去目錄頁

Leksiko

mola_masxino, 2009年11月25日

讯息: 19

语言: Esperanto

mola_masxino (显示个人资料) 2009年11月25日下午10:08:22

Mi scivolas, kial oni dirus "jockstrap" esperante. Mi vidis la vorton "kacujo", sed tio 'stas iom malagrabla. Por ĉi tiu angla vorto ekzistas esperanta vorto pli...eleganta? ridulo.gif

Rogir (显示个人资料) 2009年11月25日下午11:11:32

Ĉu ne kacingo estas pli bona vorto? Ĉar laǔ mia scio en ĝi estas kutime nur unu kaco.

Miland (显示个人资料) 2009年11月26日下午12:22:17

Jen aliaj sugestoj: virecŝirmilo, virecingo

aleator (显示个人资料) 2009年11月26日下午1:36:54

ĉu "ŝirma kalsono" estas malbona por la angla vorto?

Miland (显示个人资料) 2009年11月26日下午2:44:40

aleator:ĉu "ŝirma kalsono" estas malbona por la angla vorto?
Ne malbona, miaopinie.

mola_masxino (显示个人资料) 2009年11月26日下午10:16:53

Dankon je la sugestoj ridulo.gif

Mi opinias, ke "ŝirma kalsono" kaj "virecŝirmilo" estus bonaj tradukoj. Angle oni ankaŭ povus diri "athletic supporter", sed mi ne scias, kial oni tradukus "supporter" en ĉi tiu senco.

Espi (显示个人资料) 2009年11月27日下午10:10:57

Saluton,

ĉu ankaŭ povus esti opiniata: suspensorio?

Amike
Espi

Rogir (显示个人资料) 2009年11月28日上午1:58:24

Ne, ĉar ĝi ne estas esperanta vorto.

Eddycgn (显示个人资料) 2009年11月28日下午1:03:28

Espi:Saluton,

ĉu ankaŭ povus esti opiniata: suspensorio?

Amike
Espi
sospensorio estas itala vorto kiu indikas kuracilon por subteni testikojn okaze de malsano. Do ne por jockstraps.
Mia itala-esperanta vortaro diras por sospensorio: suspensorio kun u.
Ĝis
Eddi

mola_masxino (显示个人资料) 2009年11月28日下午2:27:53

Mi kredas, ke "sospensorio" 'stas la ekvivalenta vorto en itala je la anlga vorto "jockstrap". Fakte, mi 'stas preskaŭ certa. Hispane kaj galege 'stas "suspensorio", kaj "suspensoir" france. Mi supozas, ke "suspensorio" stus perfekte akceptebla traduko esperanta.

回到上端