Al la enhavo

Come undone

de nigra_rivereto, 2013-oktobro-23

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

nigra_rivereto (Montri la profilon) 2013-oktobro-23 13:17:47

Tio estas nomo de kanto, kiun mi ŝatas, de Robbie Williams
Kiel traduki tiun anglan esprimon al Esperanto?
Google-tradukilo tradukas ĝin al Esperanto kiel “malnodiĝis” kaj al la portugala kiel “desfeito” (malfarita). Mi pensas, ke tiuj tradukoj eble ne estas bonaj.
Laŭ la enreta vortaro WordReference “come undone” signifas (figurasence) en la portugala “perder o controle” (perdi la memregon)

Duko (Montri la profilon) 2013-oktobro-24 09:01:52

Ĉu "senmemregiĝi" taŭgas?

Nile (Montri la profilon) 2013-oktobro-24 22:00:02

"undone" estas la pasiva pasinta participo de "undo".
Undo(en tiu okazo) signifas krude "dispreni".

La vorto "come" en tiu okazo signifas "become", aŭ iĝi.

Do, "to come undone" signifas malmunt-it-iĝas aŭ dis-er-iĝi.

Reen al la supro