Al la enhavo

En Esperanto la ĉefa regulo de vortordo estas komprenebleco. Oni metu la vortojn en tia ordo, ke la senco estas klara. La diversaj finaĵoj, precipe N, ebligas grandan liberecon, sed la libereco ne estas absoluta.

Multaj adverbecaj vortetoj ordinare staru por klareco ĝuste antaŭ tio, al kio ili rilatas, ekz. ankaŭ, , tre, nur. Ankaŭ ne staru antaŭ tio, kion ĝi neas.

Prepozicio staru ĉiam antaŭ tio, kies rolon ĝi montras.

Konjunkcio staru antaŭ tio, kion ĝi ligas al io.

Ajn staru tuj post tiu tabelvorto, kiun ĝi nuancas.

Ordo de frazpartoj

La baza ordo de frazpartoj sekvas la jenan modelon:

subjektopredikatoobjektoaliaj frazpartoj

  • Ili — sidas — sur la sofo.
    Subjekto — predikato — loka adjekto.
  • La hundo — ĉasas — katon.
    Subjekto — predikato — objekto.
  • Karlo — manĝas — rizon — per manĝbastonetoj.
    Subjekto — predikato — objekto — ila adjekto.
  • La virino — estas — arkitekto.
    Subjekto — predikato — subjekta predikativo.
  • Ĉiuj — opinias — lin — stranga.
    Subjekto — predikato — objekto — objekta predikativo.

Se oni uzas alian vortordon, oni ne ŝanĝas la bazan signifon, sed nur kreas diversajn emfazojn. Ĉe predikativo oni tamen ne povas ĉiam tute libere ŝanĝi la vortordon, ĉar predikativo plej ofte ne havas rolmontrilon. Estas diferenco inter leono estas besto (vero) kaj besto estas leono (malvero, ĉar ekzistas ankaŭ aliaj bestoj). En frazo kiel lernanto fariĝis instruisto la ordo estas tre grava, ĉar instruisto fariĝis lernanto estas tute alia afero. En plej multaj realaj frazoj kun predikativo la kunteksto tamen forigas la eblojn de miskomprenoj, eĉ se oni uzas nekutiman vortordon. Sed frazo kiel instruisto lernanto fariĝas estas apenaŭ komprenebla, kaj tial evitenda.

Antaŭmetado

Frazparton, kiu kutime ne aperas unue en frazo, oni povas emfazi per tio, ke oni ĝin metas ĝuste en tian komencan pozicion:

  • Terure gajaj ŝajnis al ili iliaj propraj ŝercoj. - Terure gajaj ŝajnis al ili iliaj propraj ŝercoj.

    Normala vortordo estus: Iliaj propraj ŝercoj ŝajnis al ili terure gajaj.

  • La sonorilon mi volas kaj devas trovi! - La sonorilon mi volas kaj devas trovi!

    Normale: Mi volas kaj devas trovi la sonorilon.

Frazparto, kies ĉefvorto estas KI-vorto, staras normale komence de sia ĉeffrazo aŭ subfrazo. Tia pozicio ne estas do aparte emfaza ĉe KI-vortoj. Antaŭ la KI-vorto povas tamen stari prepozicio, kiu montras ĝian frazrolon:

  • Kion vi volas? - Kion vi volas?
  • Mi volas tion, kion vi volas. - Mi volas tion, kion vi volas.
  • De kio tio ĉi venas, mia filino? - De kio tio ĉi venas, mia filino?
  • Mi ankaŭ ne scias, per kio oni povas klarigi tiun fakton. - Mi ankaŭ ne scias, per kio oni povas klarigi tiun fakton.
  • Ŝi ne sciis, en kiu flanko oni devas serĉi butiketon kun manĝeblaĵoj. - Ŝi ne sciis, en kiu flanko oni devas serĉi butiketon kun manĝeblaĵoj.

