Ke daftar isi

Angka

Angka adalah partikel, yang menyatakan nomer. Ada tiga belas angka di Esperanto:

nul
0
unu
1
du
2
tri
3
kvar
4
kvin
5
ses
6
sep
7
ok
8
naŭ
9
dek
10
cent
100
mil
1000

Bilangan-bilangan lain kita nyatakan dengan gabungan dari kata bilangan. Pertama kita mengatakan ribuan, kemudian ratusan, kemudian puluhan, dan akhirnya satuan:

11
dek unu
12
dek du
13
dek tri
14
dek kvar
15
dek kvin
16
dek ses
17
dek sep
18
dek ok
19
dek naŭ
20
dudek
21
dudek unu
22
dudek du
23
dudek tri
30
tridek
40
kvardek
50
kvindek
60
sesdek
70
sepdek
80
okdek
90
naŭdek
100
cent
101
cent unu
110
cent dek
111
cent dek unu
200
ducent
232
ducent tridek du
300
tricent
400
kvarcent
500
kvincent
600
sescent
700
sepcent
800
okcent
900
naŭcent
1000
mil
1001
mil unu
1011
mil dek unu
1111
mil cent dek unu
1234
mil ducent tridek kvar
2000
du mil
2678
du mil sescent sepdek ok
3000
tri mil
4000
kvar mil
5000
kvin mil
6000
ses mil
7000
sep mil
8000
ok mil
9000
naŭ mil
10000
dek mil
11000
dek unu mil
12000
dek du mil
20000
dudek mil
30000
tridek mil
42000
kvardek du mil
999000
naŭcent naŭdek naŭ mil
999999
naŭcent naŭdek naŭ mil naŭcent naŭdek naŭ

Dekoj kaj centoj estas kunskribataj (kaj elparolataj) kiel po unu vorto: dudek, tridek, ducent, tricent k.t.p. Ĉio alia estu skribata kiel apartaj vortoj, ankaŭ miloj.

Dekoj kaj centoj ricevas same kiel aliaj vortoj akcenton je la antaŭlasta vokalo: dUdek, trIdek, dUcent, trIcent. Ĉio alia estas elparolata kiel apartaj vortoj: dEk dU, dEk trI, cEnt dU, cEnt trI, cEnt dEk dU, dU mIl, trI mIl, dU mIl dEk dU.

Se el tiaj ĉi bazaj nombraj esprimoj oni kreas vortkunmetaĵojn, ekz. substantivajn nombrovortojnadjektivajn nombrovortojn, oni tamen povas aŭ devas kunskribi, eventuale kun dividostrekoj.

Nul origine estis substantivo: nulo (nomo de la cifero 0). Sed oni delonge uzas ĝin ankaŭ kiel numeralon sen finaĵo, ekz.: 0,5 = nul komo kvin (aŭ nulo komo kvin).

Iafoje oni povas uzi la mallongigitan formon un' anstataŭ unu.

Penggunaan bilangan

Numeraloj plej ofte aperas kiel epitetoj de substantivoj. La numeraloj tiam ne ricevas la finaĵojn N kaj J:

  • Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn. - Aku punya satu mulut, tetapi aku punya dua telinga.
  • Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. - Dia melakukan semuanya dengan sepuluh jari tangannya.
  • Li havas dek unu infanojn. - Dia mempunyai sebelas anak.
  • Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj. - Enam puluh menit membuat satu jam, dan satu menit terdiri dari enam puluh detik.

Terkadang kata benda dihilangkan (sudah diketahui berdasar konteksnya):

  • Nu, se vi ne havas mil [rublojn], mi petas cent rublojn. - Baik, kalau kamu punya seribu[rubel], aku minta seratus rubel.
  • Kiun el la tri [aferoj/personoj] vi elektas? - Yang mana dari tiga [benda/orang] yang anda pilih?

Nul aperas kiel nombra epiteto ordinare nur antaŭ mezurunuoj:

  • La frostpunkto de akvo estas nul gradoj ĉe norma atmosfera premo. - La frostpunkto de akvo estas nul gradoj ĉe norma atmosfera premo.

    Kita secara normal menulis 0 gradoj, tapi mengucapkannya sebagainul gradoj.

  • Ilia fina rezulto estis nul poentoj. - Hasil akhir mereka adalah angka nol.

En aliaj okazoj oni normale uzas neniu: Mi havas neniun malamikon.

