Til innholdet

chop suey (ĉina manĝaĵo)

fra danielcg,2011 1 28

Meldinger: 5

Språk: Esperanto

danielcg (Å vise profilen) 2011 1 28 02:41:06

Saluton, gesamideanoj.

Kiel vi tradukus en Esperanton el la ĉina "chop suey"?

Ĝi estas ĉindevena bongusta manĝaĵo, kiu konsistas el dispecigitaj frititaj legomoj, ofte kun aldono de diversspecaj viandaĵoj (bovo, porko, kokido kaj/aŭ fiŝo).

Antaŭdankon!

Daniel

Terurĉjo (Å vise profilen) 2011 1 28 05:57:20

ĉu ĉina raguo aŭ ĉina miksaĵo?

preferinde estus, ke Lernu!-aj ĉinoj mem provu traduki

Arvorie (Å vise profilen) 2011 1 28 08:48:10

haha, ĉop-sujo?

sudanglo (Å vise profilen) 2011 1 28 11:49:05

Daniel, NPIV listigas 'ĉopsuo'.

Terurĉjo (Å vise profilen) 2011 1 28 12:31:33

Arvorie:haha, ĉop-sujo?
nova landnomo aperis - ĉops-uj-o

La diskuto daŭru!!! lango.gif

Tibake til toppen