Al la enhavo

Leksiko

de mola_masxino, 2009-novembro-25

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

mola_masxino (Montri la profilon) 2009-novembro-25 22:08:22

Mi scivolas, kial oni dirus "jockstrap" esperante. Mi vidis la vorton "kacujo", sed tio 'stas iom malagrabla. Por ĉi tiu angla vorto ekzistas esperanta vorto pli...eleganta? ridulo.gif

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-25 23:11:32

Ĉu ne kacingo estas pli bona vorto? Ĉar laǔ mia scio en ĝi estas kutime nur unu kaco.

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-26 12:22:17

Jen aliaj sugestoj: virecŝirmilo, virecingo

aleator (Montri la profilon) 2009-novembro-26 13:36:54

ĉu "ŝirma kalsono" estas malbona por la angla vorto?

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-26 14:44:40

aleator:ĉu "ŝirma kalsono" estas malbona por la angla vorto?
Ne malbona, miaopinie.

mola_masxino (Montri la profilon) 2009-novembro-26 22:16:53

Dankon je la sugestoj ridulo.gif

Mi opinias, ke "ŝirma kalsono" kaj "virecŝirmilo" estus bonaj tradukoj. Angle oni ankaŭ povus diri "athletic supporter", sed mi ne scias, kial oni tradukus "supporter" en ĉi tiu senco.

Espi (Montri la profilon) 2009-novembro-27 22:10:57

Saluton,

ĉu ankaŭ povus esti opiniata: suspensorio?

Amike
Espi

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-28 01:58:24

Ne, ĉar ĝi ne estas esperanta vorto.

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-28 13:03:28

Espi:Saluton,

ĉu ankaŭ povus esti opiniata: suspensorio?

Amike
Espi
sospensorio estas itala vorto kiu indikas kuracilon por subteni testikojn okaze de malsano. Do ne por jockstraps.
Mia itala-esperanta vortaro diras por sospensorio: suspensorio kun u.
Ĝis
Eddi

mola_masxino (Montri la profilon) 2009-novembro-28 14:27:53

Mi kredas, ke "sospensorio" 'stas la ekvivalenta vorto en itala je la anlga vorto "jockstrap". Fakte, mi 'stas preskaŭ certa. Hispane kaj galege 'stas "suspensorio", kaj "suspensoir" france. Mi supozas, ke "suspensorio" stus perfekte akceptebla traduko esperanta.

Reen al la supro