Numeraloj povas ankaŭ aperi memstare en diversaj frazroloj. Ofte ili kondutas substantivece. Neniam oni uzas la finaĵojn J aŭ N:

  • Kvin kaj sep faras dek du. - Lima dan tujuh sama dengan dua belas.
  • Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin. - Tiga puluh dan tigapuluh lima mejadi enampuluh lima.
  • Ilia nombro estas kvardek tri mil sepcent tridek. - Nomer mereka adalah empat puluh tiga ribu enam ratus tiga puluh tiga.
  • Divido per nul ne estas permesita. - Pembagian dengan nol tidak diijinkan.
  • Tri estas duono de ses. - Tiga adalah setengah dari enam.
  • Sep estas sankta nombro. - Enam adalah angka suci.
  • Mi legis numeron 2 de la jaro 1990. - Aku telah membaca numor(edisi) 2 tahun 1990.

    Mengenai nomor(edisi) majalah.

  • Ni loĝas en ĉambro tricent tridek tri en tiu hotelo. - Aku tinggal di kamar tigaratus tigapuluh tiga di hotel itu.

Kiam temas pri numero, oni ankaŭ povas uzi ordan numeralon: la dua numero, la jaro 1990-a, la tricent-tridek-tria ĉambro. Sed povas esti diferenco inter vicordo kaj numero. Ekz. kvara signifas, ke estis tri aliaj antaŭe en vicordo, dum numero kvar signifas, ke la afero havas la ciferon 4 kiel iaspecan "nomon". En ekz. hoteloj ofte mankas numeroj, kaj tial ekz. ĉambro cent ne nepre estas la centa ĉambro. Kaj se oni staras ĉe la fino de strato, oni povas diri, ke domo numero unu ne estas la unua domo, sed la lasta.

Penggunaan khusus dari unu

La baza signifo de unu estas nombra. Tiu uzo estas klarigita ĉi-antaŭe kune kun la aliaj numeraloj. Sed unu havas ankaŭ kelkajn specialajn signifojn kaj uzojn. Unu povas esprimi interalie samecon, unikecon, individuecon kaj identecon:

  • La loĝantoj de unu regno estas samregnanoj, la loĝantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj. = La loĝantoj de unu sama regno... - Penduduk dari satu negara adalah saudara setanahair, penduduk dari satu kota adalah saudara satu kota, para umat dari satu agama yang sama adalah saudara seiman. = Penduduk dari negara yang sama...
  • Ŝin trafis unu malfeliĉo post la alia. - Dirinya terkena satu kemalangan setelah yang lainnya.

    Ĉi tie unu akcentas la individuecon de ĉiu malfeliĉo. En tia senco unu ofte kunlaboras kun alia.

  • En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino. - Pada satu hari, saat dia telah berada dekat sumber air, datang padanya seorang wanita miskin.

    Temas pri tago konata al la parolanto, sed ne al la aŭskultanto. En tia uzo unu estas duondifina artikolo.

Unu juga digunakan secara individual tanpa diikuti kata benda. Sering kita bisa mengatakan, bahwa kata benda adalah bisa dimengerti berdasarkan konteksnya, tapi kadang penambahan kata benda hanya mengganggu. Kemudian unu digunakan sebagai kata ganti:

  • Ŝi estis unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi. - Ŝi estis unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.
  • Unu babilis, alia kantis. - Satu telah berbincang, lainnya telah menyanyi.

Kiam individueca aŭ pronomeca (iafoje unikeca) unu estas uzata pri pluraj individuoj, ĝi ricevas la finaĵon J:

  • El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. - Dari banyak anaknya beberapa baik dan lainnya buruk.
  • Dum unuj artikoloj alportas al nia afero rondon da novaj amikoj, multaj aliaj, skribitaj nelerte, tute perdiĝas sen rezultato. - Dum unuj artikoloj alportas al nia afero rondon da novaj amikoj, multaj aliaj, skribitaj nelerte, tute perdiĝas sen rezultato.
  • Unuj [studentoj] kun gaja rideto sur la buŝo, aliaj meditante, aliaj en vigla interparolado, unuope aŭ duope forlasas la universitatan korton. - Unuj [studentoj] kun gaja rideto sur la buŝo, aliaj meditante, aliaj en vigla interparolado, unuope aŭ duope forlasas la universitatan korton.

La formo unu ne povas ricevi la finaĵon N. Tio estas baza regulo, kiu ĉiam validas, ĉu unu montras nombron, ĉu ĝi montras individuecon, ĉu unikecon: Unu mi renkontis en Londono, alian en Parizo. Neniam uzu la formon unun. Sed la formo unuj ja povas ricevi N-finaĵon, ĉar unuj neniam povas esti pura numeralo. Ĝi ĉiam montras individuecon aŭ unikecon. La formo unujn estas tamen bezonata nur treege malofte: Unujn mi renkontis en Londono, aliajn en Parizo.