Principe ankaŭ aliaj vortoj, kiuj kunlaboras kun la KI-vorto, povas stari antaŭ ĝi, sed oni ĝenerale malemas havi antaŭ KI-vorto ion, kio ne estas prepozicio:

  • Tuj kiam la suno leviĝis, la cignoj kun Elizo forflugis de la insuleto. - Tuj kiam la suno leviĝis, la cignoj kun Elizo forflugis de la insuleto.
  • Sume kiom mi ŝuldas? - Sume kiom mi ŝuldas?

    Oni povus meti sume aliloke en la frazo.

  • Kune kun kiu vi venis? - Kune kun kiu vi venis?

    Oni normale forlasus kune.

La konjunkcioj kaj, kaj sed povas senprobleme aperi antaŭ KI-vorto, ĉar tiaj vortetoj ne vere apartenas al la posta frazo, sed nur ligas ĝin al la antaŭa: Dum la trarigardado mi trovis diversajn esprimojn, kiuj siatempe ŝajnis al mi bonaj, sed kiuj nun al mi ne plaĉas kaj kiujn mi volonte ŝanĝus.

Iafoje oni povas meti frazparton, kiu vere apartenas al subfrazo, en la komencon de la tuta frazo. Tio kreas tre fortan emfazon pro la malkutimeco de la vortordo:

  • Tiun laboron mi diris, ke mi faros. = Mi diris, ke mi faros tiun laboron. - Tiun laboron mi diris, ke mi faros. = Mi diris, ke mi faros tiun laboron.

    La frazparto tiun laboron estas objekto de faros, kaj apartenas plene al la ke-frazo. Por emfazo ĝi tamen staras komence de la tuta frazo.

  • En salono Zamenhof mi pensas, ke okazas nun la solena inaŭguro. = Mi pensas, ke okazas nun en salono Zamenhof la solena inaŭguro. - En salono Zamenhof mi pensas, ke okazas nun la solena inaŭguro. = Mi pensas, ke okazas nun en salono Zamenhof la solena inaŭguro.

    La loka adjekto ne montras la lokon de la pensado, ĉar ĝi vere apartenas al la subfrazo.

Ofte povas estiĝi konfuzo, al kiu parto de la frazo vere apartenas antaŭmetitaj vortoj. Povas ŝajni, ke ili apartenas al la ĉeffraza verbo, ĉar ili ja staras pli proksime al ĝi. Se la frazparto, kiun oni volas emfazi, rolas kiel subjekto en sia subfrazo, oni nepre ne povas formovi ĝin, ĉar subjekto devas ĉeesti ĉe sia predikato. Tute ne eblas do: Tiu laboro mi pensas, ke estas malfacila. Oni devas diri: Mi pensas, ke tiu laboro estas malfacila.

Iafoje, se la senco permesas, oni povas emfazi frazparton en subfrazo per uzo de antaŭmetita pri-adjekto. Tiun frazparton, kiun oni volas emfazi, oni lasas en ĝia loko en la subfrazo en la formo de pronomo aŭ tabelvorto, kaj en la komenco de la tuta frazo oni metas ĝin en la formo de pri-adjekto. La emfazata afero aperas do dufoje, unu fojon kiel pri-adjekto en la ĉeffrazo, kaj unu fojon pronome en sia vera frazrolo en la subfrazo:

  • Pri tiu laboro mi diris, ke mi faros ĝin. = Mi diris, ke mi faros tiun laboron. - Pri tiu laboro mi diris, ke mi faros ĝin. = Mi diris, ke mi faros tiun laboron.
  • Pri tiu laboro mi pensas, ke ĝi estas malfacila. - Pri tiu laboro mi pensas, ke ĝi estas malfacila.
  • Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas. = Mi neniam aŭdis, ke vi havas ian talenton. - Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas. = Mi neniam aŭdis, ke vi havas ian talenton.

