前往目錄

Come undone

貼文者: nigra_rivereto, 2013年10月23日

訊息: 3

語言: Esperanto

nigra_rivereto (顯示個人資料) 2013年10月23日下午1:17:47

Tio estas nomo de kanto, kiun mi ŝatas, de Robbie Williams
Kiel traduki tiun anglan esprimon al Esperanto?
Google-tradukilo tradukas ĝin al Esperanto kiel “malnodiĝis” kaj al la portugala kiel “desfeito” (malfarita). Mi pensas, ke tiuj tradukoj eble ne estas bonaj.
Laŭ la enreta vortaro WordReference “come undone” signifas (figurasence) en la portugala “perder o controle” (perdi la memregon)

Duko (顯示個人資料) 2013年10月24日上午9:01:52

Ĉu "senmemregiĝi" taŭgas?

Nile (顯示個人資料) 2013年10月24日下午10:00:02

"undone" estas la pasiva pasinta participo de "undo".
Undo(en tiu okazo) signifas krude "dispreni".

La vorto "come" en tiu okazo signifas "become", aŭ iĝi.

Do, "to come undone" signifas malmunt-it-iĝas aŭ dis-er-iĝi.

回到上端