לתוכן העניינים

Kiel Z. elektis ?

של crescence, 24 באוקטובר 2009

הודעות: 17

שפה: Esperanto

黄鸡蛋 (הצגת פרופיל) 28 באוקטובר 2009, 15:58:09

jan aleksan:
jchthys:Nu, mi supozas, ke estas malsame je diversaj vortoj. Je "varma", ekzemple, Zamenhof verŝajne elektis ĝin pro varmeco ekzistas mem, sed malvarmeco estas nur la manko de varmo.
Tute ne, laŭ scienco la normaleco estas malvarmeco, kiu regas en plej parto de la universo (proksimume de O Kelvinaj gradoj). Do tiu sence, la varmeco ne estas normala stato.

Do, se li elektis laŭ la fakto ke malvarmeco estas manko de varmo, li eraris

ridulo.gif,
Tamen laŭ scienco, "malvarmeco" estas nur malmulto da varmo. Ĉiu afero, entenas varmon, dum nenio povas enteni "malvarmon", ĉar nenio estas pli malvarma ol 0 kelvino.

darkweasel (הצגת פרופיל) 29 באוקטובר 2009, 07:38:32

Se mi ĝuste memoras mian fizikkurson, ne eĉ 0 kelvinoj mem eblas. 0 kelvinoj estas tuta manko de varmenergio, ĉio pli varma (do ĉio) havas varmenergion.

黄鸡蛋 (הצגת פרופיל) 1 בנובמבר 2009, 05:24:16

darkweasel:Se mi ĝuste memoras mian fizikkurson, ne eĉ 0 kelvinoj mem eblas. 0 kelvinoj estas tuta manko de varmenergio, ĉio pli varma (do ĉio) havas varmenergion.
Jes, vi pravas. 0 kelvino nur estas teoria stato.

Eddycgn (הצגת פרופיל) 11 בנובמבר 2009, 22:14:54

do "mortintaj animoj" aŭ "malvivaj animoj"?
(rusa romano de Dostojevski)

AlfRoland (הצגת פרופיל) 12 בנובמבר 2009, 06:29:20

Eddycgn:do "mortintaj animoj" aŭ "malvivaj animoj"?
(rusa romano de Dostojevski)
Mi preferus "mortintaj animoj" ĉar tio esprimas ke ĝi antaŭe vivis. "Mal" esprimas kontraŭon, kio estas do la kontraŭo al "viva"?
Pli bone estus "senviva" aŭ "neviva". Tiuj vortoj ne indikas antaŭan vivon.

nikko (הצגת פרופיל) 12 בנובמבר 2009, 10:15:00

Mi tradukus "malvivaj animoj".

Mortintaj estus "Umerŝie" sed ne "Mertvie".

Kaj laŭ la romano, rolo de "animoj" estas tia, ke ili aspektas ne mortinte, sed certe "malvive".

sergejm (הצגת פרופיל) 12 בנובמבר 2009, 11:52:42

Eddycgn:do "mortintaj animoj" aŭ "malvivaj animoj"?
(rusa romano de Dostojevski)
Malvivaj animoj

לראש הדף