Iafoje, kiam oni bezonas meti KI-vorton komence de frazo, sed la KI-vorto laŭsence apartenas al subfrazo, la rezulto povas fariĝi tre malfacile komprenebla. Feliĉe tiaj problemoj aperas en la praktiko tre malofte:

  • Vi konsilas, ke ni respondu ion al ĉi tiu popolo.Kion vi konsilas, ke ni respondu al ĉi tiu popolo? - Vi konsilas, ke ni respondu ion al ĉi tiu popolo. → Kion vi konsilas, ke ni respondu al ĉi tiu popolo?

    Kion estas objekto de la predikato respondu, kvankam ĝi staras pli proksime al konsilas. La frazo sonas tamen sufiĉe nature, ĉar kion ankaŭ povus rilati al la ĉeffraza verbo konsilas.

  • Petro diris, ke lia amiko nomiĝas Karlo.Kiel Petro diris, ke lia amiko nomiĝas? - Petro diris, ke lia amiko nomiĝas Karlo. → Kiel Petro diris, ke lia amiko nomiĝas?

    Estas risko, ke oni pensas, ke kiel rilatas al diris, kio donus tre strangan signifon. Pli komprenebla alternativo estas: Kiel laŭ Petro nomiĝas lia amiko?

  • Vi volas, ke mi vendu ion al vi.Kion vi volas, ke mi vendu al vi? - Vi volas, ke mi vendu ion al vi. → Kion vi volas, ke mi vendu al vi?

    Pli simpla (sed ne tute samsenca) estas: Kion mi vendu al vi?

Oni plene evitu ĉi tiajn frazojn, se la subfrazo mem estas demando, ĉar tia konstruo fariĝas tro komplika: Ŝi demandis, ĉu mi ŝatas muzikon.Kion ŝi demandis, ĉu mi ŝatas? Oni devas diri Kion ŝi demandis? kvankam tio estas malpli preciza, aŭ uzi la pri-solvon montrotan ĉi-poste.

La sama problemo ekzistas ĉe rilataj (nedemandaj) KI-vortoj. Ankaŭ tiajn KI-vortojn oni metas en la komenco de la subfrazo. Se la rilata KI-vorto vere apartenas al subfrazo de la subfrazo, konfuzo povas estiĝi:

  • Vi asertis, ke vi vidis homon.La homo, kiun vi asertis, ke vi vidis, estas jam delonge mortinta. - Vi asertis, ke vi vidis homon. → La homo, kiun vi asertis, ke vi vidis, estas jam delonge mortinta.

    Evitinda frazo, ĉar kiun ŝajnas esti objekto de asertis, kvankam ĝi vere estas objekto de vidis. (Ĉi tie eblas la elturniĝo La homo, kiun vi asertis esti vidinta...)

Ofte oni povas elturniĝi per antaŭmetita pri-adjekto. Oni lasas la KI-aferon en ĝia loko en la formo de pronomo, kaj uzas pri-adjekton kiel demandesprimon aŭ subjunkcion:

  • Ŝi demandis, ĉu mi ŝatas muzikon.Pri kio ŝi demandis, ĉu mi ŝatas ĝin? - Ŝi demandis, ĉu mi ŝatas muzikon. → Pri kio ŝi demandis, ĉu mi ŝatas ĝin?
  • Vi asertis, ke vi vidis homon.La homo, pri kiu vi asertis, ke vi vidis lin, estas jam delonge mortinta. - Vi asertis, ke vi vidis homon. → La homo, pri kiu vi asertis, ke vi vidis lin, estas jam delonge mortinta.

Se la KI-afero rolas kiel subjekto, oni ne povas movi ĝin for el la subfrazo. La subjekto de verbo devas ĉeesti en sia frazo: Karlo diris, ke lia frato edziĝis.Kiu Karlo diris, ke edziĝis? Diris ŝajnas havi du subjektojn, dum edziĝis ŝajnas tute ne havi subjekton. Uzu la pri-solvon: Pri kiu Karlo diris, ke li edziĝis?

Reen al la supro