İçerik Görüntüleme

Kiel Z. elektis ?

başlangıç crescence, 24 Ekim 2009

Mesajlar: 15

Dil: Esperanto

darkweasel (Profili görüntüle) 29 Ekim 2009 07:38:32

Se mi ĝuste memoras mian fizikkurson, ne eĉ 0 kelvinoj mem eblas. 0 kelvinoj estas tuta manko de varmenergio, ĉio pli varma (do ĉio) havas varmenergion.

Eddycgn (Profili görüntüle) 11 Kasım 2009 22:14:54

do "mortintaj animoj" aŭ "malvivaj animoj"?
(rusa romano de Dostojevski)

AlfRoland (Profili görüntüle) 12 Kasım 2009 06:29:20

Eddycgn:do "mortintaj animoj" aŭ "malvivaj animoj"?
(rusa romano de Dostojevski)
Mi preferus "mortintaj animoj" ĉar tio esprimas ke ĝi antaŭe vivis. "Mal" esprimas kontraŭon, kio estas do la kontraŭo al "viva"?
Pli bone estus "senviva" aŭ "neviva". Tiuj vortoj ne indikas antaŭan vivon.

nikko (Profili görüntüle) 12 Kasım 2009 10:15:00

Mi tradukus "malvivaj animoj".

Mortintaj estus "Umerŝie" sed ne "Mertvie".

Kaj laŭ la romano, rolo de "animoj" estas tia, ke ili aspektas ne mortinte, sed certe "malvive".

sergejm (Profili görüntüle) 12 Kasım 2009 11:52:42

Eddycgn:do "mortintaj animoj" aŭ "malvivaj animoj"?
(rusa romano de Dostojevski)
Malvivaj animoj

Başa geri dön