La regulo, kiu malpermesas unun, sed permesas unujn, estas stranga el vidpunkto de logiko. Sed ĝi estas tre bona el vidpunkto de praktika uzado. En la praktiko la nombra, unikeca kaj individueca uzoj de unu ne estas rigore distingeblaj. Estas multaj limokazoj, kaj tial la simpla regulo, ke unu neniam havu N-finaĵon, estas tre praktika. Oni ne bezonas cerbumi ĉiufoje, ĉu unu montras nombron, unikecon aŭ individuecon. Unuj tamen ĉiam montras individuecon aŭ unikecon, kaj tial ne estas problemo uzi post ĝi N-finaĵon, se la frazrolo tion postulas.

Jangan bingung individuecan unu dengan tabelvorto iu. Individueca unu menunjukkan, bahwa si penutur mengetahui dengan baik, mengenai orang yang dia bicarakan (selama si pendengar dipercaya tidak mengenalnya). Iu menunjukkan, bahwa identitas orang yang dibicarakan tidak diketahui atau tak jelas, atau identitasnya tidaklah penting:

  • Loĝas ĉi tie unu el viaj amikoj. - Disini tinggal satu dari teman-temanmu.

    Si penutur itu tahu, yang mana dari teman-temannya tinggal disini.

  • Loĝas ĉi tie iu el viaj amikoj. - Seseorang dari teman-temanmu tinggal disini.

    Si pembicara (tampaknya) tak tahu, siapa dari teman-teman yang tinggal disini.

Sering kita bisa menggunakan iu daripada unu, saat tak penting menunjukkan, apakah orangnya dikenal oleh si pembicara. Tapi unu lebih sesuai. Dia menunjukkan, bahwa si pembicara telah benar-bendar tahu identitasnya.

Kata sifat certa terkadang memiliki arti yang sama dengan penggunaan unu, tapi certa lebih kuat. Dia menunjukkan penekanan, bahwa sesuatu itu dikenal dengan pasti oleh si penutur (tapi mungkin tidak bagi si pendengar): certaj okazoj multe da saĝo estas pli malbona, ol se oni ĝin tute ne havus. Hieraŭ vizitis min certa sinjorino Schmidt.

Banyaknya jenis penggunaan unu hingga beberapa terlihat aneh, antara lain karena buku-buku ajar jarang menjelaskannya. Untuk alasan itu banyak orang lebih suka menggunakan unu hanya pada aturan penggunaan bilangan secara murni, dan lebih suka dengan arti kata-kata lain seperti iu(j), kelka(j) dan certa(j). Hal itu tidaklah memperkaya bahasa, karena semua kata-kata ini mengungkapkan nuansa yang berbeda-beda, dan semua nuansa itu dibutuhkan.

Unu... la alia

Pronomeca unu estas parto de la esprimo unu... (la) alia, per kiu oni montras reciprokecon. Unu... (la) alia reprezentas tutan mallongigitan frazon. Unu normale estas subjekto en la plena frazo, kaj (la) alia estas objekto aŭ havas alian nesubjektan rolon:

  • Tiuj gejunuloj amas unu la alian.Tiuj gejunuloj amas. Unu amas la alian. - Muda-mudi itu mencintai satu sama lain. → Muda-mudi itu mencintai. Satu mencintai lainnya.

    Semua dari mereka mencintai semua lainnya dari mereka.

  • Ili donis florojn unu al alia.Ili donis florojn. Unu donis florojn al alia. - Mereka telah saling memberikan bunga-bunga seorang ke lainnya.→ Mereka telah memberikan bunga-bunga. Seorang memberikan bunga-bunga ke lainnya.

    Semua dari mereka telah memberikan bunga pada lainnya dari mereka.

  • Li kunigis kvin tapiŝojn unu kun la alia. - Mereka menyatukan lima karpet satu dengan yang lainnya.

    Dia dengan yang lainnya bersama-sama meletakkan meletakkan satu karpet.

Kita hampir selalu dapat menggunakan unu... (la) alia tanpa akhiran J. Namun sesuai kebutuhan kita dapat menambahkan akhiran J pada alia serta pada unu tergantung makna yang ditujukan: La junaj knabinoj kaj junuloj ĉe la lageto babilas unuj kun la aliaj. Beberapa dari mereka berbicara dengan mereka sendiri. Kadang kita harus menggunakan bentuk unujn: La registaroj ĵetas la homojn unujn kontraŭ la aliajn. = La registaroj ĵetas unujn homojn kontraŭ la aliajn homojn.

