Al la enhavo

Kvantaj vortoj iafoje kondutas en aparta maniero. Vortoj kun kvanta signifo povas esti substantivoj (multo, kelko k.s.), adjektivoj (multa, pluraj k.s.), adverboj (multe, sufiĉe k.s.), kaj adverbecaj vortetoj (pli, tiom k.s.).

Kvantaj substantivoj

Kvantaj substantivoj kondutas kiel normalaj substantivoj. Ofte ili estas priskribataj de da-esprimo, kiu montras, el kio konsistas la kvanto:

  • Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. - Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo.

Gramatike la kvanta vorto estas ĉefvorto, sed el senca vidpunkto la da-esprimo ofte estas pli grava. Iafoje oni traktas la substantivon de tia da-esprimo kvazaŭ ĝi estus ĉefvorto:

  • Tiam grandega multo da vortoj fariĝus en la skribado tute nediferencigeblaj unu de alia. - Tiam grandega multo da vortoj fariĝus en la skribado tute nediferencigeblaj unu de alia.

    Nediferencigeblaj gramatike rilatas al multo, sed havas J-finaĵon, ĉar ĝi rilatas laŭ la senco tre forte al vortoj. Fakte la frazo iĝus tre stranga, se oni dirus nediferencigebla sen J, ĉar la posta esprimo unu de alia trudas la ideon de pluraj individuoj. Komparu kun la jena ekzemplo: Grandega multo da vortoj fariĝas tute senbezona por lernado.

Anstataŭ multo kaj malmulto oni plej ofte preferas la adverbajn formojn multe kaj malmulte.

Kvantaj adverboj

Kvantaj adverboj ofte aperas en frazoj kvazaŭ ili estus substantivoj rolante kiel subjekto, objekto k.t.p. Praktike temas preskaŭ nur pri multe, sufiĉe, kelke kaj variantoj de ili. Tia uzo de kelke estas nuntempe tamen tre malofta:

  • En la kelo troviĝas multe da rubaĵoj. - En la kelo troviĝas multe da rubaĵoj.

    Multe estas subjekto. Oni povas diri ankaŭ multo da rubaĵoj.

  • El ŝia buŝo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj. - El ŝia buŝo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj.

    La du kelke estas subjektoj de eliris. Oni povus diri kelko da perloj/diamantoj, sed kelko estas praktike neniam uzata. Nuntempe oni plej ofte uzas kelkaj: kelkaj perloj, kelkaj diamantoj

  • La riĉulo havas multe da mono. - La riĉulo havas multe da mono.

    Multe estas objekto, sed ĝi ne povas ricevi la finaĵon N, ĉar ĝi estas adverbo.

  • Mi havas sufiĉe da laboro. - Mi havas sufiĉe da laboro.

Simile oni povas uzi adverbecajn vortetojn kvantajn:

  • Ĉu vi scias, kiom estis da mortigitoj? - Ĉu vi scias, kiom estis da mortigitoj?

    Kiom estas subjekto de estis.

  • Prenu tiom da mono, kiom vi volas. - Prenu tiom da mono, kiom vi volas.

    Tiom kaj kiom estas objektoj.

  • Pri tiom da feliĉo mi eĉ ne sonĝis, kiam mi estis ankoraŭ la malbela anasido! - Pri tiom da feliĉo mi eĉ ne sonĝis, kiam mi estis ankoraŭ la malbela anasido!

    Tiom estas pri-adjekto.

  • Restas ankoraŭ iom da problemoj. - Restas ankoraŭ iom da problemoj.

    Iom estas subjekto.

  • Observu pli da ordo! - Observu pli da ordo!

    Pli estas objekto.

  • Tro da kuiristoj kaĉon difektas. - Tro da kuiristoj kaĉon difektas.

    Tro estas subjekto.

Kiam kvanta adverbo havas da-esprimon post si, povas ofte ŝajni, ke la adverbo tute ne estas ĉefvorto, sed ke la substantivo de la posta da-esprimo estas ĉefvorto. El senca vidpunkto la da-esprimo estas fakte pli grava, sed el gramatika vidpunkto la adverbo ja estas ĉefvorto. Sed kiam kvanta adverbo + da-esprimo havas priskribon, oni normale rilatigas la priskribon al la da-esprimo, kvankam ĝi ne estas ĉefvorto: Multe da akvo estis verŝita sur ĝin. Sed se mankas da-esprimo, oni povas rilatigi la priskribon nur al la adverbo, kaj konsekvence oni devas uzi E-formon: Multe estis farite.

