Contenido

chop suey (ĉina manĝaĵo)

de danielcg, 28 de enero de 2011

Aportes: 5

Idioma: Esperanto

danielcg (Mostrar perfil) 28 de enero de 2011 02:41:06

Saluton, gesamideanoj.

Kiel vi tradukus en Esperanton el la ĉina "chop suey"?

Ĝi estas ĉindevena bongusta manĝaĵo, kiu konsistas el dispecigitaj frititaj legomoj, ofte kun aldono de diversspecaj viandaĵoj (bovo, porko, kokido kaj/aŭ fiŝo).

Antaŭdankon!

Daniel

Terurĉjo (Mostrar perfil) 28 de enero de 2011 05:57:20

ĉu ĉina raguo aŭ ĉina miksaĵo?

preferinde estus, ke Lernu!-aj ĉinoj mem provu traduki

Arvorie (Mostrar perfil) 28 de enero de 2011 08:48:10

haha, ĉop-sujo?

sudanglo (Mostrar perfil) 28 de enero de 2011 11:49:05

Daniel, NPIV listigas 'ĉopsuo'.

Terurĉjo (Mostrar perfil) 28 de enero de 2011 12:31:33

Arvorie:haha, ĉop-sujo?
nova landnomo aperis - ĉops-uj-o

La diskuto daŭru!!! lango.gif

Volver arriba