Anstataŭ unu... la alia oni povas kelkfoje uzi la vorton reciproke kune kun si aŭ alia pronomo: La knabino kaj la knabo kisis sin reciproke. = La knabino kaj la knabo kisis unu la alian. Oni ankaŭ povas uzi reciproke kune kun unu... la alia por emfazi la reciprokecon: Vi ne estas reciproke egalaj unu al la alia en la regiono de la spirito. Oni povas ankaŭ uzi inter prefiksece ĉe verbo, ofte kune kun si aŭ alia pronomo, aŭ la esprimon inter si (inter ni, inter vi), kiu ĉiam signifas unu kun la alia aŭ simile: Ili sin interakuzas. = Ili akuzas unu la alian. Ili interparolas. = Ili parolas unu kun la alia. Ili estis tre amikaj inter si. Oni neniam uzu la pronomon si kune kun unu... la alia. Ne diru: Ili amas sin unu la alian. Diru simple: Ili amas unu la alian.

Substantivaj nombrovortoj

Nombrovortoj kun la sufikso ON montras partajn nombrojn:

  • duono = 1/2
  • triono = 1/3
  • dekono = 1/10
  • dekduono = 1/12
  • centono = 1/100
  • milono = 1/1000

Pli altaj nombroj ol 999999 estas esprimataj per substantivaj nombrovortoj:

miliono
1.000.000 (enam nol)
miliardo
1.000.000.000 (= sembilan nol)
biliono
1.000.000.000.000 (= dua belas nol)
triliono
1.000.000.000.000.000.000 (= delapan belas nol)

Kelkaj lingvoj, interalie la Angla kaj la Rusa, donas tute aliajn valorojn al nombrovortoj similformaj kiel biliono kaj triliono. La Esperantaj vortoj tamen havu nur la ĉi-antaŭe montritajn signifojn, neniujn aliajn. Ekzistas ankoraŭ pli altaj tiaj vortoj, sed ili estas tre malofte uzataj.

Substantivaj nombrovortoj ricevas la finaĵojn J kaj N laŭ la samaj reguloj kiel aliaj substantivoj:

  • Kiam vi havos rikolton, vi donos kvinonon al Faraono. - Saat kau memiliki panen nanti, kau berikan nanti seperlima pada Firaun.
  • Mi ricevis dudek kvin centonojn. - Aku telah menerima dua puluh lima sen.
  • Ŝi havas pli ol dek milionojn. - Dia memiliki lebih dari sepuluh juta.
  • La malprofito atingis sumon de kvardek sep miliardoj. - Keugiannya telah mencapai jumlah empat puluh enam miliar.

Substantivaj nombrovortoj ne povas rekte priskribi substantivon, sed estas uzataj kune kun la prepozicio da:

  • Li havas du miliardojn da dolaroj. - Dia punya dua miliar dolar.
  • Ŝi vidis pli ol dek milionojn da homoj. - Dia telah melihat lebih dari sepuluh juta manusia.

Ankaŭ ON-vorto kun O-finaĵo bezonas helpan prepozicion: Unu tago estas tricent-sesdek-kvinonotricent-sesdek-sesono de jaro.

Ankaŭ numeraloj povas fariĝi substantivoj per aldono de O-finaĵo. Tiam ili montras ian aferon kun rilato al la nombro, aŭ grupon kun tiom da aferoj. Antaŭ O-finaĵo oni ĉiam kunskribas numeralojn. Por klareco oni povas uzi dividostrekojn, kie origine estis spacetoj:

  • unuunuo = Angka 1, elemen dasar perhitungan, elemen jumlah (ekz. meter, kilogram, amper dll.)
  • duduo = angka dua, sepasang
  • dek dudek-duodekduo = bilangan 12, kelompok dari 12 benda
  • du mil kvincentdu-mil-kvincento (lebih tidak suka dumilkvincento)
  • Mi aĉetis dekon da ovoj kaj dek-duon da pomoj. - Aku telah membeli puluhan telur dan selusin apel.

Bilangan campuran

Kiam oni miksas numeralojn kaj substantivajn nombrovortojn en unu nombro, iliaj malsamaj reguloj kolizias. Numeraloj volas esti epitetoj de ĉefvorto, dum substantivaj nombrovortoj mem estas ĉefvortoj kun da-esprimo post si. Ĝenerale la ĝusta solvo estas uzi da en tiaj okazoj, ĉar da kune kun numeraloj estas nekutima, sed tute ne erara:

  • Tie loĝas 1.500.000 homoj. = Tie loĝas unu miliono (kaj) kvincent mil da homoj. - Disana 1.500.000 orang. = Disana tinggal satu juta (dan) lima ratus ribu orang.

    Kita juga dapat mengatakan: ...unu kaj duona milionoj da homoj. Atau: ...unu komo kvin milionoj da homoj.

