Kwa maudhui

chop suey (ĉina manĝaĵo)

ya danielcg, 28 Januari 2011

Ujumbe: 3

Lugha: Esperanto

danielcg (Wasifu wa mtumiaji) 28 Januari 2011 2:41:06 asubuhi

Saluton, gesamideanoj.

Kiel vi tradukus en Esperanton el la ĉina "chop suey"?

Ĝi estas ĉindevena bongusta manĝaĵo, kiu konsistas el dispecigitaj frititaj legomoj, ofte kun aldono de diversspecaj viandaĵoj (bovo, porko, kokido kaj/aŭ fiŝo).

Antaŭdankon!

Daniel

Arvorie (Wasifu wa mtumiaji) 28 Januari 2011 8:48:10 asubuhi

haha, ĉop-sujo?

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 28 Januari 2011 11:49:05 asubuhi

Daniel, NPIV listigas 'ĉopsuo'.

Kurudi juu