Kvantaj adjektivoj anstataŭ kvantaj adverboj

Ofte oni povas anstataŭigi kvantan adverbon per kvanta adjektivo. Tiam la substantivo de la da-esprimo fariĝas ĉefvorto kaj da malaperas:

  • En la subtegmento troviĝas multaj malnovaj vestaĵoj....multe/multo da malnovaj vestaĵoj. - En la subtegmento troviĝas multaj malnovaj vestaĵoj. ≈ ...multe/multo da malnovaj vestaĵoj.
  • La riĉulo havas multan monon....multe/multo da mono. - La riĉulo havas multan monon. ≈ ...multe/multo da mono.

Estas tamen nuanca diferenco. Multaj kaj kelkaj estas uzataj jen pri individuaj, apartaj aferoj, jen pri kuna nedistingebla amaso. Multe kaj kelke estas uzeblaj nur pri nedistingebla amaso. Ne eblus do diri: Kelke da homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. Oni devas diri Kelkaj homoj..., ĉar temas pri la sentoj de ĉiu homo aparte.

Grado kaj kvanto

Grado kaj kvanto estas malsamaj aferoj, sed iafoje ili proksimiĝas.

Tre kaj multe

  • tre = "en alta grado, kun forta intenso"
  • multe = "en granda kvanto, kun longa daŭro, ofte ripetite"

Ĉe adjektivoj kaj adverboj oni preskaŭ ĉiam uzas tre, sed oni povas uzi multe, kiam klare temas pri kvanto aŭ ofteco. Ĉe verboj oni uzas plej ofte multe, ĉar temas normale pri kvanto aŭ ofteco, sed oni uzas ankaŭ tre, kiam temas pri grado aŭ intenseco:

  • Ĝi estas tre bona. - Ĝi estas tre bona.
  • Tie troviĝas tre grandaj domoj. - Tie troviĝas tre grandaj domoj.
  • Mi tre ŝatas Berlinon. = Mi intense ŝatas Berlinon. - Mi tre ŝatas Berlinon. = Mi intense ŝatas Berlinon.
  • Mi tre amas ŝin. = Mi intense amas ŝin. - Mi tre amas ŝin. = Mi intense amas ŝin.
  • Mi havas multe da mono. - Mi havas multe da mono.
  • Ŝi multe pensis pri tio. = Ŝi longe pensis pri tio. - Ŝi multe pensis pri tio. = Ŝi longe pensis pri tio.
  • Kiu multe parolas, ne multe faras. - Kiu multe parolas, ne multe faras.
  • Li tre multe helpis al mi. - Li tre multe helpis al mi.

    Tre priskribas multe. Multe priskribas helpis.

Por priskribi pli kaj tro oni uzas multe:

  • Ĝi estis multe pli granda ol antaŭe. - Ĝi estis multe pli granda ol antaŭe.
  • Ĝi fariĝis multe tro nigra. - Ĝi fariĝis multe tro nigra.

Kiel kaj tiel

La tabelvortoj kiel kaj tiel montras ne nur manieron, sed ankaŭ gradon. Oni uzu ilin en la samaj lokoj, kie oni povus uzi tre:

  • Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon. - Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon.

    Oni povas diri: tre bela, tre bona kaj tre honesta.

  • La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo. - La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo.

    Eblas diri: tre malluma.

Kiom kaj tiom

La tabelvortoj kiom kaj tiom montras kvanton. Oni uzu ilin tie, kie oni povus uzi multe:

  • Mi volas tiom da terpomoj, kiom mi povas porti. - Mi volas tiom da terpomoj, kiom mi povas porti.

    Oni povas diri: volas multe kaj povas porti multe.

  • Ŝi tiom laboris, ke ŝi fariĝis ĉefo de la firmao. - Ŝi tiom laboris, ke ŝi fariĝis ĉefo de la firmao.

    Oni povas diri: multe laboris.

Antaŭ multe oni ofte preferas tiom, ĉar multe estas kvanta vorto: Nun li estis ja riĉa, havante tiom multe da mono.…havante tiel multe da mono....havante tiom da mono.

"Tiom-kiom-ismo"

Kiom kaj tiom estas iafoje uzataj pri grado anstataŭ kiel kaj tiel, kiam oni volas tre forte emfazi. Tio estas tute bona. Sed iuj Esperantistoj uzas sisteme nur kiom kaj tiom anstataŭ kiel kaj tiel por montri gradon, kvazaŭ ili ĉiam emfazus, ekz.: Mi estas tiom forta, kiom vi. Komparu kun la Fundamenta frazo: Mi estas tiel forta, kiel vi. Tia "tiom-kiom-ismo" estas komplete fremda al la Fundamento kaj al la uzado de Zamenhof. Krome tiom-kiom-istoj perdas la eblon uzi tiom kaj kiom por emfazi.

Reen al la supro