Al la enhavo

Kian prepozicion postulas la verbo "odori"?

de Hyperboreus, 2011-oktobro-18

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-oktobro-18 15:12:49

Forigite

darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-18 15:15:41

La plej komprenebla kaj logika maniero estas odori kiel fiŝo.

*Odori al fiŝo ne estas tre komprenebla. Odori laŭ fiŝo estas laŭ mi komprenebla, sed sonas iom stranga.

Oni povas diri ankaŭ tio odoras fiŝ(ec)e.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-oktobro-18 15:46:42

Forigite

Tjeri (Montri la profilon) 2011-oktobro-18 17:00:26

Tio odoras fiŝon.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-18 17:17:13

Tjeri:Tio odoras fiŝon.
Mi tion fakte ne komprenus. (Kvankam mi scias, ke en la franca oni diras tiel.)

ReVo cetere proponas ankaŭ odori je fiŝo.

flipe (Montri la profilon) 2011-oktobro-18 18:08:55

Mi pensas ke dependas de la temo.

Tio odoras je fiŝo
Tio odoras kiel fiŝon
Tio odoras kian fiŝon
Tio odoras ian fiŝo

Sed por "this smells like fish", portugale "isso cheira como peixe", mi dirus "tio odoras kvazaŭ fiŝo".

Eblas?

Tjeri (Montri la profilon) 2011-oktobro-18 18:29:24

Tio odoras fiŝon.

Mi tion fakte ne komprenus. (Kvankam mi scias, ke en la franca oni diras tiel.)
Ŝiaj haroj forte odoris konvalojn
La tuta atmosfero odoris pipron
Tio odoras perfidon

Ĉiuj tiuj ekzemploj estas zamenhofaj.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-18 19:06:38

flipe:
Tio odoras kiel fiŝon
Tio odoras kian fiŝon
Tio odoras ian fiŝo
demando.gif demando.gif demando.gif

Tjeri: Nu bone, se tio estas Zamenhofa, mi hodiaŭ lernis ion novan.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-oktobro-18 19:42:28

Forigite

marcuscf (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 03:40:34

Se Zamenhif diris tiel, kompreneble eblas/indas imiti lin, sed se oni trovos alian logikan esprimmanieron, tiu ankaŭ estos tute bona kaj uzebla. “Kiel” kaj “-(ec)e” ŝajnas al mi tre logikaj kaj internacie kompreneblaj.

Reen al la supro