Přejít k obsahu

Kapoarbo

od uživatele Pino ze dne 11. ledna 2009

Příspěvky: 14

Jazyk: Esperanto

Pino (Ukázat profil) 11. ledna 2009 12:32:49

Ĉu vi konas Kapoarbo ?
Kiel vi nomas ĝin ?

ritarita (Ukázat profil) 11. ledna 2009 14:52:33

Pino:Ĉu vi konas Kapoarbo ?
Kiel vi nomas ĝin ?
Mi trovis tion:

itala: albero capitozzato
nederlanda: Knotboom
dana: stynet trae

ĉe http://www.maisonbotanique.com/colloque-europeen.p...

zvedavec (Ukázat profil) 11. ledna 2009 15:09:26

Mi ne konas tiu nomindiko kaj ne scias, kiel nomas tia arbo slovaka, nek hungara, sed tia arbo mi jam vidis.

sigkalis (Ukázat profil) 17. ledna 2009 9:50:11

Litove:
Liepa

rosto (Ukázat profil) 17. ledna 2009 10:34:18

Mi tiel komprenis de vikipedia artikolo, kaparbo estas arbo saliko, kiu ne havas subajn branĉojn, ĉar homoj uzis ilin por siaj bezonoj. Supraj branĉoj restis kaj donas tiun formon de kapo.
sigkalis:Litove:
Liepa
Litova "liepa" esperante estas tilio. Saliko estas alia arbo, litove "gluosnis", laŭ Lernua vortaro.

Fotinka (Ukázat profil) 17. ledna 2009 15:10:29

Kverko:
Quercus - latine
"дуб" - ruse
Ĉu ne?
okulumo.gif

sigkalis (Ukázat profil) 17. ledna 2009 17:46:43

rosto:
Litova "liepa" esperante estas tilio. Saliko estas alia arbo, litove "gluosnis", laŭ Lernua vortaro.
Tiam, eble, "ąžuolas", eble "medžiai" okulumo.gif

Kamapuna (Ukázat profil) 17. ledna 2009 21:00:10

En la germana:
Kopfweide
(Kopf=kapo)

rosto (Ukázat profil) 18. ledna 2009 3:38:44

Ĉu neniu vidis similan arbon en filmo "Harry Potter" en rolo de "batalanta saliko"? okulumo.gif
Certe, tio ne estas kverko (quercus, дуб, ąžuolas). Kverko havas pli dikajn branĉojn.

Niderlande tio ankau estas knotwilg.
Angle oni nomas tion "pollarded willow" aŭ "pollard willow" - tondita saliko.
Kiel tio estas ruse mi ne scias kaj ne povas trovi. Mi ne vidis similajn arbojn en Rusio.

Ekzistas multe da specoj de salikoj. Ŝajne, la plej bela estas ploranta saliko, sed ĉi tie estas alia kazo. Tiel mi komprenis, tio kaparbo estas artefarita stato de saliko, rezulto de homa agado.

Pino (Ukázat profil) 18. ledna 2009 21:00:09

Kore dankon, Rosto, Kamapuna, sigkalis, Fotinka
kaj Ritarita. Kaparbo estas artefarita stato de arbo, rezulto de homa agado sed ne necese saliko.

Zpět na začátek