalo se to desátý den v měsíci.
  • Tio okazis je la deka. = Stalo se to toho dne v deset hodin.

Tempopunkto sen rolmontrilo

Tempopunkto povas ankaŭ aperi en frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon: Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo. Sabato kaj dimanĉo rolas kiel subjekto.

Direkto

N-adjektoj kaj N-suplementoj povas montri direkton. Tiam ili respondas la demandojn al kiu loko?, en kiu direkto? k.s.

Sola N-finaĵo

  • Morgaŭ mi veturos Kinŝason. = ...al Kinŝaso. - Morgaŭ mi veturos Kinŝason. = ...al Kinŝaso.
  • La vagonaro veturas de Tabrizo Teheranon. - La vagonaro veturas de Tabrizo Teheranon.

Solan direktan N-finaĵon oni uzas nur kiam temas pri iro al la interno de io. Oni ne diras iri muron, iri kuraciston, sed iri al muro, al kuracisto. Efektive oni uzas solan direktan N preskaŭ nur ĉe nomoj de lokoj (precipe ĉe urbonomoj).

N kun en, sur kaj sub

Direkta N-finaĵo aperas plej ofte kune kun en, sur kaj sub, la tri plej gravaj lokaj prepozicioj. Kiam en, sur kaj sub montras simplan pozicion, oni uzas ilin sen la finaĵo N. Sed se oni volas montri, ke io moviĝas al tiu loko, oni devas kompletigi per rolmontrilo, kiu montras direkton. Teorie oni povus uzi al (al en, al sur, al sub), sed en la praktiko oni uzas ĉiam N-finaĵon:

  • sur la tablo - na stole = na místě na stole (nehybně)sur la tablon - na stůl = na místo na stole (pohybem)
  • sub la granda lito - pod velkou postelí = na místě pod velkou postelí (nehybně)sub la grandan liton - pod velkou postel = na místo pod velkou postelí (pohybem)
  • La hundo kuras en nia domo. - Pes běhá v našem domě.

    Pes je v domě a běhá tam.

  • La hundo kuras en nian domon. - Pes vbíhá do našeho domu.

    Pes je mimo dům, ale právě do něj vbíhá.

  • Mi metis ĝin sur vian tablon. - Položil jsem to na tvůj stůl.

    Bylo to na jiném místě a já jsem to přemístil na plochu stolu.

Ĉe aliaj lokaj prepozicioj ol en, sur kaj sub oni ofte ne uzas direktan N-finaĵon, sed lasas al la kunteksto montri, ke temas pri direkto. Sed oni ja povas uzi direktan N ankaŭ ĉe aliaj lokaj prepozicioj, se tio helpas al klareco:

  • La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. - Vlaštovka letěla přes řeku, protože na druhé straně řeky byly jiné vlaštovky.
  • La sago iris tra lian koron.La sago plene penetris lian koron. - Šíp prošel skrz jeh srdce. ≈ Šíp vyšel na druhé straně jeho srdce.

    Se oni uzas direktan N-finaĵon post tra oni emfazas, ke la tra-movo plene trairas, kaj pluiras el la loko.

  • La vojo kondukis preter preĝejon. - Cesta vedla kolem kostela.

    Se oni uzas direktan N-finaĵon post preter, oni akcentas, ke la preter-movo pluiras for de la afero.

  • Siajn brakojn ŝi metis ĉirkaŭ mian kolon. - Svou ruku položila okolo mého krku.

    Oni iafoje uzas ĉirkaŭ + N-finaĵon ankaŭ por montri moviĝon al loko, kiun oni atingas per ĉirkaŭmovo ĉirkaŭ io alia: Li kuris ĉirkaŭ la angulon de la domo.

  • Li kuris kontraŭ la muron kaj vundis sin. - Běžel proti zdi a zranil se.

    Por montri, ke kontraŭmovo atingas sian celon, kaj kuntuŝiĝas kun ĝi, oni povas uzi kontraŭ plus N-finaĵon.

  • Gardu vin, ke vi ne venu plu antaŭ mian vizaĝon. = ...al loko antaŭ mia vizaĝo. ...al antaŭ mia vizaĝo. - Dej si pozor, abys mi už nikdy nepřišel na oči (doslovně: před můj obličej). = …na místo před mým obličejem.
  • Mi estis en la urbo kaj iris poste ekster ĝin. = ...al ekster ĝi. - Byl jsem ve městě a potom jsem šel ven. = …do místa mimo město.
  • Li iris inter la patron kaj la patrinon. - Vešel mezi otce a matku.

    La celo de la irado estis loko inter la patro kaj la patrino.

  • Morgaŭ mi venos ĉe vin. - Ráno k tobě přijdu.

    Tradicie oni preferas: Morgaŭ mi venos al vi.

En iaj okazoj oni kutimas ne uzi direktan N-finaĵon, ĉar la vera celo estas subkomprenata esprimo. Tiu esprimo havus N-finaĵon, se oni enmetus ĝin:

  • Jakob enfosis ilin sub la kverko. - Jakob je zakopal pod dubem.

    La vera celo estas la grundo: Jakob enfosis ilin en la grundon sub la kverko.

  • Oni metis antaŭ mi manĝilaron. = Oni metis sur la tablon antaŭ mi manĝilaron. - Někdo přede mě položil příbor. = Někdo na stůl přede mě položil příbor.

Tamen ne estus eraro diri sub la kverkon kaj antaŭ min, ĉar ankaŭ tiuj esprimoj povas esti rigardataj kiel celoj en tiuj frazoj.

