К содержанию

Establaĵo por ĉasi kaj fiŝkapti

от BeRReGoN, 11 сентября 2008 г.

Сообщений: 11

Язык: Esperanto

BeRReGoN (Показать профиль) 11 сентября 2008 г., 8:46:04

Kio estas la esperanta vorto por la establaĵo kie oni iras por ĉasi aŭ/kaj fiŝkapti ?

Angle, oni diras "outfitter" aŭ france, "pourvoirie".

horsto (Показать профиль) 11 сентября 2008 г., 9:55:45

Mi trovis:
"ekipanto" (aŭ "ekipinto") por la persono kiu ekipas.
"ekipaĵo" por la aĵoj, kiujn li ofertas.

BeRReGoN (Показать профиль) 11 сентября 2008 г., 12:16:56

Ne, mi kredas ke mi ne uzis la bonan vorton en mia difino.

Mi scivolas la vorton por dezigni la firmon/kompanion. Oni iras tie por ĉasi aŭ fiŝkapti. Tiuj kompanioj ofte estas en ia granda parko aŭ loko for de urboj.

horsto (Показать профиль) 11 сентября 2008 г., 16:54:08

Mi tradukis la anglan vorton al la Germana kaj tiam trakudis tiun vorton al Esperanto.
Mi ne scias la ĝustan vorton, mi eĉ ne scias ĉu ni havas tiajn vendejojn en Germanio. Mi proponas:
vendejo (aŭ butiko) por ĉasekipaĵo.
Eble alia uzanto havas pli bonan vorton.

BeRReGoN (Показать профиль) 11 сентября 2008 г., 18:16:55

Fakte, la angla vorto ne estas tre bona. Ĝi estas uzata por pluraj aferoj.

Ne estas butiko aŭ vendejo. Oni ne vere iras tie por aĉeti ekipaĵojn sed principe por havi servojn.

La unua servo estas la eblo lui ĉasdomon aŭ ĉaledon. Ĉi-tie en Kebekio, estas multe da tiujn kompaniojn. Ofte, oni povas pagi gvidiston por helpi nin ĉasi aŭ fiŝkapti. Oni ankaŭ povas lui ekipaĵojn.

horsto (Показать профиль) 11 сентября 2008 г., 20:06:08

Pardonu, mi ne atente legis vian duan mesaĝon. Nun mi trovis la vorton "outfitter" en la angla vikipedio, sed bedaŭrinde ne estas ligiloj al aliaj lingvoj. malgajo.gif

rubulo (Показать профиль) 11 сентября 2008 г., 21:59:34

Kial ne "provizejo" ?

Mi ne fakas pri fiŝkaptado do eble mia propono estas stulta.

BeRReGoN (Показать профиль) 12 сентября 2008 г., 6:37:58

Jes eble provizejo kiel la franca vorto. Sed provizejo ankaŭ signifas ia butiko kie oni vendas ekipaĵojn aŭ provizojn.

Eble io kiel ĉasturismejo aŭ ĉasekskursejo, ĉar fiŝkapti estas ankaŭ fiŝĉasi.

eb.eric (Показать профиль) 12 сентября 2008 г., 16:57:45

Temas pri firmao kiu ebligas ĉasadon kaj fiŝkaptadon, do eble ĉasebligejo?

Filu (Показать профиль) 12 сентября 2008 г., 17:58:34

Ĉasgastejo, eble demando.gif

Laŭ ĉasgastoj mem, verŝajne ĉasparadizio estus bona priskribo de tiu loko, kiun ili ofertas al ĉasamantoj, ĉu ne? lango.gif

Наверх