  • Mi havas unu milionon da eŭroj. Se mi ricevos ankoraŭ unu eŭron, mi havos unu milionon unu da eŭroj. - Aku punya satu juga euro. Kalau aku masih akan menerima satu euro, aku akan punya satu juta satu euro.
  • Li havas 10.300.978 $. = Li havas dek milionojn tricent mil naŭcent sepdek ok da dolaroj. - Dia memiliki 10.300.978 $. = Dia memiliki sepuluh juta tiga ratus ribu sembilan ratus enam puluh delapan dolar.
  • Ili kostas kvar kaj duonon da dolaroj. - Mereka berharga empat setengah dolar.

    Penyelesaian yang baik dan umum lainnya adalah: Ili kostas kvar kaj duonan dolarojn(Mereka seharga empat dan setengah dolar.

Adjectiva kata bilangan

Bila kita menambahkan akhiran A pada kata bilangan maka kita membentuk kata sifat yang menunjukkan posisi dari satu urutan bilangan bertingkat:

  • unua = en pozicio numero unu en vicordo (havanta neniun antaŭ si)
  • dua = en pozicio numero du en vicordo (havanta unu antaŭ si)
  • tria = en pozicio numero tri en vicordo (havanta du antaŭ si)
  • kvara = en pozicio numero kvar en vicordo (havanta tri antaŭ si)
  • deka = en pozicio numero dek en vicordo (havanta naŭ antaŭ si)

Bilangan-bilangan bertingkat mendapatkan akhiran J dan akhiran N sama seperti kata sifat pada umumnya:

  • La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj. - Hari ke tujuh dalam seminggu Tuhan telah memilih, agar itu mesti lebih suci, dibanding enam hari pertama.

Se oni aldonas A-finaĵon al plurvorta nombro, oni povas kunmeti la tuton en unu vorton, sed oni ankaŭ povas lasi la apartajn vortojn. Ĉiuokaze oni metas A-finaĵon nur laste. Se oni kunmetas, oni povas skribi dividostrekojn por klareco. Tiam oni metu la strekojn tie, kie estas spacetoj en la origina plurvorta nombro:

  • Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto. = ...dudek-sepa... - Hari ini (hari)ke dua puluh tujuh dari bulan Maret.=..ke dua puluh tujuh...

    (atau ...duapuluh-tujuh...)

  • Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. = ...dudek-duan... mil-sepcent-tridek-dua. - George Wasington telah lahir pada duapuluh dua Februari tahun seribu tujuh ratus tigapuluh dua. = ...dua puluh dua... seribu-tujuh ratus-tigapuluh-dua.

    Selain dudek-duan kita juga dapat menulis dudekduan, tapi untuk mil-sepcent-tridek-dua kita tidak menulisnya milsepcenttridekdua, karena itu menjadi tak jelas.

  • Tio okazis en la okdekaj jaroj. = ...iam en la jaroj de 1980 ĝis 1989 inkluzive. - Itu telah terjadi pada tahun sembilan puluhan. = ...suatu saat di tahun antara 1980 hingga 1989 secara inklusif.
  • Ŝi estas la dua plej bona en nia klaso, kaj mi estas la tria. - Dia adalah kedua terbaik di kelas kami, dan aku adalah ketiga.

    Hanya satu yang lebih baik dari kita.

Kiam oni uzas vicordan esprimon apud ordinara numeralo, oni metu la vicordan esprimon unue por klareco:

  • Tio okazis iam en la unuaj dek tagoj. - Itu telah terjadi disuatu waktu pada sepuluh hari pertama.

    Bila kita barangkali mengatakan la dek unuaj tagoj mungkin beresiko, bahwa yang mungkin kita pahamami adalah dek sebagai bagian dari ungkapan bilangan bertingkat, maka seperti la dek-unuaj tagoj.

Kata bilangan lain dengan akhiran A

ON-vortoj kun A-finaĵo estas ordinaraj adjektivoj.

  • duona = hanya memiliki setengah dari ukuran penuhnya
  • triona = hanya memiliki sepertiga dari ukuran penuhnya
  • centona = havanta nur centonon de sia plena grandeco
  • Ĝi estas longa je duona metro. - Panjangnya setengah meter.

    Panjangnya adalah 50 centimeter.

  • Kvaronan horon li restis. - Dia tinggal (selama)seperempat jam.

    Dia beristirahat lima belas menit.

Miliona, miliarda k.t.p. estas ordinaraj adjektivoj, kiuj teorie povas havi diversajn signifojn laŭ la kunteksto. Sed en la praktiko preskaŭ nur vicorda signifo aperas: Nia miliona kliento ricevos specialan donacon.