Lokaj prepozicioj estas ofte uzataj en figura senco. Io abstrakta, neloka, estas esprimata kvazaŭ loko. Ankaŭ tiam oni povas uzi direktan N-finaĵon por esprimi figuran direkton, ekz: Mi ŝanĝos ilian malĝojon en ĝojon.

Některé předložky samy o sobě vyjadřují směr: al, ĝis, el a de. Tyto předložky nikdy nevyjadřují pozici. Slova, která se na ně vážou, nemají koncovku N: al la urbo (do města), ĝis la fino (až do konce), el la lernejo (ze školy), de la komenco (od začátku).

N post lokaj adverboj

Pro vyjádření směru na nějaké místo můžeme dát koncovku N i za příslovce místa s koncovkou E a za tabulková slova místa:

  • hejme = doma → hejmen = domů
  • urbe = ve městě → urben = do města
  • ekstere = venku (mimo něco) → eksteren = ven (mimo něco)
  • tie = na tom místě → tien = na to místo, tím směrem
  • kie = kde → kien = kam, kterým směrem
  • ĉie = na všech místech → ĉien = na všechna místa, všemi směry
  • ie = někde → ien = někam, některým směrem
  • nenie = nikde → nenien = nikam, žádným směrem

N por aliaj signifoj

N-adjektoj kaj N-suplementoj montras plej ofte mezuron, tempopunktondirekton, sed iafoje tia N-frazparto montras alian rolon, por kiu oni normale uzas prepozicion:

  • Mi ridas je lia naiveco. = Mi ridas pro lia naiveco. = Mi ridas lian naivecon. - Směji se jeho naivitě.
  • Neniam ŝi miros pri/pro sia propra malaltiĝo.Neniam ŝi miros sian propran malaltiĝon. - Nikdy se nebude divit svému vlastnímu ponížení.

Teorie oni povas ĉiam anstataŭigi prepozicion per N, se la senco ne fariĝas malklara. Aparte ofte oni uzas N anstataŭ je. La regulo pri klareco tamen preskaŭ ĉiam malebligas uzi N anstataŭ la demovaj prepozicioj de kaj el, ĉar N mem estas almova rolmontrilo. Iafoje oni tamen renkontas frazojn kiel: Ili eliris la buson. Tiam la N-finaĵo estas objekta: la buso estas objekto de la ago "eliri". Estas multe pli klare, kaj sekve rekomendinde, diri: Ili eliris el la buso.

Akuzativo kaj propraj nomoj

Ĉe plene Esperantigitaj propraj nomoj oni uzas akuzativon tute laŭ la ĉi-antaŭe montritaj reguloj:

  • Mi vidis Karlon. - Viděl jsem Karla
  • Elizabeton mi renkontis hieraŭ en la urbo. - Alžbětu jsem potkal včera ve městě.
  • Tokion ni tre ŝatas. - Tokio máme hodně rádi.

Ne-Esperantigitaj propraj nomoj povas aperi sen O-finaĵo. Ĉe tiaj nomoj oni ankaŭ povas forlasi N-finaĵon, eĉ se la frazrolo principe postulas tian finaĵon:

  • Ni renkontis Zminska. - Potkali jsme Zminsku.

    Pola nomo rolas kiel objekto, sed sen N-finaĵo.

  • Ŝi ludis la Prière d'une vierge. - Hrála Prière d'une vierge.

    Franca nomo de muzikpeco rolas kiel objekto, sed ne havas N-finaĵon.

  • Li admiras Zamenhof. - Obdivuje Zamenhofa.

    La nomo Zamenhof rolas kiel objekto sen N-finaĵo.

Se la nomo povas akcepti N-finaĵon (se ĝi finiĝas per vokalo), tiam oni ja kompreneble povas aldoni tian finaĵon. Oni ankaŭ povas almeti O-finaĵon al fremda nomo. Se oni uzas O-finaĵon, oni ankaŭ devas uzi N-finaĵon, se la frazrolo tion postulas. Oni ankaŭ povas antaŭmeti titolon aŭ similan esprimon, kiu povas ricevi N-finaĵon:

  • Ĉu vi konas Anna? - Znáš Annu?

    La nomo Anna rolas objekte sen N-finaĵo.

  • Ĉu vi konas Annan? - Znáš Annu?

    La nomo Anna rolas objekte kun N-finaĵo.

  • Ĉu vi konas mian amikinon Anna? - Znáš mou přítelkyni Annu?

    Anna estas nominacio de mian amikinon, kaj nepre ne havu N-finaĵon ĉi tie.

  • Li renkontis Vigdís Finnbogadóttir. - Potkal Vigdís Finnbogadóttirovou.

    La Islanda nomo Vigdís Finnbogadóttir rolas objekte sen Esperantaj finaĵoj.

  • Li renkontis Vigdíson Finnbogadóttir. - Potkal Vigdís Finnbogadóttirovou.

    La antaŭnomo havas O-finaĵon kaj N-finaĵon. Ofte oni Esperantigas nur la antaŭnomon de persono, aŭ aldonas O-finaĵon al la ne-Esperantigita formo de la antaŭnomo, sed lasas eventualan postan nomon en origina formo sen Esperanta finaĵo. N-finaĵon oni tiam uzas nur ĉe la antaŭnomo. Tio tamen ne estas regulo, nur kutimo. (Oni ankaŭ povas skribi Vigdís-on kun dividostreko.)

  • Li renkontis prezidanton Vigdís Finnbogadóttir. - Potkal prezidentku Vigdís Finnbogadóttirovou.
Zpět na začátek