Naar de inhoud

Singularo signifas, ke estas unu. Pluralo signifas, ke estas pli ol unu. Pluralon oni montras per la finaĵo J. Oni uzas J-finaĵon ĉe substantivoj, adjektivoj kaj ĉe la tabelvortoj je U kaj A.

Enkelvoud Meervoud
(unu) tago - (een) dag (pluraj) tagoj - (meerdere) dagen
(unu) granda domo - (een) groot huis (tri) grandaj domoj - (drie) grote huizen
ilia granda domo - hun groot huis iliaj grandaj domoj - hun grote huizen
alia homo - een andere mens aliaj homoj - andere mensen
la unua tago - de eerste dag la unuaj tagoj - de eerste dagen
iu - iemand iuj - iuj
tiu homo - deze mens tiuj homoj - die mensen
tia speco - tia speco tiaj specoj - tiaj specoj
La kato estas nigra. - De kat is zwart La katoj estas nigraj. - De katten zijn zwart
Ĝi estas granda, sed bela. - Het is groot, maar mooi Ili estas grandaj, sed belaj. - Ze zijn groot, maar mooi
Vi estas bela. - U/Je bent mooi Vi estas belaj. - Jullie zijn mooi
Ĉiu miris pri tio. - . Ĉiuj miris pri tio. - Ĉiuj miris pri tio.
Kia estis la respondo? - Kia estis la respondo? Kiaj estis la respondoj? - Wat waren de antwoorden?

Eventuala N-finaĵo staras post J: tagojn, grandajn, aliajn, nigrajn, iliajn, tiujn, neniajn.

Se adjektivo priskribas plurajn substantivojn, ĝi havu J-finaĵon, ĉar la signifo estas plurala:

  • La tablo kaj la seĝo estas eluzitaj. - La tablo kaj la seĝo estas eluzitaj.

    Unu tablo kaj unu seĝo estas du aferoj. Ambaŭ estas eluzitaj.

  • En la ĉambro estis verdaj seĝo kaj tablo. - En la ĉambro estis verdaj seĝo kaj tablo.

    Tie estis (unu) verda seĝo kaj (unu) verda tablo.

Iafoje adjektivo rilatas al substantivo kun J-finaĵo, sed priskribas laŭsence nur unu el la pluraj aferoj. Tiam la adjektivo ne havu J-finaĵon:

  • Tie staris pluraj grandaj kaj unu malgranda tabloj. - Tie staris pluraj grandaj kaj unu malgranda tabloj.

    Kvankam malgranda rilatas al la vorto tabloj, ĝi estu sen J, ĉar ĝi priskribas nur unu el la tabloj.

  • Mi volas verdan kaj ruĝan krajonojn. = ...unu verdan krajonon kaj unu ruĝan krajonon. - Mi volas verdan kaj ruĝan krajonojn.
  • Venis Franca kaj Germanaj gastoj. = Venis unu Franca kaj pluraj Germanaj gastoj. - Venis [unu] Franca kaj [pluraj] Germanaj gastoj.

Plurala adjektivo kune kun pluraj singularaj substantivoj povas iafoje impresi kiel stranga miksaĵo, kvankam tio estas tute logika. Zamenhof ofte evitis tian mikson, uzante singularan adjektivon, precipe kiam la adjektivo estis poseda pronomo, aŭ kiam temis pri pluraj abstraktaj substantivoj:

  • Mia frato kaj fratino = mia frato kaj mia fratino = miaj frato kaj fratino. - Mia frato kaj fratino.

    Nuntempe oni ĝenerale preferas la formon miaj frato kaj fratino.

  • La simpla lernado kaj uzado de Esperanto. - La simpla lernado kaj uzado de Esperanto.

    Simpla estas subkomprenata antaŭ uzado. Alternative oni povas diri, ke lernado kaj uzado kune estas unu ideo.

Same Zamenhof ofte evitis uzi plurajn singularajn adjektivojn kune kun unu plurala substantivo:

  • Estis inter la sepa kaj oka horo vespere. = ...la sepa kaj (la) oka horoj... - Estis inter la sepa kaj oka horo vespere.

    Hodiaŭ eble rekomendindas diri inter la sepa kaj oka horoj (aŭ inter la sepa horo kaj la oka).

Terug naar boven