Al la enhavo

Jen mallongaj klarigoj de gravaj gramatikaj terminoj uzataj en tiu ĉi gramatiko. La klarigoj estas vortigitaj el la vidpunkto de la Esperanta gramatiko. En aliaj gramatikoj (pri Esperanto aŭ pri aliaj lingvoj) la terminoj povas esti uzataj en iom aliaj manieroj. La terminoj en la lernu!-gramatiko sekvas pli-malpli la uzon en la Plena Analiza Gramatiko de Kalocsay kaj Waringhien.

adjektivo (adjektivo)
Vorto uzata por priskribi substantivon aŭ substantivecan vorteton.
adjekto (adjekto)
Frazparto, kiu diras, en kiu maniero, en kiu loko, en kiu tempo, per kiu ilo k.t.p., okazas la ago (aŭ stato) de la predikato. Ĉiu frazparto krom predikato, subjekto, objekto kaj predikativo, estas adjekto.
adverbo (adverbo)
Vorto uzata por priskribi ion, kio ne estas substantivo aŭ substantiveca vorteto (t.e. verbon, adjektivon, adjektivecan vorteton, alian adverbon, adverbecan vorteton aŭ tutan frazon).
afikso (afikso)
Radiko, kiu estas uzata precipe por fari kunmetitajn vortojn: sufiksoprefikso.
afrikato (afrikato)
Konsonanto farata per kompleta baro, kiun oni ekrompas, sed nur tiom, ke la aero povas traflui kun frota sono.
aktivo (aktivo)
La ordinara speco de frazo, en kiu la subjekto estas tiu, kiu faras la agon de la predikato. Vidu pasivo.
akuzativo (akuzativo)
La rolfinaĵo -N.
apozicio (apozicio)
Frazparto, kiu (normale) staras tuj post alia frazparto montrante la saman aferon per aliaj vortoj.
epiteto (epiteto)
Adjektivo, adjektiveca vorteto, adverbo aŭ adverbeca vorteto, kiu rekte priskribas alian vorton.
finitivo (finitivo)
Verboformo, kiu povas esti uzata kiel predikato.
frikativo (frikativo)
Konsonanto farata per nekompleta baro (malvastigo), tra kiu la aero fluas kun frota sono.
futuro (futuro)
Verboformo, kiu esprimas agon aŭ staton en venonta tempo.
imperativo (imperativo)
Verba modo, kiu montras ordonon (unu el la uzoj de volitivo en Esperanto).
indikativo (indikativo)
Verba modo, kiu montras agojn kaj statojn realajn kaj efektivajn.
infinitivo (infinitivo)
Verba modo, kiu neŭtrale nomas agon aŭ staton, sen montri, ĉu temas pri realaĵo, volo aŭ imago.
interjekcio (interjekcio)
Ekkria vorteto.
kondicionalo (kondicionalo)
Verba modo, kiu montras agojn aŭ statojn nerealajn, imagajn aŭ fantaziajn.
konjunkcio (konjunkcio)
Vorteto, kiu kunligas frazpartojn, kiuj ludas la saman rolon en la frazo.
konsonanto (konsonanto)
Lingvosono farata per ia baro de la aerfluo.
lateralo (lateralo)
Konsonanto farata per baro nur en la mezo de la buŝo. La aero fluas libere flanke de la lango.
modo (modo)
Iu el la kategorioj de verboformoj, kiuj esprimas diversajn sintenojn de la parolanto al la diraĵo. La modoj de verboj en Esperanto estas infinitivo, indikativo, volitivo kaj kondicionalo.
nazalo (nazalo)
Konsonanto farata per kompleta buŝa baro. La aero iras anstataŭe tra la nazo.
negacio (negacio)
Nea vorteto.
netransitiva (netransitiva)
(pri verbo) Nepovanta havi objekton.
nominativo (nominativo)
Substantivo aŭ substantiveca vorteto, kiu ne havas rolmontrilon (prepozicionakuzativan finaĵon).
numeralo (numeralo)
Vorteto, kiu esprimas nombron.
objekto (objekto)
Frazrolo, kiu montras tion, kio estas rekte trafata de la ago de la predikato. Iafoje oni parolas pri "rekta objekto" kontraste al "nerekta objekto". "Nerekta objekto" nomiĝas en tiu ĉi gramatiko al-adjekto. Ordinara (rekta) objekto estas nomata ankaŭ "akuzativa objekto". Nerekta objekto estas tradicie nomata ankaŭ "dativa objekto".
participo (participo)
Vorto, kiu prezentas agon aŭ staton kvazaŭ econ de ĝia subjektoobjekto.
pasivo (pasivo)
Speco de "inversa" frazokonstruo, en kiu tio, kio ordinare (en aktivo) estas objekto, aperas kiel subjekto.
plozivo (plozivo)
Konsonanto farata per kompleta baro, kiun oni ekrompas per aerpuŝo.
pluralo (pluralo)
Gramatika multe-nombro: pli ol unu afero.
predikativo (predikativo)
Memstara frazparto, kiu priskribas la subjekton aŭ la objekton pere de verbo.
predikato (predikato)
Ĉefverbo de frazo. Verbo, kiu ordinare havas subjekton.
prefikso (prefikso)
Afikso, kiun oni metas antaŭ aliaj radikoj.
prepozicio (prepozicio)
Vorteto, kiu montras la frazrolon de la posta frazparto.
preterito (preterito)
Verboformo, kiu esprimas agon aŭ staton en pasinta tempo.
prezenco (prezenco)
Verboformo, kiu esprimas agon aŭ staton en nuna tempo.
pronomo (pronomo)
Vorteto, kiun oni uzas kiel anstataŭaĵon de substantiva frazparto.
singularo (singularo)
Gramatika unu-nombro.
subjekto (subjekto)
Frazrolo, kiu (en aktiva frazo) montras tion, kio faras la agon de la predikato.
subjunkcio (subjunkcio)
Vorteto, kiu enkondukas subfrazon ligante ĝin al ĝia ĉeffrazo.
substantivo (substantivo)
Vorto, kiu povas roli kiel ĉefvorto de frazparto subjekta, objekta, vokativa, adjekta, epiteta, suplementapredikativa.
sufikso (sufikso)
Afikso, kiun oni metas post aliaj radikoj.
suplemento (suplemento)
Rekta priskribo (de neverba vorto), kies rilaton al la priskribata vorto montras rolmontrilo (prepozicioakuzativa finaĵo).
transitiva (transitiva)
(pri verbo) Povanta havi objekton.
verbo (verbo)
Vorto, kiu esprimas agon aŭ staton, kaj kiu povas roli kiel predikato de frazo. Kiel verbon oni tamen kalkulas ankaŭ infinitivon, kvankam tia verbo ordinare ne povas roli predikate.
vibranto (vibranto)
Konsonanto farata per pluraj sinsekvaj rapidaj baroj kaj rompoj.
vokalo (vokalo)
Lingvosono, kiu estas farata sen baro de la aerfluo, kaj kiu povas porti akcenton.
vokativo (vokativo)
Frazrolo, kiu montras tiun, al kiu la eldiro estas direktata.
volitivo (volitivo)
Verba modo, kiu montras, ke la ago aŭ stato ne estas reala, sed nur volata.
vorteto (vorteto)
Vorto, kiu ne bezonas finaĵon, sed kiu povas aperi en frazo tia, kia ĝi estas.
Reen al la supro