Přejít k obsahu

Předložka de má velké množství významů. Kvůli této mnohoznačnosti mohou někdy vznikat nejasnosti. Proto lze přidávat různé vysvětlovací výrazy nebo volit jinou předložku.

Formovo

La baza signifo de la prepozicio de estas loko, kie komenciĝas movo:

  • Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. - Přicházím od dědy a teď jdu ke strýci.
  • La vento forblovis de mia kapo la ĉapon. - Vítr odfoukl čepici z mé hlavy.
  • Ilia vojaĝo de Delhio al Kalkato estis tre longedaŭra. - Jejich cesta z Dillí do Kalkaty byla velmi dlouhá (časově).
  • Rekta linio estas la plej mallonga vojo de unu punkto al alia. - Rovná čára je nejkratší cesta z jednoho bodu do druhého.
  • For de tie ĉi! - Pryč odsud!

Por klareco oni povas je bezono uzi for dedisde: La polico prenis la ŝtelitan monon for de la rabisto / disde la rabisto. Se oni dirus: ...la ŝtelitan monon de la rabisto, oni povus eble pensi, ke temas pri apartena de: "...la ŝtelitan monon, kiu apartenis al la rabisto."

Origino, kaŭzo

De povas ankaŭ montri originon aŭ kaŭzon:

  • De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon. - Od otce jsem dostal knihu a od bratra jsem dostal pero.
  • La hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo. - La hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo.
  • Francisko de Asizo = ten František, který pochází z města Assisi = Francisko el Asizo - František z Assisi
  • Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto. = ...pro timo... pro honto. - Zbledl strachy a potom zčervenal hanbou. = …od strachu/kvůli strachu … kvůli hanbě.

    Por kaŭzo oni tamen normale uzas pro kaj iafoje el.

  • Ebria de feliĉo, mi alkroĉiĝis al lia kolo. - Opilá štěstím, pověsila jsem se mu na krk.

Malsimileco k.s.

De ofte montras malsimilecon, distingon, apartecon, malproksimecon, disecon:

  • Mi povus diferencigi la saĝajn de la malsaĝaj! - Mohl bych odlišit chytré od hloupých!
  • Kial Vi kaŝas vin de mi? - Kial Vi kaŝas vin de mi?
  • Nun mi iom liberiĝis de la plej urĝaj el miaj kolektiĝintaj laboroj. - Nun mi iom liberiĝis de la plej urĝaj el miaj kolektiĝintaj laboroj.
  • Ĝi estas libera de malsanoj. - Ĝi estas libera de malsanoj.
  • Ili loĝas malproksime de ni. - Bydlí od nás daleko.

Tempo

De také může označovat počáteční moment trvajícího činu nebo stavu:

  • Li laboras de la sesa horo matene. - Pracuje od šesté hodiny ranní.
  • De nun mi ne plu manĝos viandon. - Od teď už nebudu jíst maso.
  • Mi konas lin de longa tempo. - Znám ho už dlouho.

Por montri klare, ke temas pri tempo, oni povas uzi ekdede post:

ekde
= de la komenco de
de post
= de la fino de

Se temas pri tempopunkto, apenaŭ estas diferenco inter ekde kaj de post, sed se temas pri tempodaŭro, la diferenco estas pli granda: de post ŝia vivo = ekde ŝia morto.

Aparteno

Tre ofte de esprimas apartenon (= posedon, havon, apudecon, alligitecon, partecon, parencecon...):

  • Jen kuŝas la ĉapelo de la patro. - Tady leží otcův klobouk.

    La ĉapelo apartenas al la patro kiel posedaĵo aŭ havaĵo.

  • La dentoj de leono estas akraj. - Lví zuby jsou ostré.

    La dentoj apartenas al leono kiel korpopartoj.

  • Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. - Na břehu moře stál dav lidí.

    La bordo apartenas al la maro, ĉar ĝi troviĝas tuj apud ĝi.

  • Januaro estas la unua monato de la jaro. - Leden je první měsíc roku.

    Monatoj estas partoj de jaro.

  • La filo de la reĝo ŝin renkontis. - Potkal ji syn krále.

    La filo apartenas al la reĝo kiel parenco.

  • Mi legos poemon de Zamenhof. - Přečtu báseň od Zamenhofa.

    La poemo apartenas al Zamenhof, ĉar li verkis ĝin.

  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino. - Sklenice od vína/na víno je sklenice, ve které se dříve nacházelo víno, nebo která se používá na víno.

    La glaso apartenas al vino, ĉar ĝi estas destinita kaj uzata por vino.

  • Ŝi estas profesoro de matematiko. - Je profesorkou matematiky.

    La profesoro apartenas al matematiko, ĉar tio estas ŝia fako. Oni povas ankaŭ uzi pri.

  • Tiu libro estas de Karlo. - Ta kniha je Karlova.

    Pli ofte oni uzas aparteni + al: Tiu libro apartenas al Karlo.

  • Ĝi estas de mi. - To je moje.

    Pli ofte oni diras: Ĝi estas mia. Ĝi apartenas al mi.

Subjekto, aganto, objekto

De-esprimo, kiu estas suplemento de aga substantivo, normale montras la sencan subjekton (la aganton) aŭ la sencan objekton de la ago:

  • La kanto de la birdoj estas agrabla. - Píseň ptáků je lahodná.

    La birdoj kantas.

  • Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. - Hned udělal, co jsem chtěl, a já jsem mu poděkoval za okamžité vyplnění mého přání.

    Li plenumis mian deziron.

Por certigi, ke temas pri senca subjekto, oni povas uzi fare de: Hodiaŭ posttagmeze okazos akcepto fare de la urbestro. La urbestro akceptos iun.

Noto: Iuj mallongigas fare de al far, sed tiu vorto estas neoficiala kaj neuzinda.

Rilate al pasiva participo, de plej ofte montras sencan subjekton, aganton:

  • Ŝi estas amata de ĉiuj. - Je všemi milována.

    Ĉiuj amas ŝin.

  • Li estis murdita de nekonato. - Byl zavražděn neznámým člověkem.

    Nekonato lin murdis.

  • La montoj estis kovritaj de neĝo. - Hory byly pokryty sněhem.

    Neĝo kovris la montojn.

Oni ankaŭ povas uzi fare de: La infano estis forprenita fare de la patrino. Sed simpla de ordinare sufiĉas ĉe pasiva participo. Se oni volas uzi alisignifan de-esprimon ĉe pasiva participo, ofte necesas tion montri klare per disde, for de, ekde aŭ simile: La infano estis forprenita disde la patrino. Oni forprenis ĝin de la patrino.

Eco

De iafoje montras econ, konsiston aŭ mezuron:

  • Ŝi estas virino de meza aĝo. = Ŝi estas mezaĝa virino. - Je žena středního věku. = Je ženou ve středních letech.
  • Li havas harojn de nedifinita koloro. - Má vlasy neurčité barvy.
  • Li estas de meza kresko. - Je středního vzrůstu.
  • bukedo de rozoj = kytice, která je složená z růží
  • reto de komputiloj = síť, která je složená z…počítačů
  • La knabo havis aĝon de nur ses jaroj. - Chlapec byl ve věku pouhých šesti let.
Zpět na začátek