לתוכן העניינים

"Homo longe penis" kaj aliaj frazoj

של Rejsi, 21 במאי 2014

הודעות: 26

שפה: Esperanto

Rejsi (הצגת פרופיל) 21 במאי 2014, 22:44:54

La angla-parolantoj legos ĉi tiun frazon kaj pensos, ke mi estas tre malmatura. ridulo.gif Esperante, ĉi tiu frazo ne estas malĝentila. Ĝi nur signifas, ke persono provas fari ion longtempe. Sed en la angla...nu...

Angle:
  • "homo" signifas "gejo"
  • "longe" estas kiel la vorto "longa"
  • "penis" signifas "peniso"
Do en la angla, tio sonas kiel "gejo (kun) longa peniso." lango.gif

Ĉu estas vortoj aŭ frazoj en Esperanto, kiuj sonas malĝentile en via lingvo? Diru ĝin al ni!

marco_ (הצגת פרופיל) 22 במאי 2014, 00:02:05

Ĉu vi konas la t-ĉemizon "Mi longe penis"?

Oijos (הצגת פרופיל) 22 במאי 2014, 00:03:14

Varma pano = certa, sekura aŭ senduba sekskuniĝo

Oijos (הצגת פרופיל) 22 במאי 2014, 00:14:27

marco_:Ĉu vi konas la t-ĉemizon "Mi longe penis"?
Mi volas aĉeti tian ĉemizon, sed sen eksplikoj (kial ne eĉ ekzistas en la ĉemizo Esperant-lingva ekspliko?).

Rejsi (הצגת פרופיל) 22 במאי 2014, 03:13:35

marco_:Ĉu vi konas la t-ĉemizon "Mi longe penis"?
Hahaha. Ĝi placas al mi.

Oijos:Varma pano = certa, sekura aŭ senduba sekskuniĝo
Kiu lingvo tio estas?

Ankaŭ, vi kredeble povus fari vian propran desegnon por la ĉemizo en alia retejo.

Oijos (הצגת פרופיל) 22 במאי 2014, 06:06:17

Rejsi:
marco_:Ĉu vi konas la t-ĉemizon "Mi longe penis"?
Hahaha. Ĝi placas al mi.

Oijos:Varma pano = certa, sekura aŭ senduba sekskuniĝo
Kiu lingvo tio estas?

Ankaŭ, vi kredeble povus fari vian propran desegnon por la ĉemizo en alia retejo.
Suoma lingvo.

Jes, mi pensis pri tio. Sed mi ne konas tiajn retejojn. La ĉemizo povus provoki reagojn kaj mi povus reklami Esperanton aŭ esti mistraktita.

(ankaŭ homo signifas samseksemulon)

Duko (הצגת פרופיל) 22 במאי 2014, 07:17:50

Esperanto: "kuru!" en la rumana lingvo signifas "la pugo".

Altebrilas (הצגת פרופיל) 27 במאי 2014, 11:45:40

Mi iam aĉetis T-ĉemizon en la angla kun la surskribo "Best Montana", kaj bildo en kiu estis krokodilo.

danielcg (הצגת פרופיל) 18 ביוני 2014, 23:26:33

Rejsi:La angla-parolantoj legos ĉi tiun frazon kaj pensos, ke mi estas tre malmatura. ridulo.gif Esperante, ĉi tiu frazo ne estas malĝentila. Ĝi nur signifas, ke persono provas fari ion longtempe. Sed en la angla...nu...

Angle:
  • "homo" signifas "gejo"
  • "longe" estas kiel la vorto "longa"
  • "penis" signifas "peniso"
Do en la angla, tio sonas kiel "gejo (kun) longa peniso." lango.gif

Ĉu estas vortoj aŭ frazoj en Esperanto, kiuj sonas malĝentile en via lingvo? Diru ĝin al ni!
En la hispana lingvo, "kulo de puto" sonas ekzakte kiel neformala frazo signifanta "postaĵo de samseksamulo" (la skribo estas nur iomete malsimila).

Ĝis!

Daniel

Mattacchione4 (הצגת פרופיל) 19 ביוני 2014, 04:35:59

"maldikulo" esperante signifas persono, kiu pezas malmulte. Bedaŭrinde en la itala maldikulo signifas "doloro en la pugo". ridulo.gif

לראש הדף