Ankaŭ nula estas ordinara adjektivo, kiu teorie povas esti uzata kun diversaj signifoj laŭ la kunteksto, ekz. kun vicorda signifo: je la nula horo kaj tridek minutoj. En la praktiko ĝi estas uzata preskaŭ nur kun la signifo "neekzistanta, senvalora, nevalida": Bruo potenca, nula esenco.

Vicordaj adjektivoj el miksitaj nombroj estas teorie eblaj, sed apenaŭ rekomendindaj: nia du-milion-unua kliento. Oni uzu prefere esprimojn kun numero: nia kliento numero du milionoj unu.

Adverba kata bilangan

Nombrovortoj kun E-finaĵo havas la samajn signifojn kiel la respondaj adjektivaj formoj:

  • unue = di posisi pertama
  • due = dalam dua posisi
  • dek-due, dek due = pada posisi ke-12
  • Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon. - Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon.
  • Ĝi estas trione el plasto, trione el ligno kaj trione el metalo. - Dia terbuat dari seperempat plastik, seperempat kayu dan seperempat logam.
  • Tiu monto estas eĉ ne centone tiel alta kiel Ĉomolungmo. = La alteco de tiu monto estas eĉ ne unu centono de la alteco de Ĉomolungmo (= Everesto). - Tiu monto estas eĉ ne centone tiel alta kiel Ĉomolungmo. = La alteco de tiu monto estas eĉ ne unu centono de la alteco de Ĉomolungmo (= Everesto).

Nuansa penggunaan kata bilangan

Kata depan ĝis, inter dan po dapat berguna dengan kata bilangan untuk memberikan nuansa dalam cara yang bervariasi:

  • Restas ĉirkaŭ dek personoj. = Restas proksimume dek personoj. - Tinggal sekitar sepuluh orang.= Tinggal lebih kurang sepuluh orang.
  • Ĝis ducent homoj povas eniri. = Maksimume ducent homoj povas eniri. - Hingga dua ratus orang bisa masuk.= Maksimum dua ratus orang bisa masuk.
  • Ili kostas de kvin ĝis dek eŭrojn. = Ili kostas minimume kvin kaj maksimume dek eŭrojn. - Mereka seharga lima hingga sepuluh euro. = Mereka seharga minimum lima dan maksimum sepuluh euro.
  • Mi vidis inter cent kaj ducent homojn. = Mi vidis minimume cent kaj maksimume ducent homojn. - Aku telah melihat antara seratus dan dua ratus orang.=Aku telah melihat sedikitnya seratus dan banyaknya dua ratus orang.
  • Aranĝu ilin en du vicoj, po ses en vico. = Aranĝu ilin en du vicoj, ses en ĉiu vico. - Aturlah mereka dalam dua baris, masing-masing enam dalam barisannya.=Aturlah mereka dalam dua baris, enam dalam setiap barisnya.

En ĉi tiaj frazoj la prepozicioj neniel koncernas la postan substantivon, sed havas sencon nur por la nombro. Se oni forprenas la nombrovorton, ankaŭ la nuancilo devas malaperi, ĉar ĝi ne plu havas sencon:

  • Restas ĉirkaŭ dek personoj.Restas personoj. - Tertinggal sekitar sepuluh orang. → Orang yang tinggal/bertahan.

    (Restas ĉirkaŭ personoj tak memiliki pengertian.)

  • Mi vidis inter cent kaj ducent homojn.Mi vidis homojn. - Aku telah melihat antara seratus dan dua ratus orang. → Aku melihat orang-orang.

    (Mi vidis inter homojn tidak memiliki arti.)

Tiuj prepozicioj do ne montras frazrolon, kiam ili nuancas nombrojn. Ili ne estas rolmontriloj, sed havas ian adverbecan rolon: ĉirkaŭ = proksimume; de = minimume; ĝis = maksimume.

Nombrovortaj nuanciloj povas aperi kune kun veraj rolmontriloj, kiuj montras la frazrolon de la tuta esprimo:

  • Ĝi estis virino, kiu povis havi la aĝon de ĉirkaŭ sesdek jaroj. - Dia wanita, yang bisa memiliki umur sekitar tiga puluh tahun.

    Ĉirkaŭ koncernas nur la nombron sesdek. De montras la frazrolon de la tuta esprimo ĉirkaŭ sesdek jaroj.

  • Nenie en la ĉirkaŭ cent jaroj la loko estis pli ŝanĝita, ol en unu malgranda frukta ĝardeno. - Nenie en la ĉirkaŭ cent jaroj la loko estis pli ŝanĝita, ol en unu malgranda frukta ĝardeno.

    La tempa adjekto havas la prepozicion en. Ĉirkaŭ estas nura nuancilo de la nombro cent.

  • Ili loĝos tie de ok ĝis naŭ jarojn. - Mereka akan tinggal disana delapan sampai sembilan tahun.

