前往目錄

Kian prepozicion postulas la verbo "odori"?

貼文者: Hyperboreus, 2011年10月18日

訊息: 13

語言: Esperanto

Hyperboreus (顯示個人資料) 2011年10月18日下午3:12:49

Forigite

darkweasel (顯示個人資料) 2011年10月18日下午3:15:41

La plej komprenebla kaj logika maniero estas odori kiel fiŝo.

*Odori al fiŝo ne estas tre komprenebla. Odori laŭ fiŝo estas laŭ mi komprenebla, sed sonas iom stranga.

Oni povas diri ankaŭ tio odoras fiŝ(ec)e.

Hyperboreus (顯示個人資料) 2011年10月18日下午3:46:42

Forigite

Tjeri (顯示個人資料) 2011年10月18日下午5:00:26

Tio odoras fiŝon.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年10月18日下午5:17:13

Tjeri:Tio odoras fiŝon.
Mi tion fakte ne komprenus. (Kvankam mi scias, ke en la franca oni diras tiel.)

ReVo cetere proponas ankaŭ odori je fiŝo.

flipe (顯示個人資料) 2011年10月18日下午6:08:55

Mi pensas ke dependas de la temo.

Tio odoras je fiŝo
Tio odoras kiel fiŝon
Tio odoras kian fiŝon
Tio odoras ian fiŝo

Sed por "this smells like fish", portugale "isso cheira como peixe", mi dirus "tio odoras kvazaŭ fiŝo".

Eblas?

Tjeri (顯示個人資料) 2011年10月18日下午6:29:24

Tio odoras fiŝon.

Mi tion fakte ne komprenus. (Kvankam mi scias, ke en la franca oni diras tiel.)
Ŝiaj haroj forte odoris konvalojn
La tuta atmosfero odoris pipron
Tio odoras perfidon

Ĉiuj tiuj ekzemploj estas zamenhofaj.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年10月18日下午7:06:38

flipe:
Tio odoras kiel fiŝon
Tio odoras kian fiŝon
Tio odoras ian fiŝo
demando.gif demando.gif demando.gif

Tjeri: Nu bone, se tio estas Zamenhofa, mi hodiaŭ lernis ion novan.

Hyperboreus (顯示個人資料) 2011年10月18日下午7:42:28

Forigite

marcuscf (顯示個人資料) 2011年10月19日上午3:40:34

Se Zamenhif diris tiel, kompreneble eblas/indas imiti lin, sed se oni trovos alian logikan esprimmanieron, tiu ankaŭ estos tute bona kaj uzebla. “Kiel” kaj “-(ec)e” ŝajnas al mi tre logikaj kaj internacie kompreneblaj.

回到上端