Al la enhavo

Apozicio estas postmetita klariga revortigo de frazparto. Ĝi montras la saman aferon per aliaj vortoj. Apozicio iel priskribas la antaŭan frazparton, sed estas tamen propra frazparto. En la parolo oni normale distingas apozicion per paŭzetoj antaŭe kaj poste. En la skribo oni kutime metas komojn.

Apozicio ludas la saman frazrolon, kiel la antaŭa frazparto. Se la antaŭa frazparto havas la akuzativan finaĵon N, ankaŭ la apozicio havu tiun finaĵon:

  • Karlo, nia prezidanto, prezentis Petron, la novan sekretarion. - Karlo, nia prezidanto, prezentis Petron, la novan sekretarion.

    Kaj Karlo kaj nia prezidanto estas subjektoj, ili eĉ estas la sama persono. Kaj Petro kaj la nova sekretario estas objektoj, ĉar ili estas la sama.

  • Tie mi renkontis Vilĉjon, mian edzon. - Tie mi renkontis Vilĉjon, mian edzon.
  • La diablo lin prenu, la sentaŭgulon! - La diablo lin prenu, la sentaŭgulon!
  • La koko, trumpetisto de l' mateno, per sia laŭta, forta, hela voĉo el dormo vekas dion de la tago. - La koko, trumpetisto de l' mateno, per sia laŭta, forta, hela voĉo el dormo vekas dion de la tago.
  • Li prelegis pri Hitlero, la fondinto de la naziismo. - Li prelegis pri Hitlero, la fondinto de la naziismo.

    Oni povus diri: ...pri Hitlero, pri la fondinto...

  • Ni esprimas nian koran dankon al sinjoro Schleyer, la unua kaj plej energia pioniro de la ideo de neŭtrala lingvo internacia. - Ni esprimas nian koran dankon al sinjoro Schleyer, la unua kaj plej energia pioniro de la ideo de neŭtrala lingvo internacia.

    Oni povus diri ...al sinjoro Schleyer, al la unua kaj plej energia pioniro...

Iafoje oni enkondukas apozicion per nome, tio estas aŭ simila esprimo:

  • Mi renkontis mian malamikon, nome la mortiginton de mia patro. - Mi renkontis mian malamikon, nome la mortiginton de mia patro.
  • Hodiaŭ mi ricevis duoblan pagon, tio estas cent dolarojn. - Hodiaŭ mi ricevis duoblan pagon, tio estas cent dolarojn.

    Mallongigo de: Tio estas: mi ricevis cent dolarojn.

Ne konfuzu apoziciojn kun nominacioj. Nominacio povas aspekti simile al apozicio, sed nominacio neniam havu N-finaĵon aŭ alian rolmontrilon. Komparu la jenajn frazojn:

  • Iuj asertis, ke ili vidis eĉ profesoron, Paŭlon Jenkins. - Iuj asertis, ke ili vidis eĉ profesoron, Paŭlon Jenkins.

    La surprizaĵo estas, ke ili entute vidis profesoron. Poste oni aldonas, ke ĝuste Paŭlon Jenkins ili vidis. Paŭlon Jenkins estas apozicio.

  • Iuj asertis, ke ili vidis eĉ profesoron Paŭlo Jenkins. - Iuj asertis, ke ili vidis eĉ profesoron Paŭlo Jenkins.

    La surprizaĵo estas, ke ili vidis ĝuste Paŭlon Jenkins (kiu estas profesoro). Paŭlo Jenkins estas nominacio de profesoron. Profesoron Paŭlo Jenkins = tiun profesoron, kiu nomiĝas Paŭlo Jenkins.

Ankaŭ ne konfuzu apoziciojn kun la frazrolo vokativo, kiu ne havu rolmontrilon: Sidigu vin, sinjoro! Vin kaj sinjoro estas la sama persono, sed vin estas objekto, kaj sinjoro estas vokativo.

Apozicia ĉiu(j), ambaŭĉio

Ĉiu(j), ambaŭ kaj ĉio povas esti klariga apozicio de substantivo aŭ persona pronomo. Se la substantivo aŭ pronomo havas N-finaĵon, tiam ankaŭ la apozicio havu tiun finaĵon (krom ambaŭ, kiu neniam povas havi N-finaĵon). Ĉi tiaj apozicioj ne staras ĉiam tuj post la unua frazparto, sed ofte iom pli poste en la frazo:

  • Ni ĉiuj legas. = Ni legas. Ĉiuj (el ni) legas. - Ni ĉiuj legas. = Ni legas. Ĉiuj (el ni) legas.
  • Ili ĉiuj sidas silente kaj skribas. = Ili sidas. Ĉiuj (el ili) sidas. - Ili ĉiuj sidas silente kaj skribas. = Ili sidas. Ĉiuj (el ili) sidas.
  • Ŝi vidis, kiel la cikonioj forflugis, ĉiu aparte. = La cikonioj forflugis. Ĉiu unuopa cikonio forflugis aparte. - Ŝi vidis, kiel la cikonioj forflugis, ĉiu aparte. = La cikonioj forflugis. Ĉiu unuopa cikonio forflugis aparte.
  • La kolonoj havis ĉiu la alton de dek ok ulnoj. Ĉiu unuopa kolono estis tiel alta. - La kolonoj havis ĉiu la alton de dek ok ulnoj. Ĉiu unuopa kolono estis tiel alta.
  • Vin ĉiujn mi kore salutas. = Mi salutas vin. Mi salutas ĉiujn (el vi). - Vin ĉiujn mi kore salutas. = Mi salutas vin. Mi salutas ĉiujn (el vi).
  • Ili ambaŭ estis bonaj homoj. = Ili estis bonaj homoj. Ambaŭ (el ili) estis bonaj homoj. - Ili ambaŭ estis bonaj homoj. = Ili estis bonaj homoj. Ambaŭ (el ili) estis bonaj homoj.
  • Tio estas ĉio tre bona. = Tio estas tre bona. Ĉio (el tio) estas tre bona. - Tio estas ĉio tre bona. = Tio estas tre bona. Ĉio (el tio) estas tre bona.

Kunskriboj

Speciala formo de apozicio estas kunskribo. En kunskribo pluraj (plej ofte du) samspecaj vortoj kunlaboras por esprimi ion specialan. La apartaj vortoj en kunskribo preskaŭ fariĝas unu kunmetita vorto. Oni elparolas ilin senpaŭze, kaj oni kutimas ilin skribi kune, sed kun dividostreko. Tamen ne temas pri veraj kunmetaĵoj. Gramatike oni traktas ilin (normale) kiel apartajn vortojn:

  • Pluraj ŝtatoj-membroj informis pri sia preteco ampleksigi la instruadon de Esperanto. = ...ŝtatoj, kiuj estas membroj [de UNESKO]... - Pluraj ŝtatoj-membroj informis pri sia preteco ampleksigi la instruadon de Esperanto. = ...ŝtatoj, kiuj estas membroj [de UNESKO]...

    Kaj ŝtatoj, kaj membroj havas J-finaĵon, ĉar ili estas du apartaj vortoj.

  • La Franca flago estas blua-blanka-ruĝa. - La Franca flago estas blua-blanka-ruĝa.

    Oni povus ankaŭ diri blua, blanka kaj ruĝa, sed la kunskriba formo montras, ke temas pri unueca difinita kolorkombino.

  • La fotoj ne estis koloraj, sed nigraj-blankaj. - La fotoj ne estis koloraj, sed nigraj-blankaj.

    Oni povus ankaŭ diri nigraj kaj blankaj, sed nigraj-blankaj pli emfazas la kontraston al koloraj. Temas pri certa speco de foto.

  • Kio estos, tio estos, mi provos trafe-maltrafe. = ...mi provos, ĉu trafe, ĉu maltrafe, laŭ ŝanco. - Kio estos, tio estos, mi provos trafe-maltrafe. = ...mi provos, ĉu trafe, ĉu maltrafe, laŭ ŝanco.
  • Vole-ne-vole li devis konsenti. = Ĉu vole, ĉu ne-vole, li devis konsenti. - Vole-ne-vole li devis konsenti. = Ĉu vole, ĉu ne-vole, li devis konsenti.
  • Pli-malpli unu horon poste Marta eniris en sian ĉambreton en la mansardo. = Proksimume unu horon poste... - Pli-malpli unu horon poste Marta eniris en sian ĉambreton en la mansardo. = Proksimume unu horon poste...

    Iafoje oni povus same bone diri pli aŭ malpli, sed tio ne havas vere la signifon proksimume.

Komentaj apozicioj

Iafoje oni uzas apoziciajn frazpartojn, kiuj ne montras la saman aferon, sed kiuj aldonas ian informon pri la afero. Plej ofte temas pri loko, kie la afero troviĝas, aŭ de kie ĝi devenas. Tiaj komentaj apozicioj neniam havas N-finaĵon. Oni povus rigardi tiajn apoziciojn kiel mallongigitajn subfrazojn:

  • Prelegis interalie profesoro Kiselman, Svedujo. = ...Kiselman, kiu venas el Svedujo. - Prelegis interalie profesoro Kiselman, Svedujo. = ...Kiselman, kiu venas el Svedujo.

    Oni ankaŭ povas diri: ...Kiselman el Svedujo.

  • Ni vizitis Tokion, Japanujo. = ...Tokion, kiu troviĝas en Japanujo. - Ni vizitis Tokion, Japanujo. = ...Tokion, kiu troviĝas en Japanujo.

    Aŭ: ...Tokion en Japanujo.

Reen al la supro