    La frazparto de ok ĝis naŭ jarojn estas tempodaŭra adjekto, kiu devas havi ian rolmontrilon. Ĉi tie ĝi havas N-finaĵon. De kaj ĝis nur nuancas la nombrojn.

  • Estis tiel malvarme, ke ili devis kuŝi sub po tri kovriloj. - Begitu dingin, hingga mereka masing-masing harus bersembunyi di bawah tiga selimut.

    La frazparto sub po tri kovriloj estas loka sub-adjekto. Po nur estas nuancilo de tri.

  • Li havas ĉirkaŭ mil eŭrojn. - Dia memiliki sekitar seribu euro.

    Objek ĉirkaŭ mil eŭrojn membutuhkan akhiran -N. Ĉirkaŭ hanya menuansakan nomor/angka mil.

En tiaj ĉi frazoj oni uzas tiujn ĉi vortetojn nur kiel nuancilojn, kaj ne kiel prepoziciojn — escepte de po. Pri po la lingvouzo varias. Iuj uzas po ĉiam kiel veran prepozicion, kio signifas, ke ili neniam uzas N-finaĵon kune kun po, eĉ se la frazparto rolas kiel objekto en la frazo, ekz.. Mi donis al ili po dek eŭroj. Aliaj uzas po ĉiam adverbece, kaj aldonas N-finaĵon, kiam la frazrolo tion postulas, ekz. Mi donis al ili po dek eŭrojn. Ambaŭ uzoj estas tute bonaj kaj ĝustaj.

Ungkapan Matematika

Formula Pengucapan
2 + 2 = 4 Du kaj du faras kvar. / Du plus du estas kvar.
10 – 3 = 7 Dek minus tri faras sep.
22 × 6 = 132 Dudek du multiplikite per ses faras cent tridek du. / Dudekduoble ses estas cent tridek du. / Dudek du oble ses egalas al cent tridek du.
7:2 = 3,5 Sep dividite per du faras tri komo kvin.
46,987 kvardek ses komo naŭ ok sep (tidak ...komo naŭcent okdek sep)
10² = 100 La dua potenco de dek estas cent. / Dek kvadrate estas cent.
5³ = 125 La tria potenco de kvin estas cent dudek kvin. / Kvin kube estas cent dudek kvin.
  • Kvin kaj sep faras dek du. - Lima ditambah tujuh sama dengan dua belas.
  • Dek kaj dek faras dudek. - Sepuluh dan sepuluh menjadi dua puluh.
  • Kvar kaj dek ok faras dudek du. - Empat dan delapan belas menjadi duapuluh dua.
  • Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin. - Tiga puluh dan empat puluh lima menjadi tujuhpuluh lima.
  • Kvinoble sep estas tridek kvin. - Lima dikali tuju sama dengan tigapuluh lima

Egalsignon (=) oni povas elparoli kiel farasestasegalas (al), pli-malpli laŭplaĉe: du kaj du faras kvar, dek minus tri estas sep, du oble du egalas (al) kvar.

Ne uzu punkton anstataŭ komo ĉe decimaloj. Punkto estas uzata kiel decimala signo nur en kelkaj landoj. Esperanto, same kiel plej multaj landoj kaj lingvoj, uzas decimalan komon.

Formula Pengucapan
9403,5 km naŭ mil kvarcent tri komo kvin kilometroj / naŭ mil kvarcent tri kaj duona kilometroj
8,6 kg ok komo ses kilogramoj / ok kilogramoj (kaj) sescent gramoj
+37,7° (plus) tridek sep komo sep gradoj / tridek sep komo sep gradoj super nulo
49,75 USD kvardek naŭ komo sep kvin (Usonaj) dolaroj / kvardek naŭ (Usonaj) dolaroj (kaj) sepdek kvin cendoj

Vortojn por subunuoj kiel gramoj kaj cendoj oni povas iafoje subkompreni en tiaj ĉi esprimoj: tri kilogramoj (kaj) sepcent, kvar dolaroj (kaj) sepdek kvin. Sed oni atentu, ke ne estiĝu dubo, pri kia subunuo temas.

Jam

Por montri horon oni sekvu iun el la ĉi-postaj modeloj. La vortojn horo kaj minutoj oni tre ofte nur subkomprenas:

dalam jumlah Elparole
3:15 (aŭ 15:15) Estas la tria (horo) (kaj) dek kvin (minutoj). / Estas dek kvin (minutoj) post la tria (horo).
9:45 (aŭ 21:45) Estas la naŭa (horo) (kaj) kvardek kvin (minutoj). / Estas dek kvin (minutoj) antaŭ la deka (horo).

