前往目錄

Star Trek - kiel oni nomas je via televido

貼文者: sudanglo, 2011年1月2日

訊息: 22

語言: Esperanto

sudanglo (顯示個人資料) 2011年1月2日下午12:12:09

Jen do la demando. Kiel oni tradukas la nomon de tiu TV-programo en via lando.

horsto (顯示個人資料) 2011年1月2日下午12:25:31

En Germanujo: Raumschiff Enterprise (Kosmoŝipo Enterprise)

Balbutanto (顯示個人資料) 2011年1月2日下午4:27:11

En francparolanta Kanado: Patrouille du Cosmos (Kosma patrolo).

sinjoro (顯示個人資料) 2011年1月5日上午11:16:13

En Pollando oni neniam tradukis la nomon, ĝi estas do "Star Trek".

gregorynacu (顯示個人資料) 2011年1月10日下午10:18:37

Kiel do oni plej ofte tradukas la nomon en Esperanton?

Ĉu stelvojaĝo? lango.gif

Hispanio (顯示個人資料) 2011年1月10日下午11:42:28

En la hispana oni diris "Viaje a las estrellas", sed nur komence. La nomo ĉiam estis kaj estas Star Trek.

marcuscf (顯示個人資料) 2011年1月14日下午1:50:38

En la brazila portugala lingvo:

Jornada nas estrelas

saskia_kia (顯示個人資料) 2011年2月1日上午11:17:48

En Japanio la traduka nomo signifas "Granda kosmstrategio"
Kaj mi antaŭe tre ŝatis rigardumi ĝin..

Terurĉjo (顯示個人資料) 2011年2月1日上午11:40:20

Ruse la serio nomiĝas "Stela vojo" ("Звёздный путь"), sed mi ne spektis ĉiujn partojn de la serio, tro naiva ĝi ŝajnas al mi.

Ergazomai (顯示個人資料) 2011年2月1日下午2:06:40

En Italio, simple "Star Trek": oni neniam ajn tradukis ĝian nomon.

回到上端