Por plia klareco oni povas aldoni la esprimojn en la antaŭtagmezoantaŭtagmeze, kaj en la posttagmezoposttagmeze. Sed oni ankaŭ povas uzi la 24-horan sistemon:

  • Estas la dek-kvina (kaj) dek kvin. / Estas dek kvin post la dek-kvina. - Pukul lima belas lewat lima belas. /Lima belas menit dari pukul lima belas.
  • Estas la dudek-unua (kaj) kvardek kvin. / Estas dek kvin antaŭ la dudek-dua. - Pukul 21:45 / 9:45 p.m.

Anstataŭ 15 minutoj oni povas uzi kvarono, kvaronhorokvarona horo. Anstataŭ 30 minutoj oni ofte uzas duono, duonhoroduona horo.

Horojn oni montras per ordaj numeraloj: tria, naŭa, dek-dua k.t.p. Por demandi pri horo oni do uzas la demandvorton kiom + A-finaĵo → kioma.

  • kiom? - berapa?tri, naŭ, dek du, dudek unu...
  • kioma? - Berapa?tria, naŭa, dek-dua, dudek-unua...

  • Kioma horo estas, gardisto? - Jam berapa sekarang, penjaga?
  • Kioma horo estis, kiam vi alvenis? - Jam berapa ketika kau datang?

Por montri, kiam io okazas, oni devas uzi rolmontrilon, normale je, antaŭ, post, ĝisĉirkaŭ:

  • Je (la) kioma horo okazis tio? - Pada jam berapa itu telah terjadi?
  • Tio okazis je la tria kaj kvardek. - Itu telah terjadi pada (jam)tiga empat puluh.
  • Ni devas manĝi antaŭ la oka. - Kami harus makan sebelum (jam)delapan.
  • Post la dek-unua horo ĉio devas esti preta. - Setelah jam sebelas semuanya harus siap.

Kiam temas pri horoj, oni ne uzu la rolmontrilon N, ĉar oni riskas konfuzi horon kun dato, kiu ankaŭ estas montrata per ordaj numeraloj: je la tria = "je la tria horo", la trian = "en la tria tago de la monato".

Tanggal

Untuk menunjuk tanggl kita mesti mengikuti model berikut. Kata-kata tago(hari) dan en la jaro(pada tahun) sangat sering hanya diketahui melalui konteksnya:

  • Estis la tria (tago) de Decembro (en la jaro) mil naŭcent naŭdek unu. - Adalah (hari) yang ketiga dari Desember (pada tahun) seribu sembilanratus sembilanpuluh satu.
  • Hodiaŭ estas la dua (tago) de Majo (en la jaro) du mil kvin. - Hari ini adalah (hari)kedua dari Mei (di tahun) dua ribu lima.
  • Morgaŭ estos la dudek kvina (tago) de Julio (en la jaro) du mil dek. - Besok adalah (hari) ke duapuluh lima dari bulan Juli (di tahun) dua ribu sepuluh.

Untuk tahun kita juga dapat menggunakan bilangan bertingkat, tapi hal itu menjadi semakin dan semakin jarang: Estis la lasta de Januaro (en la jaro) mil-okcent-okdek-sepa.

Inter la tago kaj la monato oni ĉiam uzu de, ĉar la orda numeralo ne rilatas al la monato, sed al la vorto tago, kiu normale estas forlasita: la unua de Majo = la unua tago de Majo, la dek-tria de Decembro = la dek-tria tago de Decembro. Se oni diras la unua Majo, oni parolas pri la unua el pluraj Maj-monatoj.

Untuk menunjukkan tanggal, saat sesuatu telah terjadi, sedang terjadi atau akan terjadi, kita gunakan aturan penunjuk fungsi yang sesuai. Kadang kita menggunakan akhiran N:

  • Ili venos la sepan (tagon) de Marto. = Ili venos en la sepa (tago) de Marto. - Mereka akan datang pada Maret(hari)ketujuh. = Mereka akan datang pada Maret (hari)ketujuh.
  • La unuan de Majo ili komencis sian vojaĝon. = En la unua (tago) de Majo... - Pada (hari) pertama Mei mereka telah memulai perjalanannya. = Pada hari pertama dibulan Mei...
  • Mi laboris tie ĝis la unua de Aŭgusto mil naŭcent sesdek. - Aku telah bekerja disana hingga (hari) pertama bulan Agustus seribu sembilan ratus enampuluh.

  • Antaŭ la lasta tago de Junio vi devas trovi laboron. - Sebelum hari terakhir bulan Juni kamu harus mendapatkan pekerjaan.
  • Post la dek kvina de Marto ŝi loĝos ĉe mi. - Setelah limabelas Maret dia akan tinggal bersamaku.
Kembali ke atas